retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski       23.05.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

INTERNACIA EKSPERTA KOMISIONO PRI LA VALORO DE ESPERANTO

Centro de Sendependaj Ekspertizoj che Rusia Ekologia Fonduso "Tehheko"

Instituto pri Lingvoscienco de Rusia Akademio de Sciencoj

La 22-a de septembro 2006

 


KONKLUDO de Internacia ekologi-lingvistika eksperta komisiono celkonforma enkonduki lernadon de la internacia planlingvo Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj.

Sur bazo de la skribpeto de la Europa Universitato Justo N 06/149 - 2000.07.12 kaj dokumento de la Komitato pri Edukado kaj Scienco che Rusia Shtata Dumao N. 2006.07.12 la Internacia Eksperta Komisiono (plue Komisiono), kies membroj reprezentas diversajn branchojn de la scienco kaj posedas minimume po du lingvoj, konsistanta el:

1. LASKOVENKO Andrej Georgijevich, habilitita doktoro de juraj sciencoj, profesoro, membro de Scienc-Eksperta Konsilio che Rusia Supera Juqo -  prezidanto de la Komisiono (Rusio);

2. AROLOVICH Viktor Semjonovich, doktoro de fizik-matematikaj sciencoj - membro de la Komisiono (Rusio);

3. BROADRIBB Donald, doktoro pri filologio (Ph.D.), analiza psikologo, Honora membro de Universala Esperanto-Asocio - membro de la Komisiono (Australio);

4. GUBBINS Paul, doktoro pri filologio, jhurnalisto -  membro de la Komisiono (Britio);

5. DASGUPTA Probal, habilitita doktoro, profesoro pri lingvistiko, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto - membro de la Komisiono (Barato);

6. SELTEN Reinhard Justus Reginald, habilitita doktoro, profesoro, Nobelpremiito pri ekonomiko  -     membro de la Komisiono (Germanio);

7. ISAJEV Mahomet Izmajlovich, habilitita doktoro de filologiaj sciencoj, profesoro -  membro de la Komisiono (Rusio);

8. KISELMAN Christer Oscar, habilitita doktoro, profesoro, ghenerala sekretario de Internacia Scienca Akademio "Comenius" (fond. 1986), membro de la Akademio de Esperanto -  membro de la Komisiono (Svedio);

9. KOLKER Boris, filologo, habilitita doktoro, profesoro, membro de la Akademio de Esperanto, Honora membro de UEA - membro de la Komisiono (Usono);

10. CORSETTI Renato, habilitita doktoro, profesoro pri psikopedagogio de lingvo kaj komunikado, prezidanto de UEA, membro de la Akademio de Esperanto - membro de la Komisiono (Italio);

11. MATTOS Geraldo, habilitita doktoro, profesoro de lingvistiko, prezidanto de la Akademio de Esperanto (fond. 1905) -  membro de la Komisiono (Brazilio);

12. MINNAJA Carlo, habilitita doktoro en matematiko, profesoro pri aplika matematiko, membro de la Akademio de Esperanto -  membro de la Komisiono (Italio);

13. MORITA Akira, germanisto, profesoro -  membro de la Komisiono (Japanio);

14. NANOVFSZKY Gyorgy, habilitita doktoro de politikaj sciencoj, habilitita doktoro de filologiaj sciencoj, habilitita doktoro de juraj sciencoj, Grand-doktoro de filozofio, profesoro -  membro de la Komisiono (Hungario);

15. SAMODAJ Vladimir Vladimirovich, doktoro pri filologio, docento, Honora membro de Universala Esperanto Asocio -  membro de la Komisiono (Rusio);

16. XIAO Peiliang, profesoro -  membro de la Komisiono (CHinio);

17. TUHHVATULLINA Liana Irekovna, doktoro pri juro, profesoro -  membro de la Komisiono (Rusio);

18. WELLS John, doktoro pri lingvistiko (Ph.D.), profesoro pri fonetiko en Universitato de Londono, membro de la Britia Akademio -  membro de la Komisiono (Britio);

19. FRANK Helmar Gunter, habilitita doktoro de kibernetikaj sciencoj, Grand-doktoro de filozofio, profesoro, prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (fond. 1983) - membro de la Komisiono (Germanio);

20. CHALBASH Emil Tejfukovich, habilitita doktoro de arto, profesoro - membro de la Komisiono (Rusio);

21. SHEJPAK Anatolij Aleksandrovich, habilitita doktoro de teknikaj sciencoj, profesoro, Merita laborulo de superlernejo - membro de la Komisiono (Rusio);

22. SHILO Gennadij Mihhajlovich, habilitita doktoro de juraj sciencoj, Grand-doktoro de filozofio, profesoro - membro de la Komisiono (Rusio), faris ekologi-lingvistikan ekspertizon.

Por decido de la Komisiono estis starigitaj jenaj demandoj, rilataj al la planlingvo Esperanto:
1. Chu la lingvo povas esti valora vidpunkte de lingvistika ekologio - kontribui al la protekto
    de lingva diverseco?
2. Chu la lingvo rolas kiel psikologi-propedeut ika faktoro che studado de fremdaj lingvoj?
3. Chu oni rajtas aserti pozitivan influon de la lingvo en la klerig-kulturologia aspekto?
4. Chu Esperanto kontribuas al la lingva egalrajteco en internaciaj rilatoj?
5. Chu Esperanto estas vivanta neetna lingvo?

Membroj de la eksperta komisiono konscias sian respondecon lau la internacia kaj naciaj legharoj kaze de speciale farota falsa eksperta konkludo.
Longajn jarojn posedantaj Esperanton membroj de la Komisiono post trastudo de la ampleksa scienca kaj belarta literaturo (proza kaj poezia), kreita originale en Esperanto kaj tradukita en (el) Esperanto en diversaj sferoj de homa agado, inkluzive ekonomikon, juron, filozofion, medicinon, teknikon, astronomion, kosmonautikon, ekzaktajn kaj humanismajn sciencojn; konsiderante la internacian komunikadvaloron de Esperanto, kiu estas chefa au sola laborlingvo de kelkaj internaciaj sciencaj akademioj (chiuj funkcias pli ol po 20 jaroj); atentante, ke chiujaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj multnombraj internaciaj Esperanto-forumoj funkcias per Esperanto sen tradukistoj; komprenante, ke en la mondo vivas multaj Esperanto-familioj kun diversnaciaj (diverslingvaj) gepatroj por kies infanoj en la familioj Esperanto estas unua kaj chefa el la tri gepatraj lingvoj; konsciante, ke Esperanto estas enkondukita kiel fakultativa lingvo egalrajta kun fremdaj lingvoj en mezaj kaj superaj lernejoj en apartaj landoj (Brazilio, Hungario, Chinio, Pollando kaj aliaj); konstatante, ke en la mondo oni instruas per Esperanto multnombrajn internaciajn universitatajn kaj alijan kursojn; vidante, ke mem posedo de Esperanto pliprofundigas konojn de gepatra lingvo kaj ludas rolon de propedeutika fenomeno antau studado de fremdlingvoj, kiel pruvis internacia praktiko de lingvolernado, la Komisiono opinias, ke chiuj kvin starigitaj demandoj estas respondendaj pozitive.

La Komisiono venas al jena EKSPERTA KONKLUDO:

1. Ekologi-lingvistika aspekto. Estante neutrala lingvo, Esperanto ne pretendas elpusxon de iu ajn nacia lingvo. Kontraue, plenumante la rolon de helpa ilo por komunikado kaj kunlaboro en scienco, tekniko, kulturo, arto kaj aliaj sferoj de la homa agado, ghi kontribuas al pliigo de la rolo kaj longviveco de chiuj naciaj lingvoj en etnaj grupoj (inkluzive la minoritatajn) . Perspektive oni povas esperi pri tio, ke dankau al lernfacileco de Esperanto, pluroble pliighos la kvanto da parolantoj en ghi. Tian konkludon sekvigas la hodiaua praktiko de la lingvouzado en apartaj landoj. En Hungario, ekzemple, Esperanto ricevis statuson de komunikilo kaj kunlaborilo, egalrajta kun fremdaj lingvoj. En la internacia komunikado ghi kontribuas al forigo de la mondskale ekzistanta lingva diskriminacio, kiu estas la prakauzo de malapero de minoritataj lingvoj.

2. Psikologi-propedeut ika faktoro. Estante lingvo, konstruita logike, kun simpla kaj samtempe eblecricha strukturo, Esperanto estas asimilata pluroble pli facile ol naciaj lingvoj. Lernanto, ekkonsciinte sian kapablon dum mallonga tempo firme ekposedi lingvon, alian ol la gepatra, tiamaniere superas internan psikan baron.
Danku al tiu cirkonstanco, kaj ankau pro tio, ke en Esperanto estas fundamentitaj internaciaj lingvaj universalajhoj, ebligantaj pli profunde ekkonscii la komunhomajn leghojn de pensado, "eksenti" la ecojn de lingvo, la posta asimilo de ajna fremda lingvo pasas pli rapide kaj pli sukcese. En pluraj landoj oni faris eksperimentojn, en kiuj grupoj da lernejanoj au studentoj, lernintaj dum jaro Esperanton kaj poste dum jaro fremdan lingvon, montris en la finaj ekzamenoj ne nur scion de la negepatra lingvo Esperanto, sed ankau chiam pli profundan scion de la dua - fremda lingvo. Tial enkonduko de Esperanto en la mezajn kaj superajn lernejojn kontribuus sen pliigo de studhoroj kaj kroma salajrado de pedagogoj al pli bona asimilo de fremdaj lingvoj.

3. Klerig-kulturologia signifo. Lernado de fremda lingvo antausupozigas ne nur asimilon de la lingvo mem, sed ankau konatighon kun literaturo, kulturo, publika vivo de la respektiva lando, kun la moroj kaj pensmaniero de ties popolo ktp. Ekzistas opinio, ke neutrala internacia lingvo, ligita senpere kun realajhoj de neniu lando, tian kulturan fonon ne havas. Sur tiu malkorekta surfaca rezono iuj influaj, sed nesufiche informitaj personoj neas celkonformecon de enkonduko de Esperanto en la studprogramojn. Rusiaj, hungaraj, germanaj kaj aliaj sciencistoj pruvis senbazecon de tia pozicio. La socia portanto de Esperanto estas kvazauetno au internacia komunumo de homoj, apartenantaj al plej diversaj naciaj kulturoj. La Esperanto-tekstoj estas influataj de tiuj kulturoj kaj ties interfero; per tio la naciaj kulturoj trovas en la internacia lingvo sian peritan esprimighon. Krome, chi tiu kvazauetno havas ankau siajn fonajn sciojn, proprajn al neniu alia kulturo. Tial Esperanto kun ties kultura fono ne malpli meritas esti studobjekto, ol la tradiciaj fremdaj lingvoj.

4. Lingva egalrajteco en internaciaj rilatoj. En Europa Unio, kiu nombras 25 landojn kun 20 oficialaj lingvoj, jam nun la tradukaj servoj konsumas duonon de la bugheto, kaj la pordon de EU frapas potencialaj novaj membroj, pro kio la menciita Shargho kreskos ech pli draste. En tiuj kondichoj la europanoj estos devigitaj au rezigni la proklamitan en Europa Unio principon de lingva egalrajteco, cedinte al la angla, au akcepti neutralan internacian lingvon kiel helpan komunikilon. En la unua kazo, estas dubinde, ke kun rezigno pri la principo de lingva egalrajteco konsentos Francio, Germanio, Hispanio, Italio kaj iuj aliaj landoj. En la dua kazo la europan iniciaton subtenos la tuta civilizita mondo, ne esceptante Rusion. Rusio indus la unua alpreni la iniciaton, por ke akcepto de Esperanto fare de Europio ne ighu surprizo por rusianoj.

5. Esperanto estas vivanta neetna lingvo. Tian konkludon faris Hungara Nacia Akademio oficiale anoncinta pri tio la 6-an de januaro 2004 (vidu la aldonon). La konkludo estas kondichita chefe de tio, ke en la tuta mondo reprezentantoj de ajnaj sferoj de la homa agado libere komunikighas en Esperanto. Hodiau en la mondo vivas multegaj Esperantaj familioj kun diverslingvaj gepatroj, por kies infanoj Esperanto estas la unua kaj la chefa el la tri gepatraj lingvoj. En Esperanto estas eldonitaj pluraj miloj da volumoj de originala kaj tradukita literaturo (sole la hungara verkisto Istvan Nemere, autoro de 321 romanoj, verkis en Esperanto 13 romanojn, kiujn legas la tuta mondo), funkcias teatroj, estas translaciataj televidaj elsendoj, brodkastas radiostacioj.

Ghenerala Asembleo de UNESKO dufoje (1954, 1985) akceptis rezoluciojn, rekomendintaj al la shtatojmembroj enkonduki Esperanton en la studprogramojn de mezaj kaj superaj lernejoj.
Esperanto naskighis siatempe sur la tero de Ruslanda Imperio. Estas logike, ke Rusio estu avangarde, sed ne ariere de la Esperanto-movado. Partopreno de Rusio en la Bolonja procezo atribuos al oficialigo de Esperanto apatran garvecon.

La neceso de internacia integrado kaj harmoniigo de klerigado igas aktuala la taskon enkonduki Esperanton kiel studobjekton en mezaj kaj superaj lernejoj, plenumi la rekomendojn de Ghenerala Asembleo de UNESKO.

Pli vasta uzado de propedeutikaj kvalitoj de Esperanto ankau kontribuos al celo pli efektive instrui kaj lerni fremdajn lingvojn.
Prezidanto de la Komisiono: A.G. Laskovenko (Rusio)
Membroj de la Komisiono: V.S. Arolovich (Rusio), D. Broadribb (Australio), P. Gubbins (Britio), P. Dasgupta (Barato), R. Selten (Germanio), M.I. Isajev (Rusio), C. Kiselman (Svedio), B. Kolker (Usono), R. Corsetti (Italio), G. Mattos (Brazilio), C. Minnaja (Italio), A. Morita (Japanio), G. Nanovfszky (Hungario), V.V. Samodaj (Rusio), Xiao P. (CHinio), L.I. Tuhhvatullina (Rusio), J. Wells (Britio), H. Frank (Germanio), E.T. CHalbaSh (Rusio), A.A. SHejpak (Rusio), G.M. SHilo (Rusio)

La 22-a de septembro 2006

La Konkludo estis kompilita originale en Esperanto.

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com