|
Post nau sukcesaj konkursoj (1998–2006) la redakcio de "La Ondo de
Esperanto" invitas al partopreno en la deka Internacia Fotokonkurso. En la
fotokonkurso rajtas partopreni cxiu fotemulo amatora aux profesia,
sendepende de la logxlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni
per maksimume 5 fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm. Fotoj povas
esti koloraj aux nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj.
Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.
La konkursaj fotoj devas esti senditaj al la sekretario de la konkurso,
Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La fotoj
devos atingi la sekretarion antaux la 1-a de decembro de 2007.
La konkursajxoj devas esti subskribitaj per pseuxdonimo. En aparta koverto
kunsendata devas esti slipo kun la pseuxdonimo, vera nomo, posxta adreso
kaj retadreso (se estas) de la auxtoro. Oni povas aldoni titolon aux
klarigan noton al la fotoj. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam > premiitaj aux publikigitaj.
Jugxkomisiono aljugxos premiojn al la lauxreatoj:
1. 50 euxroj kaj abono de "La Ondo de Esperanto" en 2008.
2. 25 euxroj kaj abono de "La Ondo de Esperanto" en 2008.
3. abono de "La Ondo de Esperanto" en 2008.
Speciala premio (50 euxroj kaj abono de "La Ondo de Esperanto") por la plej bona foto pri la temo Festoj.
Cxiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en "La Ondo de
Esperanto". La organizanto de la konkurso havos gxis la 31-a de decembro
en 2009 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj
elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj
la organizanto kaj la auxtoroj.
Halina Gorecka
sekretario, sezonoj@kanet.ru
fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu
|