retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       08.07.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Podkastaj radioelsendoj en Esperanto

 


 "Eventoj-Budapesxto" <oficejo@eventoj.hu

 Saluton, karaj! 

Mi ne scias cxu vi jam konas la fenomenon de la podkastoj. Por tiuj, kiuj gxis nun ne auxskultis ilin, mi kuragxas rekomendi ke vi ekinteresigxu. Baze, temas pri radio-emisiadoj, sed per la reto. La baza trajto estas ke, kontrauxe al gxeneralaj radioj, vi povas gardi la elsendojn en via komputilo, aux ecx rekte en via riceva programo, kaj auxskulti ilin kiam vi volas. 

Ni havas malmultajn en Esperanto, sed mi kuragxas diri ke suficxe bonajn. Interesajn kaj amuzajn. Kun tre bona lingvajxo en cxiuj kazoj. Krome, dum tiu cxi tagoj ni celebris kelkajn rondajn ciferojn. La plej ronda kaj la plej impresiga estas tiu de Radio Verda, el Vankuvero, kiu jam atingis 100 elsendojn! 

Varsovia Vento kaj esPodkasto atingis 20. ChiTieNun jam superis tiun cxi nombron, kaj krome uzis novajxon: gxi elsendis la lastan (tele)vide. Fine, pli modesta, sed ankaux suficxe grave (gxi sukcesis ke mi sxatu plej modernan dancmuzikon!) estas la 5-a elsendo de Roger Borges. 

Gratulojn al cxiuj! 

Vi povas trovi la elsendojn cxe jenaj adresoj: 

http://www.zervic.com/chitienun - Chi Tie Nun 

http://esperan.to/podkasto/ - esPodkasto 

http://www.radioverda.com - Radio Verda 

http://www.republika.pl/viavento/aktuale/sonmaterialoj.htm - Varsovia > Vento 

http://www.rogerborges.com - Roger Borges 

Pli komforte estas uzi auxtomatajn legilojn: temas pri programoj kiuj rekte sercxas la aktualigitajn epizodojn, kaj gardas ilin en via komputilo kaj (kelkfoje) en via reproduktilo. La plej konata estas "iTunes", elsxutebla en http://www.apple.com/itunes/download (pardonu ke mi reklamu, sed gxi estas senpaga kaj tre bone funkcias cxe mi). 

Kompreneble, mi ne forgesas alian podkaston, iel mikson kun tradicia radio: tiun de Pola Radio: http://www.polskieradio.pl/eo/ 

Mi nur bedauxras ke la ceteraj radioj (Cxinio, Kubo, Vatikano, Italio, kaj ankaux la pli modestajn, regionaj aux alternativaj) ankoraux ne trovis la manieron aligxi al tiu cxi fluo. Sed, nu, eble baldaux. 

Amike, 

Tono      http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/ 

 

 

fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu > > 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com