|
D-ro Renato Corsetti - prelego prezentita dum la Itala semajno kadre de la Internacia Kultura Centro en Bydgoszcz (PL)
MAMMA MIA: PRI ITALOJ POR NEITALOJ
RILATOJ DE ITALOJ AL INSTANCOJ, AUTORITATOJ KAJ LEGHOJ
Estas konata fakto, ke italoj estas relative anarhiismaj. Ili havas siajn kialojn por tio.
Chiam en la pasinteco, post la falo de la romia imperio, ili lernis ke la registaro konsistas el fremduloj, kiuj venas, laborigas vin, devigas vin pagi impostojn kaj... ne
interesighas pri vi en la plej bona kazo.
Ili, do, lau la esprimo de brita verkisto lernis, ke la regulo por travivi estas: "Se venas la malamiko, ne prenu vian glavon sed prenu vian pipon... kaj trafumu la tempon dum kiu li restos".
Tio, en kombino kun la itala interesigho pri homoj kaj ne pri abstraktaj reguloj, igas italojn tute ne atenti skribitajn leghojn au solenajn deklarojn de kiu ajn (inkluzive de la papo).
Chiuj en eksterlando opinias, ke italoj estas katolikaj (au fashismaj au komunismaj). Nu, la vero estas ke italoj estas italoj kaj ke ili opinias, ke estas oportune shajnigi sin katolikoj, sed en la fundo de la koro ili scias ke temas pri shajnigo. En neniu alia lando
de la mondo la papaj deklaroj pri la ekzisto de la diablo au pri la neceso konfesi sin, au ne koncipi bebojn estas malpli atentataj ol en Italujo. Mi ne scias kiel komprenigi al vi la situacion, sed mi nur diru ke la artikolo de la konstitucio, kiu deklaras Italujon
katolika lando estas shanghita unu-du fojojn lau misteraj bezonoj de la internacia vatikana politiko antau la kompleta indiferento de la itala publiko, por kiu nenio fakte shanghighas.
Sama cinikeco ( se vi volas nomi ghin tia ) estis aplikata de italaj fashistoj ( kiuj rifuzis murdi judojn ) kaj de italaj komunistoj ( kiuj rifuzis mortigi konatajn fashistojn ). En la fino praktikaj konsideroj pri la homo valoras pli ol ideologiaj devoj.
Tio havas ne nur bonajn flankojn ( kiel ni chi-supre montris ) sed ankau malbonajn: estas ekstreme malfacile en Italujo ( chu ankau en Pollando ? ) esti certa ke skribitaj reguloj estos sekvataj kaj ke garantiitaj rajtoj estos plenumataj.
Poe esti certa, ke oni sukcesos atingi ion en Italujo la demando ne estas: "Chu mi rajtas je tio?" sed "Chu mi konas iun en tiu Ministerio?". Tio estas la malhela flanko de la atento al la homo.
D-ro renato CORSETTI - prelego prezentita dum La Itala Semajno kadre de La Internacia Kultura Centro en Bydgoszcz ( PL ).
|