retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       24.07.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

6 novaj pasxoj cxe la E-urbo Herzberg 

 

 
Kara leganto, 
jen pluaj bonaj novajxoj el Herzberg - la Esperanto-urbo. Strategie ni sercxis pli kaj pli bonan, vastan kunlaboron kun la urba administracio kaj jen kelkaj organizaj progresoj kiel rezulto de niaj komunaj printempaj kunsidoj, interkonsento: 

1. nia Esperanto-Centro aperigos 4 diverstipajn Esperanto-bildkartojn pri Herzberg. 

2. estas preparata urboprospekto kun anoncoj de la gastronomio en Esperanto
(eldonkvanto: 7.500 ekz.) 

3. la 30-an de junio 2007 ni inauxguros unikan memormonumenton honore al Joachim Gießner (elstara Esperanto-pioniro, ne nur por GEFA kaj IFEF) en la antaux-stacidoma parko en Herzberg. Krome estos tie bonvenigsxildo en Esperanto kaj la germana. 

4. Cx. 20 restoracioj petas esperantlingvajn mangxokartojn. La traduklaboro estos baldaux komencata kaj ni bezonos multajn kompetentajn helpantojn. 

5. Dum la venontaj monatoj la urbo preparos 11 belajn bonvenig- resp. revidsalutajn sxildojn en Esperanto cxe la enirvojoj al Herzberg (5 en Herzberg, 2 en Pöhlde, 2 en Scharzfeld kaj 2 en Sieber). 

6. Estas planataj ankaux cxe la stacidomaj kajoj 4 grandaj blukoloraj oficialaj urbosxildoj kun la teksto: "Esperanto-Stadt Herzberg" (Esperanto-urbo Herzberg). Tion la urbo povos financi nur el la bugxeto por la jaro 2008. 

Per tiuj pasxoj ni provas pli kaj pli videbligi Esperanton kaj al la lokaj civitanoj kaj samtempe oferti novajxojn al la vizitantoj venontaj al Herzberg. Bonvenon! 

Legu la jam Esperantigitajn pagxojn pri la vidindajxoj de Esperanto-urbo Herzberg cxe: http://www.herzberg.de 

Germanlingva resumo pri tiuj novajxoj estas legebla sur la germanaj pagxoj de Interkultura Centro Herzberg (la ligilon vidu cxi-sube) 

Bonvenon ankaux al la venonta studsesio kun edukado.net pri metodiko sub gvido de d-ino Katalin Kováts, kiu okazos en Herzberg de la 29-a de junio gxis la 6-a de julio de 2007. Partoprenantoj povos ankaux spekti instruhorojn aux ecx mem instrui en la lernejaj kaj urbaj Esperanto-kursoj por lernantoj kaj plenkreskuloj. Ankaux parttempa partopreno eblas. 
Tio estas unika evento, vi povas ankoraux aligxi. 

Detalan programon vi povos vidi inter la novajxoj en nia hejmpagxo: http://ic-herzberg.de 
Se vi havas pluajn demandojn bv. ne heziti kontakti nin. 

Amike salutas 
Peter Zilvar, Marika Frense, Zsofia Korody kaj aliaj 

Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz, Grubenhagenstr. 6,
Tel: +49-5521-5983 

 

fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com