|
Jen demando, kies
starigon la ŝanĝiĝintaj ĉirkaŭaĵoj
altrudas nin en la komenco de la XXI-a jarcento, ĉar dum
pli ol cent jaroj Esperantistoj ĉirkaŭfermis sin per
ĝardenmuro de kontenteco, ĝis nelonge eble laŭrajte,
ĉar estas sendube, ke Eo estas nesuperebla kompare al la
etnaj lingvoj, kaj certe tia estos ĝi por ĉiam en tiu
formulado.
Sed intertempe sur la vojo de evoluo, malantaŭ la veturilo
de Eo aperis pli novaj veturiloj, kiuj pli kaj pli proksimiĝas,
minacante la ĝisnunan ununure agnoskitan ŝancplenan
kandidaton al la statuso de universala pontlingvo. Tio estas, ke
la homa eltrovemo ne ĉesis ekde Zamenhof. Kvankam oni
pretas kredi, ke se io funkcias bonege, tiam neniam kaj nenio
sukcesos tion superi. Eĉ
mi falis en tiu eraro. La evoluo de la scienco kaj tekniko
cetere jam demonstris nin, ke tio, kion oni nun konsideras kiel
la plejo, morgaŭ verŝajne jam estos superata. Praviĝis,
ke eĉ la planitaj lingvoj ne reprezentas escepton je tiu
procezo.
Nu, intertempe la vivmaniero sur la mondo ja aliiĝis,
plirapidiĝis, kaj rezultigis tion, ke dum la disponebla
tempo ne plimultiĝis, la akirenda informvolumeno kreskis. Ĉi
tiu fenomeno naskis kaj plifermigis la bezonon pli rapide legi
la tekstojn. Estas bone konata la tn. bildeca, fluga legado. Tio
funkcias ankaŭ kadre de la etnaj lingvoj, kiam oni legadas
en siaj propraj nacilingvoj, sed nur kondiĉe, ke ili legu
ofte kaj multege. Temas pri rekono de vortoj laŭ la unua
vido, sen ĝislegi la tutan vorton. Per tiu maniero oni
povas legi kvazaŭ fluge vicojn de tekstoj per rapida
trarigardo. Se la lingvo koncepto taŭgas, tiam oni povas
legi eĉ kvazau "vertikale" vico post vico. Sed
kaze de tiuj kiuj legas fremdlingve, tio funkcias nur se estas
uzataj vortoj "laŭ vortaro", nemodifitaj, sen
strikte algluitaj finaĵoj, kaj se ne estas uzataj
kunmetitaj vortoj strikte kungluitaj.
Do, la moderna vivmaniero aperigis novajn pretendojn konekse al
la pontlingvoj. Ekde la 50-aj jaroj, lastjarcento, aperis
alternativaj planitaj lingvoj, kies kreintoj jam gajnis spertojn
el la eraroj, misfunkcioj, aŭ ne sufiĉe efike
funkciantaj reguloj de la jam ekzistantaj naciaj kaj artefaritaj
lingvoj. Ekzistas kreinto, kiu jam konsideras ankaŭ la
pretendojn de la XXI-a jarcento, kaj pro tio, forigis la
supersignojn (por taŭgigi la vortojn por komputilo),
enmetis dividostrekojn inter vortoradikoj kaze de la kunmetitaj
vortoj, anstataŭis la finaĵan konjugacion de la verbo
per antaŭvorteto aŭ disigis tion kiel vortostrekita
aldonvorteto, forigis la akuzativajn finaĵojn per uzo de
certa vortordo, kaj anstataŭis la pluralan signon ĉe
la fino de la vorto per antaŭvorteto. Plue, eĉ
atribuas je la plej multe el la vortoj rajton uzi ilin laŭopcie
kiel unu el la kvar plej gravaj vortospecoj (substantivo,
adjekto,verbo kaj adverbo), sendepende de iliaj finai karaktroj.
Tiukaze, la atribuo de certa vortospeco al iu vorto, funkcias
per la maniero kiel oni envicigas la vorton en la vortordo, aŭ
uzas ilin kune kun aliaj vortetoj. Ĉi tiel la teksto
ebligas maksimuman rapidecon de legado, kaj same plifaciligas la
lernadon de la lingvo, ĉar oni jam spertis, ke estas multe
pli facile alkutimiĝi al la certa vortordo ol penadi pri la
uzo de deklinacioj kaj atenteme sekvi la finaĵojn de la
vortoj. Ne nur la lingvo iĝas ĉi tiel pli rapide
ellernebla, sed ankaŭ la faritaj gramatikaj eraroj
maloftegas, kaj la komencantoj gajnas kuraĝon.
Dume, Esperanto restis ekde 1887 kun sia pli ol centjara
regularo definita en la "fundamento". Aperis do la danĝero,
ke Eo estu preterpasita de tiuj planitaj lingvoj, kiuj jam
konsideras la modernajn pretendojn de la XXI-a jc.
Ni ne kredu, ke dum pli ol cent jaroj, la lingvistoj sunbanis
sin, luliĝante en hamakoj streĉitaj inter
kokos-palmoj. Ni
ne kredu, ke la homa eltrovemo haltis dum tiuj cent jaroj. Kaj
ni ne pretendu el Zamenhof, ke li devintus antaŭvidi ĉion
kio okazos en nia moderna epoko. Li faris ĉion kion
li povis fari en sia jarcento, kaj pensmaniera ĉirkaŭaĵo.
La cetero estas ja nia tasko. Se ni ne klopodos adapti Eon al la
kreskiĝantaj pretendoj, tiam ni pereigos ĝin!
Se la Eŭropo-Unio decidos pri enkonduko de ne-etna
pontlingvo, tiam komisios spertulojn por priserĉi la plej
taŭgan planitan lingvon, kaj se la rezulto ne estos favore
al Eo, tiam Eo mortos, ĉar neniu ellernos du relative
samfacilajn kaj samesprimkapablajn planitajn lingvojn, dume oni
jam estos proklaminta la venkintan pontlingvon. Sufiĉas nur
iom da diferenco malfavore al Eo por malvenki, kaj tiam alia
planita lingvo ricevos la statuson de pontlingvo.
Sed tiam kion fari? Ĉu daŭre kramfe fideli al la iama
"fundameno", naskiĝinta en 1887, aŭ
konsideri la XXI-an jarcentan pretendojn? Tion respondon ni ne
povas atendi el la de nostalgio sveniĝintaj, fundamentistaj
esperantistoj (respekton al la esceptuloj!), ĉar tiam ni
baldaŭ havos okazon alporti florojn al la tombo de
Esperanto.
Ne ekzistas ilo sur la mondo kiu de tempo al tempo ne bezonas
aktualiĝon. Ankaŭ la nacilingvoj bezonas tion, sed
ilin oni apenaŭ povas modifi pro forta tradicia kontraŭstaro,
eĉ se ĉiuj motivoj estas kristalklaraj kaj tute
logikaj. Ĉu ankaŭ Eo iĝis iaspeca bremsita
nacilingvo fare de tradicio?
Sed neniu havas motivon ektimi pro la ŝanĝo, ĉar
eblas tielmaniere adapti Eon, ke ĝi daŭre restu taŭga,
kongrua por ebligi la legadon de la senpara originala malnova Ea
beletro. Ĉar
ĉio eblas, nur volo bezonas. Estas multe pli komforte sekvi
la jenan propran intereson, ol la estonton de Eo.
Ĉu por mi ne estus samtiel pene transiri al la modifota
versio de Eo, post kiam mi jam sufuĉe bone alkutimiĝis
kun la jena lingvofunkciado? Tamen, vidante la grandan nombron
de "eternaj komencantoj", la fortimiĝintaj
komencantoj pro oftegaj akuzativaj eraroj eĉ post pluraj
jaroj de lernado, kiuj forturnis sin de Eo, la neniam
parolantajn "Esperantistojn", mi pretas preni la
penadon kuraci la verajn sed ĉiam silentigitajn malfacilaĵojn
de Eo.
Eble, post la adapto, Eo ne plu estos ĝuste la iama
internacia lingvo, sed tamen restos daŭre Eo, kaj
pluvivigos la grandegan originalan literaturan verkaron kaj la
meritojn de Zamenhof.
Laszlo Istvan TOTH
|