retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       01.07.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Konsultejo de la Akademio de Esperanto

 



 
La Akademio de Esperanto jhus reorganizis la Sekcion Konsultejo, kiun provizore, ghis la elekto de nova direktoro, prizorgas akademiano Boris Kolker.

La Akademio de Esperanto en 1999 starigis la Konsultejon de la Akademio, al kiu povas turni sin chiu Esperanto-uzanto per difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon au rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la komisiono povas respondi relative rapide; che komplikaj gramatikaj problemoj kutime dauras pli longe. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la membroj de la Sekcio; tamen la Akademio esperas ke utilas tiu chi rapida servo, kiel pruvis la praktiko de la lastaj jaroj,
kiam la Konsultejon gvidis Stefan Maul. 

Kiel demandi de la Konsultejo? 
Vi povas: 
 1 - Preferinde uzi la demando-formularon, kiun oni trovas en la retejo 
      http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/demandi.html 
 2 - sendi retposhtan mesaghon al "konsultejo@akademio-de-esperanto.org" 
 3 - sendi leteron al la provizora prizorganto de la Konsultejo: 
      Boris Kolker, 2487 North Taylor Rd, Apt 11, Cleveland Heights, 
      OH 44118, Usono.

La Konsultejo ne akceptas demandojn per telefono. 
Klare formulu viajn demandojn, kaj demandu konkrete. Rapidan respondon ni povas garantii nur al demandintoj, kiuj disponas pri ret-adreso au telefakso.  La Sekcio Konsultejo petas, nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn povas respondi chiu sperta esperantisto, serchante en vortaroj kaj aliaj  konsult-libroj.

* * *

La estraro de la Akademio de Esperanto interkonsente kun la koncernata provizora prizorganto de la Sekcio Konsultejo: 
Geraldo Mattos, prezidanto
Brian Moon, vicprezidanto, 
Probal Dasgupta, vicprezidanto, 
Renato Corsetti, sekretario,
Boris Kolker, provizora prizorganto. 

laux [AdE-Oficialaj-Informoj@googlegroups.com]
fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu > >

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com