retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

 Jarmila Rýznarová       01.08.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Moderna geedziĝo kun malnovaj kutimoj

(edziĝo de mia nepo Petro)

 

 

La 7. 7. 2007 mia nepo  Petro edziĝis post 9jara amika konateco kun  agrabla  junulino Lucie. Ili ambaŭ amikiĝis  ankoraŭ dum sia studado. Petro estas filo de mia pli juna filino Lenka.

La edziĝceremonio estis tre multnombra pro vasta parencaro flanke de la  fianĉino. 80 personoj estas ĉe ni ne tro kutima afero.  Pli multo de la plej proksimaj  geparencoj havis  kompletigojn en abrikota koloro,  same kravatoj, ĉemizoj, la sama koloro de rozoj kaj bukedoj, ankaŭ  por solena bankedo estis en la salono  por manĝi same  abrikot-koloraj tablotukoj kaj  buŝtukoj.

Kiam la fianĉo vestita en helgriza vesto (anstataŭ en nigra, kiel  estadis kutimo de mia junaĝo) venis oficiale al la gepatroj de sia fianĉino por ilia konsento kaj beno, kaj ni ĉiuj jam staris en ilia ĝardeno atendante, aperis post ili ne Lucie en blanka longa nupta robo, sed simile vestita kun densa vualo trans sia vizaĝo figuro  kun granda ventro. Estis amuza surprizo, ĉar tion neniu atendis, sed Petro bone  reagis kiel granda aktoro kaj vokis: Pardonu estimataj, tio ne estas mia Lucinjo, la nupto   nuliĝas  kaj tion -( montris al  ŝia granda ventro) - tion mi ne faris!  Estis granda rido - en tiu robo estis vestita dika viro.  Poste aperis ĉe  la pordo vera Lucie, belega kiel anĝeleto.

Ni veturis al ŝtata kastelo en Pardubice per 12 aŭtomobiloj, ĉiuj estis nupte ornamitaj. En la kastelo bonvenigis nin  - vestita en antikvaj kostumoj el la 15-a jarcento -  eksreganto de la kastelo  s-ro Vilhelmo el Pernštejn kun siaj akompanantoj, ankaú trumpetistoj kaj armilportisto. La kutimo en nia ĉeĥa lando estas tia, ke la fianĉon al la altaro gvidas lia panjo, poste iras parencaroj, kiuj pli frue, ol ili eksidos sur ambaŭ flankoj, ili faras spaliron kaj kiel lasta paro venas  fianĉino kun sia patro. Antaŭ ili venis fianč-geknaboj - infanoj kaj ĵetis sur la tapiŝon  folietojn de la rozoj.

La ceremonio estis kortuŝa, la nobela salono de la kastelo estis  plenplena de pluaj konatoj. Poste, kiam la novgeedzoj elvenis  el la pordego de la kastelo, spalire sur ambaŭ flankoj staris la konatoj kaj ĵetadis rizon sur la novgeedzojn, ke falu al ili nur feliĉo. Inter multaj bondeziroj subite la novgeedzo ricevis sur la kolon  "koljungilon" kaj la  novedzino vipon je sia edzo.   Ridado, bondeziroj, longa fotografado, inter tio glasetoj da alkoholaĵo por ilia sano kaj feliĉo....

Poste ni ĉiuj kiel aŭtomobila procesio veturis en arbaran restoracion 15 kilometrojn  for de nia urbo Pardubice. Kiam la novgeedzoj volis enveni, staris antaŭ ili estro de la restoracio, kiu kvazaŭ ion donus al ili, lasis fali teleron. Kompreneble ĝi rompiĝis. Li havis jam preparitan  ŝovelileton kaj balaileton kaj ili ambaŭ devis ordigi la splitojn. Ke  ili povu eniri, Petr devis preni Lucion  en siajn brakojn kaj  alporti  ŝin en la salonon.

Estas interesa, kiel la tempoj ŝanĝiĝas. Antaŭ pli ol 50 jaroj la fianĉino devis havi robon  kun longaj  manikoj,  sen profunda dekolto, hodiaŭ  estas  tuta malo.

Mi rememoris: Ĉe la edziĝ-anonco estis karteto, kie estis skribite: Se Vi cerbumas pri iu edziĝdonaco,  sciu, ke preskaŭ ĉion ni havas por komenciĝo de nia  nova hejmo, do ne aĉetu  ion,  sed kontribuu  per la mono.  Kaj  venis interesaj donacoj: ekzemple filtrilo kun pli grandaj truetoj kaj en ili  trapuŝitaj monbiletoj. Aŭ granda bonboniera skatolo kaj en ĝi anstataŭ ĉokoladaj bonbonoj, en staniolo pakitaj metalaj moneroj po 50kronoj. Aŭ granda florbukedo kaj anstataŭ rozoj envolvitaj monbiletoj ktp. 

Mia pli aĝa filino Mirka, kiu scipovas majstre baki kaj ornami tortojn, preparis trietaĝan nuptan torton el 28 ovoj, ĝi estis preskaŭ 8 kilogramojn peza kun migdalaj  rozetoj ankaŭ en abrikota koloro -(laŭ ilia deziro). Krom tio ŝi bakis kaj ornamis alian  torton en la formo de hufofero kaj  la trian en  la formo de du kunligitaj koroj. Entute por tri tortoj estis bezonataj 58 ovoj. Imagu, ke per tiu alta nupto-torto - kiel unu el la programo de la bankeda solenaĵo estis distranĉo kaj porcado de la torto, kiun devis tranĉi ambaŭ novgeedzoj samtempe kaj per tiu unu bakaĵo estis plenigitaj teleroj por ĉiuj  pli ol 80 ĉeestantoj.

La geedziĝa festeno okazis en agrabla arbara restoracio (forstista domo) kun  multaj kornaroj. En la programo de la festeno estis novgeedza danco, sporta surprizo (akrobata prezento), danca surprizo (danc-reprezentantoj montris kelkajn dancojn: jive, samba, rumba...) kaj muzikanto sur klavaro ludis kaj kantis por dancado de ĉiuj ĉeestantoj.

Mi nur deziras al miaj gekaruloj, ke ilia feliĉo  longe daŭru en bona sano kaj kontento sen grandaj problemoj.

                                                                                                                    Jarmila Rýznarová

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com