retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Olga Glendova       25.05.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Kie restis la floroj?

 


Nu diru!
Kie restis la floroj?
La floroj de lŽvivogxojo,
la floroj de lŽbelaj kaj bonaj aferoj,
en la televidjxurnalo, la cxiutaga gazeto kaj
la cxiutagaj konversacioj?

Ili mortis kaj sufokigxis en lavango da mesagxoj
pri malamo, perforto, murdo, grandaj kaj malgrandaj 
skandaloj.
Neniu vidis la florojn.
Neniu auxdis pri ili.
Ili sufokigxis kaj mortis en la monujo
de sensacispekulantoj kaj sur la lipoj 
de fiprofetoj!

Nu diru!
Kie restis la floroj?
La floroj de lŽetaj reciprokaj afablajxoj.
La floroj de lŽreciproka sin-donado.
La edzo por la edzino.
La edzino por la edzo.

Cxiuj homoj unu por la alia!
Ili mortis pro nia obstino,
ili sufokigxis en nia stulta ofendigxemo,
pro nia eta mavarma milito endoma!

Nu diru! 
Kie restis la floroj
de tiu malgranda gxojiga nestvarmo
kiun ni povas donaci unu al la alia?
Vi havas koron kaj ekzistas homo,
kiu bezonas vin.

Pretigu la florojn!



El libro de Phil Bosmans: 
Sxanco por Felicxo




* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com