retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       12.07.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Vagonarnecesejaj travivajxoj     (antauxmilita okazintajxo) 

 


3 judoj kaj 3 gojoj staras en la kasa vico cxe la vagonara stacidomo de Lvovo. Ili cxiuj veturas al la foiro de Odeso.  La 3 gojoj acxetis po unu bileton.

Ili rimarkis, ke la 3 judoj acxetis nur unu bileton. Gojo: "Kiel vi intencas veturi triope per unusola bileto?"  Judo: "Atendu kaj vi vidos!" Post la entrajnigxo la gojoj sidigxis cxe la unua kupeo dum la 3 judoj tuj eniris la *necesejon*, fermante la pordon.

Post 10 minutoj aperas la konduktoro kaj kolektas la biletojn. Li batas la pordon de la necesejo kaj diras: "Bileton, bonvolu!" Tiam la pordo malfermigxetas kaj mano ekaperas, tananta bileton. La uniformulo prenas la bileton, dankas kaj pluiras. 

La ideo placxis al la gojoj kaj ili decidis fari la samon kiam ili revenos al Lvovo, por sxpari monon. Post la foirumado renkontigxis denove la du grupoj en la stacidomo de Odeso. La gojoj acxetis unu bileton por iri al Lvovo. Sed je ilia granda miro ili atentas, ke la judoj acxetis neniun bileton. 

Gojo: "Kiamaniere vi veturos sen bileto?"   Judo: "Atendu kaj vi vidos!"
Tuj post la entrajnigxo la 3 gojoj eniris la plej proksiman necesejon.
Tuj poste la 3 judoj eniris apudan necesejon.  

Kelkajn minutojn post la ekveturado eliras unu judo el la necesejo, pasxas al la alia necesejo, batas la pordon kaj diras: "Bileton, bonvolu!"

Josef Shemer

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com