retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       20.07.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

100-jarigxo de UEA

 



Al landaj asocioj kaj lokaj kluboj!   Pri Centjarigxo de UEA  

Estimataj geamikoj,

Kiel vi scias la jaro 2008 markos la centjaran jubileon de Universala E-Asocio, fakto kiu donas kadron pripensi nian pasintecon kaj estontan agadon favore al Esperanto.

Okaze de tiu cxi jubileo la estraro de UEA decidis kongresi en Roterdamo 2008 kaj organizi aliajn eventojn kiuj prezentu nian Asocion tute malferme al vasta publiko. 

Aliflanke, jam estas konate ke la jaro 2008 estis difinita de UN kiel Internacia Jaro de la lingvoj, kio donas al ni okazon pli centrigi niajn  agadojn rilate al tiu cxi temo.

Ligon al la franca versio de la gazetaro komuniko de UN estas konsultebla en la jena adreso: (ankaux troveblas en aliaj lingvoj) :  http://www.un.org/News/fr-press/docs/2007/AG10592.doc.htm

http://www.un.org/News/fr-press/docs/2007/AG10592.doc.htm 

La tuta teksto de la decido de UN estas trovebla cxe: 

 http://www.uea.org/dokumentoj/UN/index.html 

Cetere, estas reale ke tiel vasta plano ne povas efike efektivigxi internacieskale sen via partopreno kiel landaj kaj lokaj organizoj. De via rolo kaj agado multe dependas ke la centjarigxo de UEA estu vera internacia jubileo. 

Tiu cxi letero celas instigi vin profiti tiun cxi jubilean jaron por informa kaj varbo kampanjo laux viaj propraj eblecoj kaj homfortoj. Viaj iniciatoj diskonigindas kaj kontribuos al nia komuna celo. 

Amike 

Maritza Gutierrez González

estrarano de UEA pri landa kaj regiona agado 

retadreso: mgglez@enet.cu

 

fonto: Ret-info:   http://www.eventoj.hu 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com