retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       10.05.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Teatro de Tabakov surscenigis esperantiston 

Teatra respondo al "Kazaroza" 

 


Ne nur sur la televida ekrano oni nuntempe povas vidi  rolantojn esperantistojn. La stafeto intertempe transiris al unu el la plej konataj teatroj de Rusio : teatro studio de Tabakov.  La 27-an de aprilo 2007 gxi premiere prezentis spektaklon laux nefinita romano de Andrej Platonov "Rasskazo schastlivoj Moskve"
(Rakonto pri felicxa Moskvo). 

Unu el la cxefrolantoj de la verko - kaj la spektaklo - estas esperantisto Bojxko.  En la romando Platonov uzis la saman metaforon, kiun poste utiligis Juzefovicx en "Kazaroza" - esperantisto estas idealisto, kiu forgesas pri la reala vivo, revante pri la felicxigo de la homaro. Esperantisto Bojxko arde dedicxas sin al tutmonda korespondado kun malproksimaj samideanoj kaj preteratentas la proksiman romantikan junulinon kun la neordinara nomo Moskvo.
Sed gxuste pro tio sxi lin amas. 

Pli detale pri la spektaklo legu cxe http://tabakov.ru
La spektaklo regule prezentigxos dum la proksimaj monatoj sur la scenejo de  "Tabakerka",  la biletoj kostas de 300 gxis 1500 rub. 

Andrej Grigorjevskij    

fonto: Ret-info: > http://www.eventoj.hu 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com