|
Tre tre granda ricxulo ekdormis kun siaj patroj (mortis. laux *Regxoj 2, 10*).
Li lasis du testamentojn kaj instrukciis, ke unu el ili oni malfermu tuj post la morto kaj la duan nur post 30 tagoj. En la unua testamento estis skribita: "Mi ordonas ke oni entombigu min portanta miajn tre amatajn rugxajn sxtrumpojn." Leginte tion-cxi kuris la gefiloj kun la sxtrumpoj al *Hxevra Kadisxa *(la entombiga kompanio) sed la laborantoj rifuzis plenumi la deziron de la forpasinto. Ecx la cxefa rabeno de la urbo, al kiu turnis sin tuj poste la gefiloj, ordonis ke tio ne eblas kaj argumentis jene: "La religio definitive malpermesas tion. Enterigotoj aperu nur en envolva tolajxo."
Ne helpis plorado de la gefiloj kaj argumentado pri tio, ke ilia patro estis tre pia judo. Oni fine enterigis lin sen la sxtrumpoj.
Pasis 30 tagoj. La tuta familio kunvenis apud la tombo kaj la plej agxa filo malfermis tiam la koverton kaj legis la duan testamenton: "Miaj karuloj, vi versxajne entombigis min sen la sxtrumpoj. Mi deziras komprenigi al vi ke homo povas posedi miliardojn, sed cxe la fino li ne povas preni kun si al la tombo ecx paron da sxtrumpoj. Bv. memori tion!"
(Tre sagxa homo, cxu
ne?)
Rimarko: cxi foje ne temas pri sxerco sed pri instrua rakonto.
Josef Shemer
|