|
NOVAJXO
AL LA AGANTOJ PRI LA PROJEKTO "GXEMELAJ URBOJ"
Kun plezuro mi ricevis la peton de Wu Guojiang skribi ion por cxi tiu reta revueto.
Mi sekvis gxin kun intereso kaj mi dauxre donis la ekzemplon de Wu Guojiang al tiuj, kiuj petis min pri la plej bona maniero agi kiel komisiito de UEA: agi dauxre, sendepende kaj kun klara celo. Tion faris Wu kaj vivigis cxi tiun projekton.
Persone mi kredas, ke lokaj grupoj havas antaux si ankoraux longan vivon malgraux la interreto kaj
gxiaj sekvoj. Estas vero, ke homoj en difinitaj landoj pli kaj pli lernas per la reto, sed estas ankaux vero, ke post la lernado ili bezonas trovi vivantan homon (kun karno kaj ostoj, kiel oni diras en la itala) kun kiu paroli Esperanton. Tion plej ofte ili povas trovi en sia loka Esperanto-grupo, kiu restas la
forgxejo de la Esperanto-komunumo kaj de ties kulturo. Levu la manon tiuj el la legantoj, kiuj ne almenaux unu fojon prunte prenis libron el sia kluba biblioteko aux el pli malnova espernatisto en la klubo.
Krome per la agado kunligi gxemelajn urbojn Esperanto povas eliri el la movadaj kadroj kaj eniri la veran mondon. Tion bonege faris, por citi nur la lastan ekzemplon, la esperantistoj en la urbo Herzberg en Germanujo. Trovi siajn
gxemelajn urbojn kaj vigligi la kontaktojn kun la lokaj esperantistoj kaj pere de ili kun la neespernatistaj kuncivitanaro certe estas vojo al akirado de
prestigxo por Esperanto.
Pro cxiuj cxi tiuj kialoj, mi esperas ke la projekto, kiun energie gvidas Wu Guojiang, antauxeniros al cxiam pli grandaj
sukcesoj.
Renato Corsetti, prezidanto de UEA
PREZIDANTO CORSETTI EN HERZBERG
Laux invito de la Interkultura Centro Herzberg (ICH), la prezidanto de UEA. d-ro Renato Corsetti, de la 12-a
gxis la 14-a de marto oficiale vizitis Herzberg Harz (centra Germanio), unuanime proklamita de la urbestraro “la Esperanto-urbo”.
La urbestro de Herzberg, Gerhard Walter, kunvokis en la urbodomo honore al la vizitanto specialan laborkunsidon kun akcepto, en kiu partoprenis kaj la lokaj skabenoj kaj la gvidantoj de ICH. En tiu cirkonstanco la urbestro konfirmis la pluan subtenon de la urbo al la internacia agado de ICH, dum la prezidanto de UEA emfazis la varman apogon de la monda asocio de la esperantistaro al la dirita agado kaj anoncis, ke
gxi ricevos la oficialan auxspicion de UEA. Post la kunsido, la urbestro regalis la esperantistan delegacion per
tagmangxo kaj samtage cxeestis kun diverspartiaj politikistoj alian plurhoran kunvenon en la sidejo de ICH.
La loka gazetaro substrekis, ke la Esperanto-Centro Herzberg jam de kelkaj jaroj akiris grandan reputacion pro siaj sukcesoj rilate al publika apliko de la
internacia lingvo en la urbo, gxemeligita al Gora (Pollando). Kiel konate, Herzberg tutjare ofertas fak-seminariojn, studsesiojn, pedagogiajn tagojn kaj vintrosemajnojn, krom sennombraj Esperantaj kursoj por lernejanoj kaj plenkreskuloj.
Informoj: http://ic-herzberg.de
Reagoj al la projekto
1. Trevor Steele en Auxstralio: Kara Guojiang Wu, elkoran dankon pro via bona laboro por
antauxenigi nian lingvon per la rimedo de gxemelaj urboj. Mi intencas esplori, cxu la urbo, kie mi aktuale
logxas (Adelajdo, Auxstralio) havas tiajn gxemelajn rilatojn.
2. Otto Vaske en Brazilo:Kara samideano, hodiaux alvenis via alvoko pri
gxemelaj urboj, dankon. Mi estas unuopulo en Kaiurbo, suda Brazilo. Manko de monrimedo malhelpas min flugi al Jokohama. Belajn sukcesojn mi deziras al vi pro via diligenta laboro.
3. Antonio Felix da Silva en Brazilo: Kara amiko, s-ro Wu Guojiang. Saluton! Mi dankas vin
pro la informiloj de gxemelaj urboj. Mi legos ilin kaj ankaux mi parolos pri ili al miaj amikoj.
4. David Curtis en Britio: Saluton, kara Guojiang Wu! Koran dankon pro via tre interesa
mesagxo. Mi kredas, ke mi informis vin pasintjare ke mia klubo
disigxis en januaro 2005. La membraro estis tiom maljuna, ke oni ne povis facile atingi
renkontigxojn. Tamen, al tiuj kiuj uzas la reton mi jxus sendis la raporton de Hans Fechler inkluzivitan de vi. Tio instruis al mi ne dependi je Esperanto sola por
kuragxigi gxemeligxon. Grava leciono por mi. Dum multaj jaroj mi maltrankviliGXis pri la maljusteco en tio ke parolantoj de la angla ne klopodas lerni fremdan lingvon, lasante tiun taskon al parolantoj de aliaj lingvoj, por interkompreno.
5. Nimubona Fedelique, prezidanto de ISUP (INTERNACIA SOCIETO DE LA UNIVERSALA
PACO) en Burundio: Karega kaj respektinda s-ro Guojiang, mi jxus ricevis vian sxatindan
mesagxon kaj mi estas preta kunlabori kun vi pri gxemelaj urboj. Nun mi tuj sendos al vi dokumenton el Burundia prezidenco pri tereno de nia Fama Civito de la Universala Paco kaj pri aliaj demendoj mi respondos vendredon.
6. Jan Werner en Cxehxio: Kara samideano, mi dankas por la Informilo de
Gxemelaj Urboj 1/2007, en la kunveno de EK Brno (CZ) mi informos pri
gxi. Ni dauxrigas la gxemelan kunlaboron kun la franca Rennes kaj la germana Stuttgart.
7. Gongga Jianzan el Tibeto en Cxinio: Mi estas tre gxoja pro via informilo ! Mi sxatas
intersxangxi kun PSP-amikoj.
8. Claude Gacond, la arkivisto de CDELI en Francio: Altestimato, dankon pro la sendo de via reta informilo. Kopion ni konservos arkive en CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia) en la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds. Se ankoraux ekzistas la antauxaj numeroj, volonte mi rete ricevos ilin por kompletigi la kolekton.
9. Henri Masson en Francio: Etimata, Dauxre bonvenaj estos viaj informoj, kvankam mi ne povas fari ion pri ghemelurboj. Koran dankon.
10. Elizabet Barbay, Prezidantino de Bondy-Esperanto, Francio: Mi havis vian retadreson de Germain Pirlot.Interesus nin kunlabori en
gxemeligo de nia urbo (Bondy, apud Parizo), kun alilandaj urboj. Gxis nun, malgraux kunlabor-proponoj al nia urbestraro, por rilati kun la jam
gxemelitaj urboj, ni neniel sukcesis ensxovi esperanton en tiujn aferojn. Mi supozas ke via gazeto povus helpi al ni en tiaj klopodoj.Mi anticipe dankas al vi pro sendado de via informilo.
11. Philippe Chavignon, UEA C-komitatano kaj dumviva membro en Francio: Estimata Wu
Guojiang, Mi logxas en Francio sed ofte estas eksterlande.Okaze de miaj agadoj kadre de la projekto
Indigxenaj Dialogoj mi plurfoje instruis esperanton en Gvatemalo.Tie juna
indigxeno - kies patro estas urbestro de la urbeto San Antonio Palopo,-,Aleksander Perez Sancxez, kiun mi konis jam en sia
infanagxo, lernis esperanton kaj ecx pasigis plurajn monatojn kun ni en Francio en 2005.Krome por motivigi la
indigxenojn lerni esperanton, ni lancxis en 2005 projekton ekturisman kaj solidaran. La unua
vojagxo okazis komence de 2006 kun grupo de 8 personoj inter. kiuj paro da esperantistoj. Kun la grupo ni estis ricevitaj en la urbodomo de San Antonio
Palopo. Pro tio kaj pro la restado de Aleksander en nia vilagxo, Guillaumes “Guijom” en Francio, estis jam kelkaj
intersxangxoj da leteroj inter. la du urbestroj. Cxar la patro de Aleksander ne
rekandidatigxos kiel urbestro, mi sxatus akceli la procezon de gxemeligxo inter San Antonio Palopo kaj Guillauxmes.
Cxu vi povus sciigi al mi cxu estas oficialaj dokumentoj jam pretaj por oficialigi la
gxemeligxon . Cxu la gxemeligxo devas esti registrita en iu internacia instanco? Atendante novajxojn viajn kaj gratulante pro via efika laboro.
12. Léna Leroy en Francio: Estimata s-ro Wu Guojiang, la Centra Oficejo de UEA indikis al mi vian adreson por peti liston pri
gxemel-urboj jam ekzistantaj per Esperanto Fakte, mi deziras lanchi similajn spertojn cxi tie en Nov-Kaledonio (Oceanio) Sed kial do?
Gxis nun teritorio franca (do franc-lingva), Nov-Kaledonio situas tre proksime al Auxstralio kaj Nov-Zelando, kiuj plu kaj plu deziras pligrandigi sian influon (do de la angla) Aliflanke la ‘indigxenoj’ klopodas dauxrigi la uzadon de diversaj propraj idiomoj (ne-francaj) Nu, jam ja ekzistas kelkaj
urb-gxemelajxoj, sed kiel Esperantistino mi volonte provus pruvi, ke krom per la franca kaj la angla, aliaj renkontoj eblas kaj ecx necesas. Kun koraj antauxdankoj al vi.
13. Ana Maria Molera en Hispanio: Estimata Sinjoro! Dankon por la sendo de "Informilo de
Gxemelaj Urboj". Interesa kaj grava por mia biblioteko.Vi povus trovi nin en: http://www.elmoianes.net. Nun mi laboras en la enlistigado de la revuoj de nia biblioteko en internet.
14. Máthé árpád, FD de UEA pri E-periodajxoj en Hungario: Estimataj! Mi tre serioze
okupigxas pri kompilado de Katalogo de Esperanto-periodajxoj. Se mi ricevus de vi liston de la
gxemelaj urboj, mi reciproke sendus al vi liston pri la tie aperintaj E-periodajxoj. Mi senpacience atendas vian aprobas respondon, ja
gxis la UK en Jokohama ni devas esti pretaj (temas pri plurcentpaGXa Katalogo).
15.Giuseppe AFFATICATI en Italio:Estimata s-o Wu, mi tre dankas vin pro via kunlaborado kaj bondeziras al vi agrablajn tagojn.
16. HASHIGUCHI Shigejuki en Japanio:Estimata, viaj analizo, instigo kaj konsilo pri mia
raporto bone donis al mi pluan kuragxon, Dankon. Verdire, mi cxiam pensas ke antaux
gxemeligxo de urboj ni esperantistoj devas fari TTT-pagxon per Esperanto kiu prezentas nian urbon ecx urbeton (Sue-machi ) same kiel mian.
17. Ali Mze Mihidjahi en Komoroj: Kara samideano, mi estas tre interesa pri la projekto sed mi ne finance kapablas partopreni en la 92-a UK.
18.. Rafael Cabrera en Kubo: Estimata s-ro Wu, dum mia vojagxo al Havano s-ino Maritza kontaktis min kaj sxi liveris al mi, vian sinceran
mesagxon, pro tio mi dankas vin. Mi volas, ke vi ne forgesas nin cxar ni laboras intense por subteni la projeton en mia urbo kaj provinco kun aliaj urboj, do Maritza konas nian seriozan laboron kun la popola potenco kaj la urbestroj.
19. Mara Timermane en Latvio:Kara Wu Guojiang! Mi tre dankas vin pri sendita informilo pri
"Gxemelaj Urboj".Min tre ekinteresis unu reago: “8.S-ino Raita Pyhala el Finnlando: via revuo estas interesa, tamen ne indas sendi
gxin al mi, cxar mi logxas sola en arbara vilagxo sen iaj gxemelaj rilatoj aux eblecoj starti
tiajn. Sukceson al vi”. Nun mi gastas en Finnlando kaj iom da informojn mi enmetis en mian
retpagxon. http://www.geocities.com/verda_ondo/ZEO.html
Ne estas vero, ke en malgranda vilagxo meze de arbaro ne eblas starigi iajn Esperanto rilatojn. Mi spertis tion en Metsa ”kyla” –
‘Arbarvilagxo’. Estis tre mirige vidi la arbaron kun arboj de diversaj
landoj. Tamen ja ne temis pri iu speciale gxemela, sed tiu cxi sperto certe estas inda mencii kaj popularigi. Multaj grandaj urboj ecx ne havas tiom da Esperantista vivo, kiom mi vidis kaj spertis en malgranda
vilagxo. Estas vero, kiam oni diras - en malgranda vilagxo oni povas realigi multe pli ol en granda urbo.En Iisalmi urbo kie mi nun gastas ecx iam estis ebleco senpage partopreni
la gxemelurban intersxangxvojagxon al gxemelurbo en Rusio Kirisxi, inter Moskvo kaj Peterburgo, sed tie dum tiu tempo ne estis Esperantistoj. Vi rajtas preni la informojn de mia
retpagxo.
http://www.geocities.com/mtimermane/Verda_Ondo
20. Ralph Schmeits, Sekretario de la Centra Oficejo de UEA en Nederlando: Estimata sinjoro Wu Guojiang, Dankon pro la lasta numero de Informilo de
Gxemelaj Urboj, numero 20. Ankaux la numerojn 18 kaj 19 mi pasintjare ricevis kaj registris por la elektronika kolekto de Biblioteko Hector Hodler de UEA. Se vi permesas al mi dauxrigi tiun kolektadon, mi volas peti vin sendi ankaux la numerojn 1
gxis 17 al mi. Mi kredas ke vi antauxe ja sendis ilin ankaux al ni, la Centra Oficejo de UEA, tamen mi ne tiel rapide trovas ilin en mia retposxta arkivo.Do la numerojn 1
gxis 17 en .doc- aux .pdf-formato, se tio eblas, mi petas de vi. Mi kore dankas pro la konsiderado de mia peto, Elkore salutas.
21. Jose Dolores Gaitan Moreno en Nikaragvo: Kara samideano, Eddy Antonio Silva estas delegito de UEA en Nikaragvo, kaj mi, vicdelegito. Estas tre bona ideo la
gxemeligxon de urboj. Estu bone ke que Managvo gxemeligxu kun Nagazaki, ekzemple, aux alian ajn japanan urbon. Mi jam legis pri la venonta kongreso en Jokohama en la marta revuo Esperanto, bedauxrinde, ni ne povus partopreni en tiu kongreso. Felicxan Esperantan kongreson.
22. Shabir Ahmad Sial, prezidanto de Pakistana Esperanto-Asocio: Kara Wu Guojiang, dankon por sendi al ni la n-ron.3 (18) kaj n-ron.4 (19) Informilo de
Gxemelaj Urboj. Ambaux du estas tre bonaj kaj havas multajn informojn pri nia movado. Mi certe konigos ilin al niaj lokaj organizajxojn kaj konatojn kaj novaj amikojn.Nun post kelkaj minutoj, mi trans sendos vian jen
mesagxon al nia landa listo.
23. Stanislao Smigielski en Pollando: Kara amiko, koran dankon por la sendita al mi Informilo pri
Gxemelaj Urboj, kvankam, mi kiel ano de Katolika klubo regule legadas tiujn informilojn en Internacia Gazeto - la reta revuo de niaj Geklubanoj. Bovolu tamen estonte ankaux laux mia retadreso sendadi tiujn informilojn, kiujn estas vaste enhavaj kaj tre estontecaj - la mondo estas tamen cxiam pli la komuna malpligranda
vilagxo, cxu ne?
Mi pensas, ke oni devus prelegi dum la UK-o en Jokohama pri la bonaj influoj de la reciproke
kontaktigxantaj Gxemelaj Urboj je la vivmanieroj en ili, cxar eble tio ekinteresos la eksteran mondon pri nia propono proksimigi la homojn de diversaj landoj en nia terglobo?!
Pasintjare, dum la E-renkonto en Krakovo, en majo 2006, preleginte pri mia E-vojo de la jaro 1963-a
gxis hodiaux, mi diris konklude, ke mi postrestadis tiel longtempe en Esperantujo pro tio, ke inter geesperantistoj malestas iuj kontrauxuloj de aliaj homoj - nome, inter ni geesperantistoj estas neniaj kontrauxjuduloj, kontrauxrusuloj, kontrauxgermanuloj, kontrauxarabuloj ktp. ni - geesperantistoj nepre devas montradi al niaj eksteraj medioj, ke inter ni MALestas antisemitismo, kiu bedauxrinde cxiam denove aperas en multaj landoj kaj estas la granda problemo por la lokaj estraroj, cxu ne?
Eble oni ne temas pri tio, ke malestas inter ni ecx unu tiu fiulo, tamen en multaj landoj estas suficxe grandaj problemoj kun la veraj malamikoj de alilandaj homoj kaj en nia Esperantujo tiu problemo malekzistas. Certe la movado de
Gxemelaj Urboj bone influas por tiu internacia kompreniGXo de diversaj homoj - tamen cxiuj gefratoj de la Patrino Tero.
Mi mem ne partoprenos en UK-o en Jokohamo sed pensas, ke iu povus manifesti tiujn temojn - ankaux ekz. en la angla lingvo por TV kaj gazetaro.Kun koraj salutoj al Vi kaj al cxiuj viaj Geamikoj.
24. Aleksas Masiukas en Rusio: Nia urbo Murmansk havas 9 gxemelajn urbojn kaj en 4 el ili ekzistas E-kluboj kaj nia klubeto kontaktas kun ili. Vere ni ne havas iujn apartajn kontraktojn pri l'
gxemeligxo de la kluboj. Mi volonte tralegos la venintajn informilojn, sed ankaux petas, se eblas, sendi /aux doni adreson de la
retpagxo/ pli detalan informon pri la projekto "Gxemelaj urboj".
25. Simba Mramba en Tanzanio: Estimata, Mi ne partoprenos al UK en Jokohamo, pro tio mi ne povas fari ion por la partorenantoj al la parolado pri
Gxemelaj Urboj, Sed nur mi petas vin, ke, se eble estas urbo kiun deziras
gxemeligxon kun aliaj urboj, oni kontaktu min por ke ni starigu la
gxemeligxon kun mia vilagxo aux kun mia distrikta urbo Bunda kiu
trovigxas proksime de la lago Viktorio kaj Serengeti nacia parko en Tanzanio en Afriko
26. GBEGLO Koffi en Togolando: Kara samideano, kun gxojo mi regule ricevas vian retan bultenon. En
gxi mi bone scias nian movadon en Afriko. Estas plibone, ke mi povas legi informojn pri
gxemelaj urboj. Koran dankon pro viaj vortoj ! Informoj pri gxemelaj urboj nun mankas al mi. Se tiajn vi povos sendi al mi, mi aperigos ilin.
URBA STILO KAJ TRAJTO
Urba historio
Dandong, nomita Andong antaux la jaro 1965, estas cxemara urbo de
Cxinio, situas cxe la orienta longitudo 123.22-125.41 kaj la norda latitudo 39.43-41.09,kun 2.4 miliono da popolo kaj la areo 14910 km2.La kranio-fosilio de la popolo “Qianyang”
montrigxis, ke la antauxuloj dum la matriarka socio tie kreskigxis kaj vivis, la ruinoj pruvis, ke tieaj popoloj eniris en neolitikon antaux la jaroj 6500 – 7000, kaj en epokon de la bronzo antaux la jaroj 3500-4000.
Cxio cxi montras al ni, ke Dangdong havas longan historion.
Dandong ankaux estas la plej granda landlima urbo de Cxinio, najbaras al la Demokratia Popola Respubliko de Koreio trans la riveroYalu, kaj tervoje distancas de
gxia cxefurbo Pjongjang je 220 km, kaj de Seoul, cxefurbo de Korea Respubliko, je 420 km.
Gxi estas renkontigxejo de Yalu-rivero kaj Huanghai-maro, tiea klimato estas tre agrabla kaj tie estas multaj vidindajxo, do,
gxi farigxas bela turisma urbo. Tiea enhavo estas nefrostigxa en la tuta jaro.
Dandong havas solidan fudamenton en malpeza industrio, tekstilaj industrioj, elektronikaj industrioj, mekanikaj industrioj, medikamentoj ktp.
Gxi estas unu el la produktaj bazoj de la grenaj plantajxoj de la provinco Liaoning. Tieaj mineralaj ricxfontoj estas multaj kaj
gxis nun 56 pecoj malkovritaj. La urbo-floro estas rododendro, kaj la urbo-arbo estas ginko.
Esperanto-movado
Frue en 1931 persono nomata Gao Naichang komencis lerni Esperanton. En la 9-a de junio de 1985 oifciale
fondigxis Dandong-a Esperanto-Asocio, nun gxi havas pli ol 100 membroj, el kiuj kelkaj
aligxis al UEA pere de projekto C de KAEM. Esperanto-kurso por elementaj lernantoj estis la unua sukcesa ekzemplo en la
Cxina Esperanto-Movado. La kurson vizitis la delegacioj de la Labora Partio de la urbo Sinuiju de la Demokratia Popola Respubliko de Koreio, kaj de la
gxemelaj urboj Doncaster (Britio) kaj Tokushima (Japanio). La kursanoj faris profundajn impresojn sur la kongresanojn de la 71-a UK okazita en 1986, tiam n-ro.10
Cxina Bildgazeto (China Pictorial), angla gazeto eldonita de Cxinio, speciale raportis ilin sur la unua kovrilo. Ili tenis kontakton kun esperantistoj en Bugario, Germanio, Svislando, Japanio, la eksa Jugoslavio,Francio ktp. Tiea movado cxiam estas vigla. Neregule aperas Verda Stelo de Yalu-Rivero, organo de la asocio.
Gxemelaj urboj
Dandong oficiale gxemeligxis kun Wilminton en Usono, Doncaster en Britio, Tokushima en Japanio, Astrakhan en Rusio kaj Uijenbu en Koreio. Bedauxrinde oni ne trovis esperantistojn en tiuj
urboj. ---la redaktoro
INTER GXEMELAJ URBOJ
Saluton al cxiuj aliaj lingvolancxilanoj interesigxataj pri interurba
gxemeligxo
Nia urbo "Ottignies-Louvain- la-Neuve" en Belgio estante gxemelita kun la hungara urbo "Veszprèm", membroj de nia juna esperanto-klubo skribis al hungaraj UEA-delegitoj kiuj
logxas en Veszprem. Tiel ni konatigxis kun Eva Golden kiu sukcesis restarigi Eo-klubon en Veszprèm. Post kelkaj monatoj, en julio 2005, tri membroj de nia klubo
vojagxis al Veszprem kie ili estis tre amike akceptitaj dum 3 aux 4 tagoj. En julio 2006, 5 veszpremanoj
vojagxis al nia urbo kaj ni sukcesis organizi oficialan akcepton en la urbodomo. Ja nia urbestro estas membro de la verda partio kaj almenaux 4 skabenoj estas favoraj al Esperanto sed, dum la oficiala akcepto, cxiuj cxeestantoj (plimalpli 30 homoj) estis impresitaj de nia kapablo komuniki esperante kun niaj hungaraj geamikoj. Intertempe niaj geamikoj de Veszprem ankaux pruvlegis la Esperantan tradukon de gvidlibro pri nia urbo. Yves Eeckhout
<eeckhout.gailly@skynet.be>
Vidu la blogon de nia klubo "Kvinfolio"http://esperantokvi nfolio.skynetblo gs.be/ Do provu trovi esperantoparolantojn en urboj gxemelitaj kun via urbo.
Mia vizito en Stuttgart
Sabato, tago dua
La trajna vojagxo kondukis nin suden de Stuttgart - unue ni haltis por unu aux du horoj en urbeto Esslingen, kie ni grimpis altan monton sur kiu
trovigxas malnova kastelo cxirkauxigita de vitejo, kaj de sur kiu ni povis
gxui belan rigardon al la tuta urbeto. La fina haltejo de tiu tago tamen estis Tübingen - urbo situanta cxirkaux unu horon de veturo sude de Stuttgart, tutlande konata kiel studenta urbo: Al
gxia enlogxantaro de 83.000 homoj preskaux per triono kontribuas studentoj, kiuj studas tie cxe la Eberhard-Karola universitato, unu el la plej antikvaj universitatoj de Germanio. En Tübingen ni vizitis la kristnaskan foiron en la urbocentro, kiu estis plensxtopita de homoj. Plej grave, ni en tiu urbo partoprenis spontanee organizitan
renkontigxon de junaj esperantistoj de tiu regiono. Kunvenis cxirkaux dudek gejunuloj, inter ili unu usonano tiutempe laboranta kaj vivanta en Germanio, kaj ankaux unu knabino, novstudentino pri politologio kaj japanologio, kiun mi ankoraux estis rerenkontonta post kelkaj semajnoj dum silvestra semajnlonga restado en alia angulo de Germanio, kaj kiu dum tiu semajno
farigxis unu el miaj plej grandaj amikinoj - sed pri tio mi tiam ankoraux nenion sciis. Ni jen vagadis cxiuj komune tra la urbo trarigardante la kristnaskan foiron, jen staradis en rondeto en iu strateto babilante,
konatigxante, amuzigxante kaj gustumante la tradician ardvinon aux senalkoholan puncxon, cxiu laux sia prefero. Poste la tago
finigxis per komuna vespermangxo en restoracio.
La nokton de sabato al dimancxo, kaj cetere ankaux la sekvan de dimancxo al lundo mi pasigis en la
logxejo de Evelyn, alia afabla loka esperantistino, kiu finstudis entreprenan informadikon (do fakon tre proksiman al mi, studento de informadiko cxe la Masaryk-Universitato en Brno), antaux nelonge vizitis Meksikon kaj esperanton eklernis nur antaux malmultaj monatoj. Pro tio lasta sxi fojfoje amuzadis min, kiam sxi dum la parolado ofte senkonscie anstatauxigis iujn esperantajn vortojn per hispanaj (pro la simileco de esperanto al la latinidaj lingvoj
gxenerale). Marek BLAHUŠ (dauxrigota)
******
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto “Gxemelaj Urboj”
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning CXinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn
|