|
D-ro Renato Corsetti - prelego prezentita dum la Itala semajno kadre de la Internacia Kultura Centro en Bydgoszcz (PL)
MAMMA MIA: PRI ITALOJ POR NEITALOJ
Rilatoj de italoj al manghoj
De la rilatoj al la instancoj ni iru al la rilatoj al la manghoj, ne char la du specoj de rilatoj estas kunligitaj per io logika, sed char ili montras alian kontrauan flankon de la itala mensio.
Dum ili estas tre anarhiismaj pri leghoj, italoj estas tre konservemaj kaj tre rigor-pensaj pri sia mangha kulturo. estinte kamparanoj, ili alkutimighis je tre simplaj manghoj, manghataj lau fiksita maniero, kaj ghis nun malgrau influoj de aliaj europaj kaj ekstereuropaj landoj, ili restas konvinkitaj ke la nura ebla maniero manghi estas la itala.
La plej granda baro al eksterlanda turismo fare de italoj estas la neceso manghi germanajn mamghojn en Germanujo, hungarajn manghojn en Hungarujo kaj polajn manghojn en Pollando.
Italoj, ankau homoj kiuj vivis longe eksterlande, ne kapablas transiri la limojn de sia konvinko pro tio ke salaton oni manghas nur kun oleo kaj vinagro. Temas pri stranga sinteno, kiu rezistas kiun ajn sperton. Eble ankau en chi tiu kampo, tio, kion efektive italoj daure serchas, estas la gusto de la infaneco, de la bonaj mamghoj, kiujn la patrino ( ekzistas nur unu panjo, asertas konata itala dfirajho ) pretigis. Chio, kio malsimilas la manghojn pretigitajn de la patrino estas neakceptebla.
Kion fari?
Chinaj restoraciestroj plenforte provas malprovincigi italojn, eble tamen ili sukcesos ( bonshance post mia generacio ).
Chiukaze la itala mangh-maniero estas la nura afero, pri kiu italoj estas tute naciisme fieraj kaj nepersvadeblaj. Ne provu argumenti pri tio kun ili.
D-ro Renato Corsetti
|