Kara leganto, cxi-jare la 74a Itala Kongreso de Esperanto (Pisa, 1a-5a de septembro 2007) prezentos tute novan
vizagxon, tre allogan ankau por eksterlandaj esperantistoj.
Jen por vi kelkaj anticipaj informoj:
1. Unue, memorindas (aparte por kiuj ne povis viziti la Uk-on en Florenco en 2006, au estis tie tro okupitaj, au tie
ecx pli eksoifis je arto kaj belo), ke: - Pisa estas mem belega
arturbo , situas en Toskanujo, kaj de tie eblas facile atingi artajn juvelojn same kiel el Florenco (krom Florenco mem). Du postkongresaj tagoj estos
dedicxsitaj al ekskursoj (Lucca kaj Lunigiana: 2006-09-06; Volterra kaj
cxirkaua Etruskujo au San Gimignano : 2006-09-07). - La klimato multe pli-agrablas ol tiu de Florenco,
cxar la monato septembro estas plej milda kaj Pisa estas proksima al la mediteranea maro . - La Pisa-flughaveno estas mult-aspekte ideala : - La
logxkostoj estos pli moderaj ol tiuj en Florenco, kaj malmultekosta solvo estos havebla por gejunuloj.
2. El kultura vidpunkto, la tradicia formulo estas inversigita: la kongreso okazos
cxirkau tre elstara kleriga programo, anstatau male. Imagu: cxiu kongresano rajtos, tute senkrompage, partopreni dum tri tagoj,
gxis ok horojn cxiutage, en klerigaj programoj gvidataj de altvaloraj homoj, kiaj: Katalin Kovats (lingvaj kursoj), Paul Gubbins (moderna didaktiko), Mauro Nervi + Baldur Ragnarsson + Spomenka Shtimec (esperanta literaturo). Krome, eblos partopreni en informadika laboratorio (interalie, Linux kaj ties aplikoj) gvidata de Massimiliano della Rovere kaj Claudio Imprenda.
Eblus slogane resumi: Sss - "Senpage seminariumu septembre" en Pisa, tritage, 24-hore, okaze de la nacia kongreso.
3. Ankau la arta programaro vespera estos altnivela, kun subchiela inauguro en la apuda chemara Marina di Pisa, pivotanta chirkau kanzonaro de Fabrizio de André.
4. Kromaj informoj: - Ret-adreso: http://tinyurl.com/yw55jz .
La kongresa kotizo estas modera: cxirkau 50 € (de 25€ gxis 80€ lau la cirkonstancoj); kotizoj kaj
aligxilo: http://tinyurl.com/2lhz4m