retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       23.06.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Organizo de la Unuighintaj Nacioj A/61/L.56

GHENERALA ASEMBLEO

 



Organizo de la Unuighintaj Nacioj A/61/L.56      GHENERALA ASEMBLEO       9 May 2007
Rusa  Originala: Angla
El la Rusa en Esperanton tr. Stanislao Smigielski /PL/

Sesdek unua sesio
Punkto 114 de la tagordo
Multlingvismo

Australio, Albanio, Andoro, Argentino, Armenio, Afganistano, Bangladesho, Bjelorusio, Belgio, Benino, Bulgario, Bolivio, Bocvano, Burkina Faso, Burundio, estinta jugoslava Respubliko Makedonio, Hungario, Vjetnamio, Gabono, Haitio, Gambio, Gvatemalo, Gvineo, Germanio, Honduraso, Greklando, Kartvelio, Demokratia Respubliko Kongo, Ghjibutio, Respubliko Dominikano, Egiptio, Israelo, Orlando, Hispanio, Jemeno, Kabo-Verdo, Kazahstano, Kamerunio, Kanado, Kataro, Kipro, Chinio, Insuloj Komoroj, Kongolando, Kostariko, Koto-Ivuaro, Kirgistano, Latvio, Libano, Arabia Djhamahario Libio, Litovio, Lihtenshtejno, Luksemburgio, Mauricio, Mauritanio, Madagaskaro, Malio, Maroko, Meksiko, Mozambiko, Moldavio, Monako, Nigherlando, Nigherio, Unuighinta Respubliko Tanzanio, Omano, Palao, Panamo, Paragvajo, Portugalio, Federacio Ruslando, Rumanio, Salvadoro, San-Marino, San-Tomeo kaj Principo, Insuloj Sejcheloj, Senegalio, Slovakio, Slovenio, Somalio, Sudano, Tadhikistano, Togolando, Tunizio, Turkmenistano, Ukrainio, Francio, Kroatio, Respubliko Centr-Afriko, Chadio, Cheha Respubliko, Svislando kaj Sud-Afriko:
projekto de rezolucio

Multlingvismo

Ghenerala Asambleo

rekonante, ke Organizo de Unuighintaj Nacioj gvidas la kurson por multlingvismo kiel ilo por volontigo, defendo kaj konservado de la lingva kaj kultura diverseco en la globala mondaskalo,
rekonante ankau, ke la vera multlingvismo bone influas al unueco en diverseco kaj internacia reciproka komprenigho, kaj rekonante la gravecon komunikighi kun nacioj de la tuta mondo en iliaj lingvo, en chi nombro en tiaj formatoj, kiuj estas alireblaj por homoj kun invalideco, substrekante la neptrecon de akra respektado de rezolucioj kaj reguloj, stabiligantaj lingvan ordon por diversaj strukturoj kaj organoj de Organizo de Unuiighintaj Nacioj, referencante al sia rezolucio 47/135 el 18-a decembro 1992, en kiu ghi akceptis Deklaron pri rajtoj de personoj, apartenantaj al naciaj au etnaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj, kaj al Internacia Pakto de civitanaj kaj politikaj rajtoj/1, precipe al ghia artikolo 27 pri la rajtoj de personoj, apartenantaj al etnaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj, referencante ankau al siaj rezolucioj 2(1) el 1-a de februaro 1946, 2480 B (XXIII) el 21-a decembro 1968, 42/207 C el 11-a decembro 1987, 50/11 el 2-a novembro 1995, 52/23 el 25-a novembro 1997, 54/64 el 6-a decembro 1999, 56/262 el 15 februaro 2002, 59/309 el 22 junio 2005, 61/121 B el 14-a decembro 2006 kaj 61/236 el 22-a decembro 2006, analizinte referajhon de Ghenerala Sekretario/2 kaj leteron de la direktoro de Organizacio de Unuighintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo el 26-a de februaro 2007 persone al Gherala Sekretario pri la anoncigo la jaroj 2008 – Internacia Jaro de Lingvoj/3,

1. sciigighas la referajhon de Ghenerala Sekretario kaj la leteron de la Ghenerala Direktoro de Organizacio de Unuighintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj kulturo el 26-a februaro 2007 persone al Ghenerala Sekretario. Pri la ononcigo de la jaro 2008 – Internacia Jaro de Lingvoj/3;

2. substrekas la grandan signifon de egaleco de ses oficialaj lingvoj de Organizacio de unuighintaj Nacioj;

3. precipe atentigas la neprecon de la plentuta realigo de la rezolucio, leghigata la lingvan ordon por la oficialaj lingvoj de UNO kaj por laborlinhvoj de Sekretariejo;

4. petas la Gheneralan Sekretarion garantiigi, por ke por chiuj lingvaj servistaroj estu la egala rilato kaj por ke ili chiuj havu la egalajn bonkvalitajn laborkondichojn kaj ilojn celante la plej eblan kvaliton de ilia laboro kun la plena estimo de la specifiko de ses oficialaj lingvoj kaj kun la konsidero de laborshargho de chiu el tiuj servoj;

5. denove petas Gheneralan Sekretarion finpretigi la laboron por lokigo de chiuj pli frue aperintaj dokumentoj de UNO en WWW-paghoj de UNO en chiuj ses oficialaj lingvoj, traktinte tion kiel la unu el prioritataj taskoj, atentige, ke shtatoj-membroj ankau havu alireblecon al chi tiuj arhivoj
kun la helpo de chi tiu instituto;

6. konfirmas sian peton pri tio, por ke chiuj fakoj de Sekretariejo, okupighantaj pri la preparlaboroj de dokumentoj, kontinuighu siajn strebojn de tradukado en chiujn oficialajn lingvojn chiujn materialojn kaj arojn de informoj, lokigitajn sur WWW-paghoj de UNO en la angla lingvo, lau la plej
praktika, efektiva kaj ekonomia maniero;

7. petas Gheneralan Sekretarion kontinuigi plenumighadon – pere de proponado de servoj pri prilaborado de dokumentoj, priservado de kunsidoj kaj eldonlaboroj enkadre de konferenca gvidado, en chi nombro pere de altkvalita skriba kaj parola tradukado – la efektiva multlingva rilatigado
inter reprezentantoj de la shtatoj-membroj kaj interregistaraj organoj kaj membroj de fakulaj organoj de UNO je la egala nivelo en chiuj oficialaj lingvoj de UNO;

8. substrekas la gravecon de la prezentado de informoj, teknika helpo kaj lernigaj materialoj de UNO, kiam tio eblas, en lokaj lingvoj de shtatoj-membroj;

9. referencas sin al sia rezolucio 61/236 el 22-a decembro 2006, en kiu ghi konfirmis leghigadon de siaj rezolucioj pri multlingvismo, koncernantaj konferencajn servojn;

10. referencas sin al sia rezolucio 61/121 B el 14-a decembro 2006 kaj substrekas la gravecon de la multlingvismo en rilatoj kun komunumo kaj pri la informa agado de UNO;

11. kun kontento atentigas la pretecon de Sekretariejo volontigadi siajn kunlaborantojn por utiligado de chiu el ses oficialaj lingvoj, kiujn ili sciipovas, dum kunsidoj, prizorgataj per la bushtradukado;

12. petas Gheneralan Sekretarion oficialigi la novan Kunordiganton por aferoj de la multlingvismo kaj sciighas la proponon, estanta en la referajho de Gherala Sekretario, koncernanta la reton de
kunlaborantoj por koordinado de la demandoj de multlingveco, kiuj devus helpadi al chi tiu Kunordiganto;

13. substrekas la gravecon de: 
a) konvena utiligo de chiuj oficialaj lingvoj de UNO en la tuta agado de la Departamento de Socia   Informado de Sekrateriejo en la celoj de flankigo de malegaligado inter la utiligado de la angla       lingvo kaj la utiligado de kvin aliaj oficialaj lingvoj;
b) garantiigo de la vasta kaj leghegala utiligado de chiuj oficialaj lingvoj de UNO en chiu agado de   Departamento de Socia Informado;

kaj lige kun tio substrekas sian peton al Ghenerakla Sekretario garantii, por ke chi Departamento    havu konvenajn laboristajn eblecojn por realigado de chiu sia agado en chiuj oficialaj lingvoj de     UNO;

14. denove substrekas neceson atingi la plenan egalecon inter ses oficialaj lingvoj en WWW-paghoj de UNO kaj lige kun tio:

a) rekomendas al Ghenerala Sekretario kontinuigi liajn penojn al disvolvo de multlingvaj WWW-paghoj de UNO;

b) denove konfirmas, ke WW-paghoj de UNO estas la plej grava ilo por amaskomunikiloj, neregistaraj organizoj, altlernejoj, shtatoj-membroj kaj por la vasta informado, kaj denove esprimas sian opinion, ke Departamento de Socia Informado devus kontinui siajn strebojn lau la propono de perfektigado de chi WWW-paghoj

c) denove konfirmas sian peton al Ghenerala Sekretario, por ke li, utiligante rimedojn por daurigado de la konstante renovighanta WWW, enhavantan la veran informadon, sekurigu enkadre de la Departamento de Socia Informado konvenan dispartigon de financaj kaj homaj rimedoj,
distribuitaj por la daurigado de WWW-pagharo de UNO, inter chiuj ificialaj lingvoj, konstante konsiderante krom tio speccifikon de chiu oficiala lingvo;

d) konsciighas, ke en la afero de la disvolvo kaj plirichigado de multlingva WWW-pagharo de UNO estas atingita prospero, kvankam lau malpli rapida tempo ol oni atendis, rezulte de malfacilajhoj, kiuj devas esti flankigitaj;

e) petas Departamenton de Socia Informado, por ke ghi, agante kune kun fakoj, respondantaj por pretigado de materialoj, efektivigu pli rezultodonajn rimedojn por atingo de egaleco inter la ses oficialaj lingvoj sur WWW-pagharo de UNO, ankau lauvoje de la prirapidigo de procedarode plenigo
de nun vakaj postenoj en iuj sekcioj;

f) konfesas, ke iuj oficialaj lingvoj aplikadas nelatinan kaj dudirektan skribmanieron kaj ke utiligantaj en UNO teknikaj rimedoj kaj praktikaj programoj estas konstruitaj sur latina alfabeto, kaj tio kondukas al malfacilajhoj dum la prilaborado el nelatinaj kaj dudirektaj skribajhoj, kaj petas Departamenton de Socia Informado, agante en kunlaborado kun Fako de informado-teknika priservado de Departamento por Gvid-temaro, kontinuighi siajn penojn por garantio de tio, por ke
teknikaj rimedoj kaj praktikaj programoj de UNO en plena plano apogadu latinan, nelatinan kaj dudiretan sistemojn de skribomaniero kun la celoj de pli plena egaleco de chiuj oficialaj lingvoj en WWW-paghoj de UNO;

15. salutas interkomrenighoj pri kunlaborado kun altlernejoj, atingitaj de Departamento de Socia Informado kun la celoj de pligrandigo de WWW-Pagharo, estantaj en iuj el oficialaj lingvoj kaj petas Gheneralan Sekretarion eklerni aliajn ne farantajn post si aldonajn elspezojn metodojn de la plia disvastigo de tiuj interkomprenighoj pri kunlaborado, en la akordigho kun la fakoj, pretigantaj dokumentojn, por ke ampleksi chiuj oficialaj lingvoj de UNO, memorante krom tio pri neceseco de gardo de standardoj kaj gvidaj [principoj de UNO;

16. kun kontento atentigas la oficialan komencon de la laboro en Ghenevo de la sistemo iSeek en la du laborlingvoj de Sekretariejo kaj vokighas Sekretariejoj koninuigi lian penadon por praktigado de iSeek en chiuj lokoj de la servado, kaj ankau prilabori kaj utiligi rimedojn, ne tenantajn post si mem aldohavajn elspezojn, por ke ekproponi al shtatoj-membroj esperigan aliron al informado, kiun dum nuna tempo oni povas ricevi nur pere de Intranet de Sekretariejo;

17. kun dankemo sciighas pri laboro, ekfaritan en informaj centroj de UNO, en tiu nombro de Regiona Informacia Centro de UNO, kun la celoj publikigadi informaciajn materialojn de UNO kaj traduki gravajn dokumentojn al aliaj lingvoj, apud la oficialaj lingvoj de UNO, atentige al tio atingi per ili la konscion kiel eble plej vastan audiularon kaj disvasigi informojn de UNO en chiuj anguloj de la mondo, danke al kio oni povas atendi la plej signifan internacian apogon de la agado de UNO, kaj vokighas plien informajn centrojn de UNO kontnuigi sian interaktivan kaj iniciatigan laboradon
en multaj lingvoj, precipe lauvoje de la organizo de seminarioj kaj diskutadoj, kun la celo de la disvastigado de informoj, reciproka komprenigho kaj shangho de opinioj pri la agado de UNO sur la loka ebeno;

18. referencas al sia rezolucio 61/244 el 22-a decembro 2006, en kiu ghi denove asertis la neceson de la estimo de principo de la egaleco de ambau laborlingvoj de Sekretariejo, denove asertis ankau utiligadon de kompletigaj laborlingvoj en difinitaj lokoj de la opriservado konsente de kun la decidoj kaj kune kun tio petis Gheneralan Sekretarion garantii, por ke en anoncoj pri laborproponoj oni montru la neceson de la sciipovo de la unu el du laborlingvoj de Sekretariejo, se nur plenumado de funkcio ne bezonigas la sciipovon de iu-ajn konkreta laborlingvo;

19. referencas ankau al la ounkto 17 de la chapitro II de sia rezolucio 61/244, en kiu ghi konstatis, ke reciprokaj rilatoj de UNO kun loka socio surloke havas verdire gravan signifon kaj ke lingvaj 
kutimoj estas la grava elementop, prikonsiderata en procedoj de la elekto kaj pretigo de kadroj, kaj pro tio konfirmas, ke la bona regado de la oficiala lingvo ( oficialaj lingvoj ), en kiu parolas en lando de loghado, oni devas konsideri enkadre de aldona bona kvanto enkadre de procedoj;

20. substrekas, ke dungo al laborposteno kiel pli frue devus realigadi en akra konsentigho kun la artikulo 101 de Legho de UNO kaj konsente kun laukonvenaj decidoj de la rezolucio de Ghenerala Asambleo;

21. substrekas ankau, ke plimultigho en la servoj kunlaborantojn en la kategorio de fakuloj kaj plialten devas realigadi en la akra interkonsento kun la artiklo 101 de Legho kaj konsente kun decidoj de la rezolucio 2480 B (XXIII) el 23-a decembro 1968 kaj lau decidoj de la rezolucio 55/258 el 14-a de junio 2001;

22. rekomendas al kunlaborantoj de UNO daurigi aktive utiligadi helpe de estantaj sciencaj eblecoj por eklerno kaj perfektigado de la sciipovo de unu el kelkaj oficialaj lingvoj de UNO;

23. rememorigas, ke lingva diverseco estas unu el gravaj eroj de kultura diverseco, kaj atentigas la eniron en leghon la 18-an de marto de 2007 de Konvencio pri gardado kaj protektado de diverseco
de la formoj de kultura memesprimado;

24. salutas la decidon, akceptitan fare de Ghenerala Konferenco de UNO por lernado, scienco kaj kulturo la 17-an de niovembro 1999 pri la anoncigo 21-an de februaro Internacian Tagon de Gepatra Lingvo kaj vokighas shtatojn-membrojn kaj Sekretariejon apogadi gardon kaj defendon
de chiuj lingvoj, en kiuj parolas nacioj de la tuta mondo;

25. anoncigas la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj konsente kun la rezolucio , akceptita fare de ghenerala Konferenco de UNO por lernado, scienco kaj kulturo dum ghia tridek tria sesio 20-an de oktobro 2005, kaj petas UNON por lernado, scienco kaj kulturo ludi la rolon de la gvidanta oficejo por la realigado de chi tiu Jaro kaj en tiu ligi;

a) proponas al shtatoj-membroj, al sistemo de UNO kaj al chiuj aliaj konvenaj ekinteresighintaj flankoj prilabori, apogi kaj aktivigadi rimedojn celighintajn al kunagado por estimo, kaj ankau al laudado kaj defendo de chiuj lingvoj ( precipe lingvoj estantaj che la limo de neniigo), al lingva diverseco kaj multlingvismo;

b) proponas al Ghenerala Direktoro de UNO por lernado, scienco kaj kulturo montri al Ghenerala Asambleo dum ghia sesdek tria sesio lekcion pri la rezultoj de la agado, tragvidatan dum Internacia Jaro de Lingvoj;

26. denove konfirmas sian ezolucion 61/185 el 20-a decembro 2006, pri la anoncigado de internaciaj jaroj, kiu substrekas, ke necese estas atentigi kaj utiligi rimedojn kaj procedurojn, enestitajn en aldono al rezolucio 1980/67 de Ekonomia kaj Sociala Konsilantaro pri internaciaj jaroj kaj datrevenoj de 25-a julio 1980, lau la utiligo de estontaj proponoj pri anoncigo de tiu au alia internacia jaro;

27. petas Gheneralan Sekretarion proponi al Ghenerala Asembleo dum ghia sesdek tria sesio tutampleksan lekcion pri la plena realigado de ghia rezolucio pri multligvismo;

28. dekretas enigi en la estontan tagordon de sia sesdek tria sesio la punkton, titolitan “Multlingvismo”.

1/ Vidu. Rezolucion 2200 A (XXI), aldono.
2/ A/61/317.
3/ A/61/780, aldono.


* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com