|
retadreso
: gazeto@internacia-gazeto.com
Giuseppe Affaticati
04.06.2007
_______________________________________________________________________________________________________
La
Greboj
|
|
Kusxita surtere kune mia amikino Fenice, mi havis eblecon admiri elegantan dancon
de amindumado de paro da greboj. Kiel cxiufoje kiam mi fotas akvan birdon, mi klopodis
foti de angulo eble pli malalta eble; bonsxance mi trovis varfon laux la rivero Sile, kie mi povis malaltigxi kvazaux al la akva nivelo, apogante la objektivon senpere sur tero.
La tufa grebo (Podiceps Ruficollis) estas la plej granda inter euxropaj greboj, gxi estas longa 45-60 centimetroj kaj havasflugila
evenguron de 60-70 cm. Dum la deknauxa jarcento gxi estis cxasata pro gxia densa plumaro (oni uzis la karakterizajn plumojn de la kresto kiel dekoracion por kelkaj vestartikoloj) kaj riskis estingadon en pluraj zonoj de Euxropo; sed nuntempe gxi estas suficxe komuna kaj estas relative facile vidi gxin sur lagoj, marcxoj, riveroj aux estuaroj.
En enfluejo de la rivero Sile, apud la urbeto de Silea, ni vidis ses grebojn, du paroj jam komencis ritarojn de amindumado, malgraux la frua sezono (sendube cxi tiu vintro nekutime varma estis sxangxigxanta konduton de malsamaj bestoj).
Kiel kutime, dum la vintro la plumaro havas vastajn blankajn zonojn kun nur malmultaj nigraj plumoj sur la kapo, kaj dum aliaj sezonoj de la jaro, gxi havas pli malhelan koloron kaj belan kreston de nigra kaj brikrugxa koloro, kiun la grebo kelkfoje eklevigas por
sin paradi.
La grebo ne estas bona fluganto, sed se al vi okazos vidi gxin dum gxi
flugas, vi rimarkos la malhelan koloron de la suba flanko de flugiloj. La beko havas tonalon
inter rugxo kaj intense karmezina, kaj la intensa rugxo de
la okuloj elstaras kontraux la
blanko de vizagxo. Junajn ekzemplerojn oni facile ekkonas pro ilia zebra plumado, kiu alternigas striojn
blankajn kaj nigrajn.
La grebo estas bonega nagxanto, ni ofte vidis gxin malaperi subakve dum kvazaux unu minuto por kapti fisxojn, krustacojn kaj aliaj predojn - en kelkaj okazoj gxi fisxkaptas ankaux bondimensiajn predojn. Kutime gxi subakvigxas gxis 2/4 metrojn de profundeco, sed gxi kapablas atingi multe pli profundajn akvojn, ankaux 20 aux 30 metrojn.
Dum la nagxado gxi movigxas eksklusive dank’al movado de kruroj kaj rapide atingas predon. Ankaux kiam
sinsentas en dangxero, gxi preferas nagxi anstataux forflugi;
gxi povas nagxi subakve por pli ol 100 metrojn, dume en flugo gxi sxajnas
kvasux sengracia.
En kelkaj okazoj ni vidis gxin kuri sur akvo kiel fuliko.
|
|
|
Gxia eleganta kaj kompleksa rito de amindumado estas gxojo por okuloj de cxiu amanto de naturo. La masklo levas sian karakterizan kreston kaj faras vokon, kiam la femalo respondas kaj atingas gxin, ili spegule movas kapon dekstren kaj maldekstren, kaj de tempo al tempo haltigxas, sinrigarde en la okuloj. La paro, kiun ni observis, estis suficxe malproksima, la greboj estas iom malpli toleremaj al homa cxeesto ol aliaj akvobirdoj kiel la anasoj, la fulikoj kaj la cignoj, do gxenerale la plej bona strategio por foti ilin estas resti senmova kaj atendi gxis kiam ili mem alproksimigxos al vi - se vi provas alproksimigxi al ili, ili facile
forkuras.
|
|
|
Post la danco, la du greboj, kun perfekta sinkrioneco, subakvigxis kaj poste reelmergigxis kun kelkaj folietoj en benko. Ili rapide ekstaris sur la akvo dank’al rapida movado de piedoj kaj reciproke intersxangxis nutrajxon.
Spektakla sceno !!!!!
|
|
|
Celo de cxi tiu eleganta rito de amindumado ne estas la sekskunigxo, kiu okazas post kelkaj semajnoj, la greboj per cxi tiu rito plifortigas ilian amligon. Dank’al ofta intersxango de nutrajxoj kaj dank’al danco, ili kreas harmonian paron.
Pli poste dum la jaro, kutime inter marto kaj aprilio, la paro elektos lokon por la nesto, kiu gxenerale estas flosanta strukturo konstruita apud kanoj, brancxoj aux aliaj stablo, cxe la randoj de riveroj aux lagoj.
Mi kaj Fenice estis iom maltrankvilaj vidante kelkajn fisxistojn haltigi ilian barkojn apud kanoj en la sama loko kie antauxe, ni observis la amindumadon, ni esperis ke tiuj greboj povos trovi trankvilan lokon por ilia nesto.
Ambaux gepatroj okupigxas pri ovoj (kutime tri aux kvar) dum 28 tagoj.
La grebidoj povas nagxi jam de unuaj tagoj sed dum unuaj semajnoj kutime la gepatroj mem portas ilin sur dorso. Kutime unu el gepatroj cxeestas kun la idoj dume la alia prizorgas
al si mem nutrajxon, la ido dependas de gepatroj gxis je 8-10 monato de agxo.
Post kiam ni fotis la amindumadon, ni restis apud la rivero Sile gxis la malfrua posttagmezo.
Ni rimarkis ke la greboj estas aktivaj cxefe dum la mateno.
Fenice faris unu el siaj plej belajn fotojn dum la sunlevigxo, cxirkauxita de kvieto kaj de varma lumo de
la mateno.
|
|
|
Teksto : Emanuele "Juza"
Affaticati
Fotoj : Juza kaj Fenice Traduko : Giuseppe Affaticati
(kun la helpo de Stanislaw Smigielski)
|
* * *
Komentojn
pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com
|