retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Richard Daniel BEBELACQUA ACOSTA       13.07.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Radio Aktiva Ponto de Esperantujo

 



Karaj geamikoj de Radio Aktiva: diversaj kaj interesaj estas la novajxoj, kiujn alportas cxi tiu numero de nia informero. Jam pasis iom pli ol 9 monatoj de la naskigxo de nia radio, kaj ni volas festi kun vi, plibonigante niajn servojn. Ni esperas ke gxuos ilin.
Jen la novajxoj por julio/2007: 

1. Jam disponeblas la unua podkasto de Radio Aktiva. Elsxutu, kaj komentariu gxin. 

2. De la 30a/5 gxis la 3a/6 okazis la kongreso de AEH, kaj alvenis tre plenaj informoj pri gxi el cxehxio, kiuj vi povos auxdi cximerkrede la 4an de julio, kun ripetigxo lunde la 9an de julio. Ne perdu gxin. 

3. Alproksimigxas la jubilea kongreso de Brazilo, en la cxarma Rio de Janeiro.
Pretigu la orelojn, cxar pluvos informoj, intervjuoj, prelegoj kaj raportoj sur ili! 

4. Vi povos partopreni Radio-n Aktiva-n!!! Dum la brazila kongreso ni inauxguros la novan interrilaton inter Radio Aktiva kaj gxiaj geauxskultantoj, sed gxi dauxros post la kongreso, se vi sxatas gxin... 

JAM DISPONEBLAS LA UNUA PODKASTO DE RADIO AKTIVA.
La unua podkasto enhavas pli ol 1 horon kaj kvarono kun rememoro pri la unua elsendo de Radio Aktiva, muziko, informojn, kaj aliaj ajxoj. Cxar la podkasto oni disponigos po 1 aux 2 cxiumonate, kompreneble ne temas pri la simpla enretigado de la cxiutaga elsendo, sed pri speciale farita sonarkivon, kun komentarioj kaj programeroj de pasintaj elsendoj. La unuaj podkastoj intencos doni cxiujn gravajn elsenditajn programerojn al la geauxskultantoj kiuj ne povis auxskulti nin cxiutage kaj dum du aux tri horoj rekte el Interreto. Ni volas faciligi la auxskultadon al cxiuj interesintoj. Eniru la retejon de Radio Aktiva (http://radioaktiva.esperanto.org.uy), kaj en la cxefa pagxo klaku sur la bildo, kiu aperas je la komenco. Tio alportos vin al la retejo de esnips.com, kie vi trovos nian podkaston, aux rekte iru al: http://www.esnips.com/web/podkastoj
(Ni rekomendas iri per la retejo de Radio Aktiva, cxar la alia adreso estas provizora). 

KONGRESO DE LA ASOCIO DE ESPERANTISTOJ HANDIKAPULOJ (AEH)
Okazis je la fino de marto kaj komenco de junio, kaj la tiama prezidantino -Jarmila Rýznarová- sendis al ni suficxe da materialon pri gxi. Raportoj, prelegoj kaj kantoj faras la programeron en 5 blokoj, kiujn vi povos gxui en Radio Aktiva Cximerkrede. Se vi ne povas auxdi nin dum iu ajn horaro de la tuta tago, ni ripetos Gxin venontlunde, la 9an de julio. 

ALPROKSIMIGXAS LA 42a BRAZILA ESPERANTO-KONGRESO
Vi jam scias tion. Kaj vi ankaUx scias ke Radio Aktiva elsendos Gxin, kun raportoj, prelegoj, informoj, intervjuoj, ktp. Ecx tiel ni rememorigas vin pri tio, kaj pri la fakto ke dum la tuta tempo de la kongreso vi povos esti informita per nia radio. Kaj ne nur! Vi povos ecx partopreni. Kiel?
Dauxru legante kaj vi ekscios... VI POVOS PARTOPRENI RADIO-n AKTIVA-n !!! 

Radio Aktiva volas malfermi novan fazon en sia ekzistado, malfermi la pordojn al geauxskultantoj kaj interesintoj. Kaj la unua pasxo okazos dum la elsendo de la brazila kongreso. Vi povos partopreni diversmaniere: * Kiel auxskultanto. Nur auxdu la elsendon de la radio kaj gxuu gxin. Cxiam bonvenas retmesagxoj kun opinioj, aux kritikoj. * Vi povos lasi sonmesagxon por ni. Se vi uzas Skajpon (Skype en la angla), aldonu al via kontaktolisto la kontakton: radio.aktiva 

Se ni estas konektitaj sed ne estas "aktivaj", vi povos lasi vocxmesagxon registrita (gxis 5 minutoj longaj cxiu mesagxo). Lasu salutojn por la partoprenantoj de la kongreso, kuragxigu vian sxatatan prelegonton, aux sendu viajn proprajn informojn pri eventoj aux novajxoj, por ke ni elsendu ilin.

Partoprenu la tujelsenditajn (envivajn) intervjuojn. Multe de la materialo elsendita dum la kongreso estos antauxregistrita kaj kiel eble plej rapide elsendita, sed kelkaj intervjuoj estos elsendotaj dum ili okazas. Tiam, vi povos, post la fino de la intervjuo, fari viajn proprajn demandojn al la intervjuito, aux simple saluti sxin/lin. Kaj li/sxi povos respondi al vi. Kaj cxio estos rekte elsendita per la radio. 

Se vi sxatas cxi tiun manieron rilatigxi kun ni, Radio Aktiva promesas dauxrigi la sistemon ecx post la fino de la kongreso, por ke vere gxi estos ponto de Esperantujo, kaj vi estu parto de Radio Aktiva. Ni esperas ke la novajxoj interesis vin. Se ne, simple sendu mesagxon al ni, por ke ni ne plu gxenos vin per nia informero. 

Amike, Daniel 

http://radioaktiva.esperanto.org.uy    radioaktiva (cxe) googlegroups.com RA-0707-01 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com