|
Mi amas
Mi amas la ondetojn subvento-frizantigxajn je la suprajxo de akvoflaketoj, fratinetoj de lagoj, lagetoj, foraj revlulantaj oceanoj.
Mi amas la cxielarkon de junimonatoj super la orkoloraj betuloj sxtormvespere.
Mi amas la nerealan lumeton en malvarmaj noktoj plenlune.
Mi amas fari tri pasxojn sub la vibra varmego de julio kaj tuj poste kvietigi min per plezuro de malvarmeta senluma cxambro.
Mi amas la zumadon de kanteto murmurata dum la peno de absorbanta laboro, preskaù silente.
Mi amas aùdi la ekridegon kiu resonas en proksima cxambro tute subite.
Mi amas la varmecon kaj la lumecon de komplica rigardo, fulmrapida eterneco.
Mi amas, ke milda mano ekmetigxas sur mian sxultron kvazaù hazarde.
Mi amas vivi en tiu domo : mia rifugxo mia flosanta insulo mia bela izolejxo serenege.
Kaj vi geamikoj, kion amas vi ?
Simone – la 4-an de marto 2007
|