retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Daniel Bebelacqua       16.06.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

RADIO AKTIVA - Brazila Kongreso de Esperanto elsendota per radio 

 



RADIO AKTIVA faros la unuan radioelsendon de esperanta kongreso, kaj la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto estos la unua elsendata, kune kun la 27-a Junulara Kongreso kaj la 6-a Infana Kongreseto. 

De la 8a gxis la 13a de Julio okazos en Rio de Janeiro, Brazilo, speciala kongreso, cxar BEL atingos la 100-jarigxo de sia fondado, krom la fakto ke oni festos la 120-jarigxo de la apero de nia lingvo Esperanto. 

La gravan jubileon estos elsendata de Radio Aktiva, por cxiuj kiuj ne povos partopreni la kongreson, kaj ecx por tiuj, kiuj partoprenonte, ne povos cxeesti cxiujn prelegojn kaj aktivajxojn pro la samtempa ties okazigo. Dum la tuta semajno vi povos auxskulti per Radio Aktiva raportojn, intervjuojn, informajxojn, kaj la plej gravajn prelegojn okazontajn dum la kongreso. 

Raportistino de Radio Aktiva, speciale sendita al Brazilo de UES (Urugvaja Esperanto Societo) kune kun la kunlaboro de membroj de BEL (Brazila Esperanto-Ligo), AERJ (Asocio Esperantista de Rio de Janeiro) kaj BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) raportos por vi. 

Aldone al la registritaj informajxoj, vi havos ankaux envivajn elsendojn de Radio Aktiva, kiujn vi povos ne nur auxskulti, sed ankaux partopreni pere de la programo Skajpo (Skype). 

Atentu pliajn novajxojn, auxskultu niajn elsendojn cxe: http://radioaktiva.esperanto.org.uy 

Cxu problemojn, demandojn, sugestojn, opiniojn, informojn? 

Skribu al: radioaktiva (cxe) googlegroups.com

 
Elkore salutas vin, 

Daniel Bebelacqua (kunrespondeculo pri Radio Aktiva) 

Informero RA-0706-1 


* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com