retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       21.07.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Prizorgu vin

 

1-1. Kuracigu vin kiam vi estos malsana. Kiam oni estas malsana, ecx je kontagxaj malsanoj, iuj homoj ofte ne izolas sin aux sercxas tauxgan kuracadon. Kiel vi facile povas konstati, tio emas enriskigi vin. Se iu estas malsana, insistu ke li antauxzorgu pri tauxga kuracado.

1-2. Tenu vian korpon pura. La homoj kiuj ne rutine banas sin aux lavas la manojn povas porti mikrobojn. Ili enriskigas vin. Vi tutcerte rajtas insisti, ke oni rutine sin banu kaj lavu la manojn. Estas neeviteble malpurigi sin dum laborado aux ekzercigxado, sed klopodu ke oni sin purigu poste.

1-3. Konservu viajn dentojn en bona stato. Estas dirite, ke se oni brosus siajn dentojn post cxiu mangxo, oni ne suferus je denta kariigxo. Tio, aux gummacxado post cxiu mangxo, faras multon por defendi nin kontraux busxaj malsanoj kaj malbonodora elspiro. Sugestu al aliaj homoj, ke ili konservu siajn dentojn en bona stato. 

1-4. Mangxu tauxge. La homoj kiuj ne manas tauxge ne estas tre utilaj al vi kaj al si mem. Ili kutime havas malaltan energi-nivelon. Ili kelkfoje estas malbonhumoraj. Ili malsanigxas pli facile. Oni ne bezonas strangajn dietojn por mangxi tauxge, sed oni ja bezonas ofte lauxkutime mangxi nutroricxajn mangxajxojn.

1-5. Ripozu. Kvankam multfoje dum la vivo oni devas labori preter kutimaj dormoperiodoj, oni povas igxi sxargxo al aliaj se oni ofte malsukcesas havigi al si tauxgan ripozon. Lacaj homoj ne estas viglaj. Ili povas fari erarojn. Ili havadas akcidentojn. Gxuste kiam vi ilin bezonas, ili emas versxi la tutan laborsxargxon sur vin. Ili enriskigas aliajn homojn.
Insistu, ke tiaj homoj havigu al si tauxgan ripozadon.

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com