|
Estas bela somera tago. Jocxjo estas libera. Kion li faras, kiam li estas libera?
Tion ni tuj vidos.
Jocxjo estas knabo ludema, li devas cxion provi. Nun li iras al barelo, li haltas kaj prezentas sin al ni: unue apud la barelo, due antaux la barelo, trie post la barelo (aux malantaux la barelo) kaj kvare
cxe la barelo. Post momento (ne malantaux la momento) li etendas la manojn kontraux la barelo kaj pensas:
Kion fari?
Li scias jam: Jen li pendas super la barelo, poste li saltas trans la barelon. Rigardu, li saltis en la barelon (kien?) kaj nun li staras en la barelo (kie?). Liaj okuloj demandas vin:
cxu vi estas kontenta? cxu tio placxas al vi? Poste li rampas tra la barelo, tuj poste li estas ekster la barelo kaj fine li ripozas sur la barelo. Kiel okazis tio?
Jocxjo kusxas sub la barelo! Jocxjo, atentu! Vi estas inter la barelo kaj arbo! Nenio malbona okazis al li kaj kontente li veturas per la barelo kvazaux per
sxipo. Tio faras al li grandan plezuron. Li bone atingis la teron. Sed ho ve! La akvo forportas lian "sxipon". Li lamentas pro la malproksimigxanta barelo, sed li bone
scias : Li devas ne lamenti, sed agi. Li kaptis
gxin, levas gxin kaj ni vidas flui akvon el la barelo.
Cxar brilas la suno, la barelo baldaux disfalis kaj Jocxjo pensas pri barelo, kiel
gxin ripari. Ne estas eble uzi la malnovan ringegon de la barelo, tial li alportas por la barelo novan ringegon. Jes, la malnova ringego estis
cxirkaux la barelo (kie?), sed ne estas facile meti la novan ringegon
cxirkaux la barelon (kien?). Por Jocxjo nenio estas tro peza. Rigardu, li ecx kuras kun la barelo! Jocxjo, kien rapidas preter la barelo, sed sen la barelo?
Cxu hejmen?
"Ho teruro!" pensas Jocxjo je la fino, "mi forgesis skribi la matematikan taskon".
|