|
Antau kelkaj tagoj mi vizitis mian amikinon en sanatorio ISKREC, kiu situas en la sino de nia shatata Balkan-montaro.
Veninte tien mi havis la impreson, ke la malsanuloj ne promenadas kiel kutime tra la aleoj inter la florbedoj, ne sidas sur la benkoj interparo-
lante kun siaj gastoj. Eble mi venis tro frue, kaj ili kushas ankorau en la chambroj sur siaj litoj, mi ekpensis.
En tiu momento diris flegistino, superiranta la shtuparon: "Venu kun mi por vidi, kie ili estas. Sed, mi petas vin, marshi silente kaj senbrue." Post kelkaj minutoj ni eniris grandan, luksan luman chambron, plenan de homoj, Chiuj rigardis ion. Mi alproksimighis sur piedfingroj kaj estis ege surprizita. Sur unu el la litoj kushis tute pala viro, kun fermitaj okuloj. Sur la kuseno, che lia kapo, delikata sciuro karesis per sia kapeto lian
frunton kaj vangojn. En tiu momento li malfermis siajn dolorplenajn okulojn kaj kiam li vidis la sciuron, sur liaj lipoj aperis rideto. Per sia pala, maldika mano li tenere karesis la malgrandan gaston, kiu nekutime kaj malkashe vidigis sian amikecon.
La pordo malfermighis. Eniris la kuracisto. Ankau li rigardis surprizite kelkajn momentojn, poste, turnighante al la malsanuloj petis, por ke ili chiuj forlasu la chambron.
Mi vidis mian amikinon kaj kune kun shi kaj kun aliaj malsanuloj ni iris en la ghardenon de la sanatorio. Chiuj parolis pri la nekutima amikeco inter la sciuro kaj la malsanulo. Mia amikino rakontis al mi, ke la malsanulo estas tute soleca homo. Pro sia longa malsanado iom post iom liaj parencoj kaj amikoj komencis forgesadi lin kaj tre malofte lin vizitadi.
Eble pro tio, eble pro sia amplena koro, la malsanulo promenante en la arbaro, kiu chirkauis la sanatorion, chiutage jhetis al la sciuroj juglandojn au avelojn.
La malsana viro unufoje rakontis al mia amikino, ke eble la sciuro alkutimighis al konstanta cheesto de la homoj promenantaj en la arbaro pli kaj pli kuraghe venis preni
de ili hjetitajn nuksojn. Sed unu el ili, malgranda kaj delikata sciuro, chiutage sentime alproksimighis pli kaj pli. Estante tre ghoja, li parolis al ghi la tenerajn vortojn, kaj fine
la sciuro venis tute proksime kaj permesis esti de li karesata.
Ek de tiam la sciuro prenis la juglandojn au avelojn el lia mano.
`Tio plenigis lian koron de la granda ghojo. Sed ne nur la malsanulo ekamis la sciuron. Ankau la malgranda koreto de tiu chi delikata besteto ekamis lin. - Supozeble la sciuro
atendis lin kaj char li ne venis en la arbaron, ghi komencis lin serchi,
tra la malfermita fenestro trovis lin en la lito.
Ghis mia forveturo el la sanatorio, chiuj interparolis pri la nekutima konduto de la sciuro. Dum mia reveno al Sofio mi pensis pri tio, kion mi vidis. Mi miris, kiel tiu malgranda besteto trovis sian malsanan amikon, - Por mi ekestis la problemo kaj la demando, chu la sciuro povas ne nur ami, sed ankau almenau iomete pensi?
Kiu povas min respondi?
Benita. Bulgario
El: Esperantista Vegetarano, n-roj 43,44/1984, pagho 13
Por Internacia Gazeto sendis: Stanislaw Smigielski
|