retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       11.07.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Pastro Henriko PARUZEL

( 1913 - 1977 )

 



En la nuna jaro pasas tridek jaroj de la morto de Pastro Henriko Paruzel - la multjara animzorganto de polaj katolikaj esperantistoj.

Herberto Henriko Paruzel naskighis en Bytom-Rozbark la 4-an de septembro 1913 kiel dektria infano de malrichaj gepatroj, Francisko kaj Jozefino. Elementan lernejon li frekventis en Piekary Slaskie, poste li elektis malpligrandan Seminarion de Pastroj Oblatoj (1927-1933), kie li komencis interesighi pri Esperanto kaj pri muziko. Li pastrighis en elektita Ordeno la 18-an de junio 1939.

Post la eksplodo de dua monda milito li forveturis al Romo (1940), kie intencis studi en Gregoriana Universitato. Tio okazis malebla pro eksteraj cirkonstancoj, do la fervora pastro volis aktive labori. Pro tio li veturis al Francio, kie li ricevis tuj la taskon esti animzorganto de poloj same kiel li estintaj eksterlande. Dum ok jaroj li multe vojaghis, organizis, kelkfoje estis parohestro, verkis multajn alvokojn kaj artikolojn chefe por kuraghigi kaj plifortigi la kredon, esperon kaj persiston inter homoj dum tiama terura tempo.

Post la reveno al Pollando (1948) li laboris efike en Gorzów Wlk. Polczyn-Zdrój, Róza Wielka zorgante precipe pri religia eduko de infanoj kaj gejunuloj. Samtempe li dedichis sin al disvastigo de Internacia Lingvo por alproksimigi reciproke homojn, instigante chiujn kristanojn al tiu chi alproksimigo kaj al la ekumena agado. Tiu ideo konkeris lin plentute. Chiam ege laborema, sindona kaj helpema li servis al chiuj.

De 1948 ghis 1974 li estis prezidanto de Pola Katolika Unuiigho Esperantista (PKUE). Dum tiu tempo li bone organizis, plivogligis kaj fortigis E-movadon en eklezia medio ne nur en Pollando sed en pli vasta fono, estinta samtempe tre agema IKUE-ano, ghia komtatano kaj estrarano. Ghis la lastaj tagoj de sia richoplena vivo li restadis iniciatinto kaj kunorganizanto de diversaj E-aranghoj, laboroj, entreprenoj. Grandparte danke al lia helpema instigo estis organizata centra IKUE-Biblioteko che Katolika Universitato en Lublin, stabilita en Romo loko de Centra Oficejo de IKUE kaj valorega biblia leksikono. Kiel aktiva membro de Internacia Asocio de Biblistoj kaj Orientalistoj kaj redaktoro de "Biblia Revuo" li multe ekfaris por ekumena traduko de la Biblio.

En 1975-a jaro plenumighis unu el liaj revoj - efike helpante al multaj poloj cheesti en Sankta Jaro 36-an IKUE-Kongreson, li mem predikis en Esperanto dum tiamaj tagoj en la Baziliko de S-ta Petro en Romo. La plenumon de lia dua vivrevo - organizi kaj partopreni en la 37-a IKUE-Kongreso en Czeztochowa li ne ghisvivis. Li planis ankau kongresi en Jerusalemo kajfondi en Romo la Esperantan Ekumenan Instituton sed 

Nek tag', nek horon scias ni,
kiam alvenos mort'.
Kiel shtelisto agas ghi
kaj batas ghis sen vort'.


Ghuste la morto trafis lin che la sojlo de hejmo - la 17-an de januaro 1977, kiam post trimonata vojagho li estis revenanta al Pollando kun novaj planoj kaj novaj fortoj plu labori kaj realigi siajn grandajn revojn. La tragika vojakcidento finigis lian noblan
vivon surteran.


Pastro Henriko Paruzel estis ankau autoro de nova originala skribometodo de muziknotoj, nomata MUZILO. Tiu sinteno ebligas tre facile ludi per diversaj muzikinstrumentoj. Li eldonis multajn fak-kajerojn "Muzilo" kun trans-skribo en nova metodo de diversaj kantoj, himnoj kaj famaj muzikverkoj. Li iniciatis viglan muzilan movadon, disvastigitan en diversaj landoj dank^ al kunligo de tiu metodo kun esperanta lingvo.


AL PASTRO HENRIKO PARUZEL
Vi ne plu povas agi,
eble vi tion
ne emas,
char Vi kushas
silente
en la tero
kaj ne rigardas,
kio en la mondo
okazas.
Vi ne plu povas agi,
char via korpo
mortis.
Chu povas animo
sen korpo batali?
Chu povas animo
sen korpo deziri?
Se tio eblas,
sciu, ke chio el mi
estas via,
miaj sopiroj ankau!
Inspiru min,
instigu min,
subtenu min!
Mi batalos
kiel Vi!


Lina Gabrielli - Ascoli Piceno - Italio

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com