|
D-ro Renato Corsetti - prelego prezentita dum la Itala semajno kadre de la Internacia Kultura Centro en Bydgoszcz (PL)
MAMMA MIA: PRI ITALOJ POR NEITALOJ
La itala lingvo: artefarita kaj naturaj lingvoj en Italujo.
Chu ekzistas la itala lingvo: la lingvo de Dante kaj de Petrarca, la lingvo de multaj el la operoj de Mozart kaj de lia kontrauulo Salieri?
La respondo ne estas tiel simpla.
Certe ekzistas iuspeca artefarita literatura itala. Sed vi povas kredi min se mi diras al vi ke la lingvo de la operoj, ekzemple, estas multe pli artefarita ol Esperanto. Vere neniu iam ajn uzis tian lingvon parole. Skribe ghi estis uzita de kelkaj kleruloj en la pasinta jarcento.
Nuntempe, ankorau nuntempe tre pene antaueniras la pasiva kono de simpligita kaj modernigita versio de la literatura itala.
Lingvistoj asertas ke en la komenco de la jarcento nur 25 % de la itala loghantaro konis la literaturan italan kaj ke nun tiu procentajho estas 75 %. Tio estas vera se oni konsideras la konon, sed tio ne signifas ke oni aktive uzas ghin. Oni uzas ghin nur se oni devas, char oni renkontas homon venantan el alia landoparto.
Kun homo el la samam vilagho oni ankorau nun parolas sian lokan dialekton ( ankau se la du kunparolantoj estas kuracistoj au alispecaj superaj studintoj ), kun homoj el la sama regiono oni parolas specon de loka superdialekto.
Sed chiuj popolaj kantoj ( O sole mio, ekzemple ) estas en dialekto ( O sole mio estas en la napola dialekto) kaj chiuj konataj aktoroj parolas unu el la dialektoj en italigita formo, char la vivo mem en Italujo ankorau parolas dialekte, kaj tio, kion la ghenerala edukado faris ghis nun, estas produktado de du-dialekta, diglosa situacio.
Vershajne oni movighas al alia situacio en la estonteco, sed nun Italujo restas ankorau, ankau lingve, nur "geografia koncepto".
Doktoro Renato CORSETTI
|