retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       26.06.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

La Sovaghuloj

 



Ljubisha Jovanovich

La Sovaghuloj

DIMANCHAJ NOVAJHOJ, la 10-an de majo:
"Antau kelkaj tagoj en nia urbo okazis stranga okazajho. Frumatene, ghuste kiam la civitanoj ekiras al siaj laborejoj, sur la Centra Placo aperis juna homo. Lau la priskribo de tiuj atestantoj, li estis malgrasa, palvizagha, havis longajn hararon kaj barbon, kaj estis 
vestita per palighanta jhinso.

Li suprengrimpis sur la monumenton starantan sur la mezo de la placo kaj komencis paroli. Lia vocho, kiel tion bele diris unu el la cheestantoj, havis ian magian forton, tiel ke
chirkau li komencis kolektighi la homoj. La homo diris, ke li estas dio kaj ke li revenis sur la Teron por helpi al la homoj kaj ke la homoj, se ili obeos lin, faros veran paradizon el la Tero. Poste li rakontis, ke en la mondo devas regi paco kaj amo, kaj ne malamo kaj milito.

Chirkau li kolektighis granda amaso auskultanta lian parolon. Sed en la proksimo trovighis ankau kelkaj polcanoj, kiuj arestis lin sub la akuzo de la perturbo de publika ordo kaj paco. Ili forkondukis lin al la plej proksima policejo. La arestito strange kondutis: je chiuj provoj eltiri el li la konfeson pri kulpeco, li restis muta, kvazau oni enketus iun alian kaj ne lin.

Al la organoj de esploro unuavide shajnis, ke li estas simpla narkota hipio, sed tiun aserton komplete refutis la polica kuracisto, kies konstatajho estis, ke la arestito estas en tute normala stato, kaj ech - en bonega stato. Pro tio oni sendis la arestiton en psikiatrian klinikon por priesploro. Tie oni konstatis, ke che li ekzistas certaj signoj de psika nenormaleco, oni do komencis kuraci lin per plej modernaj metodoj.
Sed post kelkaj tagoj li mistere malaperis el la kliniko..."

*
*
- Mi esperas, ke vi havas klarigon pri via eksigho.
- Mi simple ne povas plu fari tiun chi laboron, komandanto. Mi tute perdis miajn nervojn.
- Sed kial? Vi jam kelkajn jarmilojn estas mia plej bona fakulo. Kiel povis tio okazi al vi?
- Tio okazus al chiu ajn en mia loko, komandanto. Mi jam dudek jarmilojn estas esploristo, sed ankorau neniam okazis al mi tia terurajho.
- Lastatempe mi estis iom okupita per laboroj, kaj tial mi ne sukcesis tralegi vian lastan raporton. Diru al mi, kio okazis?
- Mi estis direktita al la planedo Tero. Kiam mi antau dumil iliaj jaroj estis tie, la homoj
estis sur malalta evolushtupo. Mi opiniis, ke ili de tiam plisaghighis, sed mi trompighis. Nun ili estas ankorau pli grandaj sovaghuloj ol estis...
Ili ghuas la torturadon de aliaj estajhoj! Kiam mi estis che ili la unuan fojon, ili alnajlis min sur iun krucon. Kaj nun, nun tiuj sovaghuloj turmentis min per tiel teruraj elektroshokoj, ke mi apenau travivis!

El la serbokroata esperatigis: Finta Csaba
El: FONTO, n-ro 67/1986, pagho 40.


Sendis por Internacia Gazeto: Stanislao Smigielski

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com