|
Estas preta kaj mendebla DVD kun klasika sovetia filmo, kiu en E-a traduko
nomigxas "Sxtelado de fiancxino aux Kauxkaziaj aventuroj de Sxurik".
La
filmo aperis en 1966, gxi estas unu el la plej popularaj sovetiaj
komedioj. La originala titolo estas "Kavkazskaja plennica ili novyje prikljucxenija
Sxurika". La DVD enhavas tri sonvojetojn: en Esperanto - dukanala sono, E-o -
seskanala sono, la originala - seskanala. Estas aldonitaj E-aj subtitoloj
(ekrantekstoj ndlr). La E-a vocxa traduko estas sinkrona (la originalaj dialogoj auxdeblas, sed estas mallauxtigitaj), plenumitaj per
du vocxoj (mi sonigis cxiujn virajn, mia edzino Natasxa - cxiujn inajn).
Estas faritaj ankaux dinamikaj menuoj kaj bela grafika aspekto (disko kaj
la skatolkovrilo). Resume, estis multe da laboro :-)
La kosto ekster Rusio estas 12 euxroj, triona rabato ekde 3 ekz.
Iom el la priskribo de la intrigo de la filmo:
"Studento Sxurik venas al iu montara regiono de Sovetunio por etnografiaj
studoj. Li devas kolekti malnovajn fabelojn, registri tradiciojn, ritojn,
ecx ... tostojn - la montaranaj tostoj estas renome belaj kaj poeziecaj.
Li renkontas tie junulinon Nina, ankaux studentinon. Lia revo estas mem partopreni en iu rito - por sperti gxin deinterne. Tial
li tre ekgxojas, kiam konato invitas lin partopreni en vera antikva
tradicio! Kvankam strangas la afero: sxtelado de fiancxino. Des pli, ke
sxteli necesas Nina, en kiun li jam sukcesis enamigxi... "
La DVD-filmo estas en la formato PAL (NTSC sekvos, se estos por tio
mendoj), 4:3, tutmonda zono. Dauxro: 117 minutoj. Tio estas nur la dua vocxe tradukita plenformata DVD-filmo en Esperantujo
(la unua estis DVD "Kin-Dza-Dza!", same preparita de mi - en 2005).
Mi petas la listanojn plusendi la informon al viaj naciaj libroservoj.
Ju pli da mendoj venos, des pli da sxancoj, ke mi iam preparos pliajn
DVD-filmojn :-).
Amike,
Andrej Grigorjevskij
grigorjevskij@yahoo.co.uk
Ndlr: - temas do pri DVD-filmo, cxe kiu auxdeblas la originaj sonoj kaj
vocxoj, kaj ilia traduko al Esperanto estas farita ne per dublado, sed
per aldonita vocx-sonigo per unu vira kaj unu virina vocxoj.
fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu
|