|
D-ro Renato Corsetti - prelego prezentita dum la Itala semajno kadre de la Internacia Kultura Centro en Bydgoszcz (PL)
MAMMA MIA: PRI ITALOJ POR NEITALOJ
LA STABILECO DE LA POLITIKA SITUACIO EN ITALUJO
Kiel fina eta rimarko, por montri la malfacilecon kompreni la italan situacion de eksterlando,
estu la jena konsidero:
En kiu okcidenteuropa lando la politika situacio estis pli stabila post la dua mondmilito?
La respondo de pluraj politikaj sciencistoj estas: Italujo.
La eksterlanda gazetaro multe parolas pri falo de registaroj en Italujo kaj pri novaj registaroj.
Italoj apenau atentas pti tiaj novajhoj. Fakte temas nur pri granda spektaklo, kies sekvo estas la shangho de unu au du vic-ministroj, dum chio restas senshangha.
Tio okazas de la fino de la dua mondmilito.
En la sama tempo Britujo kaj Germanujo spertis tre pli drastajn shanghojn de siaj registaroj
( de konservativaj al socialismaj kaj inverse ). Nenio tia okazis en Italujo. Estis multa
spektaklo sed nenia substanca shanghigho.
Do, estas bone nur tre singarde jughi pri fremdaj fenomenoj.
D-ro renato CORSETTI
|