|
NOVAJXO
La unua paro da gxemela urbo en la mondo
En februaro 2006 mi hazarde en iu cxina ttt-ejo trovis raporton pri la unua paro da
gxemela urbo en la
mondo, sed la nomoj de la du urboj estis skribitaj per la cxina lingvo kaj ne estis aldonita la priaj ideografioj de la lingvoj
angla kaj franca. Por konfirmi iliajn gxustajn ideografiojn anglan kaj francan, mi turnis mian peton al <uea-membroj>,
<landa-agado>, <lokaj-esperanto-grupoj>, la listoj de UEA
cxe la ttt-ejo yahoogroups. Neadentite tio vokis rapidajn reagojn el s-ino Claude Nourmont en Belgio, d-ro Geoffrey King, s-ro Neil Mackilligin en Britio,
s-ro Jean Henin, s-ro Francois Lo Jacomo kaj s-ro Tim Morley en Francio, s-ro Pedro A. Hernandez en Hispanio, s-ro Brian D. Kaneen en Kanado, s-ro Roy McCoy en Nederlando, s-ro Marto Minihx en Slovakio, s-ro William R. harmon kaj s-ro Ros Haruo en Usono.
Ili sercxis kaj prezentis rilatajn fadenojn pere de diversaj kanaloj. Post varma diskuto estis konfirmita la fadeno de s-ro Brian D. Kaneen. La du urboj estas
Keighley en Britio kaj Poix du Nord en Francio. La
gxemeligxa dato estis 1920, ne 1919. Ankaux tre valora estas la mencio de d-ro Geoffrey
King, ke Keighley estis urbo en kiu naskigxis la unua brita Esperanto-klubo, kaj lulilo de la Brita
Esperanto movado.
La cititaj ttt-ejoj
inkluzivis:
(1) http://www.aa192.dial.pipex.com/html/twinning.shtml (2)
http://www.bradford.gov.uk/life_in_the_community/ (3)
http://en.wikipedia.org/wiki/Town_twinning (4)
http://www.thisisbradford.co.uk/bradford__district/keighley/info/ (5)
http://www.thisisbradford.co.uk/bradford__district/keighley/info/ (6)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Britujo:Esperanto-movado (7)
http://eo.wikipedia.org/wiki/Joseph_RHODES (8)
http://tianjin.enorth.com.cn/system/2004/08/13/000842412.shtml (9) http://news.xinhuanet.com/ziliao/2002-06/18/content_446024.htm
Nome de la komisiito de la projekto mi kore dankas cxi tiujn samideanojn. Mi jam sendis leteron al la delegito de UEA en Keighley kaj kredas, ke nelonge mi ricevos la
respondon.
--la komisiito
Privilegia kadro reakirita
La rilato inter la Internacia Societo de la Universala Paco (ISUP) kaj la registaro de Brundio reakiris privilegian kadron de kunlaboro, precipe tra la instruado kaj la difuzo de la universala lingvo Esperanto je
cxiuj niveloj kaj en cxiuj spiritaj kaj materialoj de diversaj homaj agadojn en Brundio. (raportis Numubona Frederik en la 19-a de Julio, 2006).
[Komentario] Elkoran gratulon al ISUP kaj la registaro de Brundio. Eduko estas fudamento, apliko estas celo, disvolvigxo estas
cxasado. Mi kaj la projekto “Gxemelaj Urboj” volonte plifrue vidas la prosperon de Esperanto-afero en Brundio, precipe la progreson en interurba
gxemeligxo, sub kunpenado de la registaro, ISUP, lokaj Esperantaj organizajxoj kaj esperantistoj.
–la komisiito.
Kroata ambasadoro en Kioto
En la 22-a de oktobro 2006 Kioto-Zagreba Asocio, kies membro mi estas, festis 25-jarigxon de la
gxemeligxo inter la urboj Kioto (Japanio) kaj Zagrebo (Kroatio).
Antaux 25 jaroj, en 1981, en la sama tago amike
gxemeligxis ambaux urboj.
Kioto-Zagreba Asocio invitis la kroatan ambasadoron en Japanio, d-ron Drago Stanbuk kiel preleganton kun la temo “Cxarmo pri Zagrebokaj
Kroatio”. Prezentante belajn bildojn li prelegis kroate pri la lando, kulturo, popolo, vivo, turismo, kiuj allogis 30
cxeestantajn urbanojn krom la membroj de la Asocio, kies prezidanto Prof. Fujimura Hiroyuki interpretis japanen. Kvankam mi tute ne lernis la kroatan, sed de tempo al tempo mi komprenetis vortojn, kiuj similas al Esperanto.
Post la prelego en restoracio kunsidis 20 cxeestintoj kaj pasis interesan vesperon. D-ro Stanbuk finis Medicinan Universitaton en Zagrebo same kiel s-ro Kreŝimir Barkoviĉ, zagrebo-devena esperantisto,
gxenerala sekretario de SAT en Parizo (ankaux gxemelurbo de Kioto!), kiu prelegis en 2003 en Kioto-Zagreba Asocio kun la temo "Kroata Printempo kaj mi---1971-2003" en Esperanto, kiun mi interpretis japanen.
Cxar d-ro Stanbuk tre sxatas legi librojn, mi volis donaci la cxarman infanlibron "Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapiĉ" tradukitan japanen de japana esperantisto el Esperanto, kies originalo estas en la kroata. Li jam havas
gxin donacitan de s-ino Spomenka Štimec en Zagrebo okaze de Universala Ekspozicio en Gubernio Aiĉi, Japanio en 2005. La ambasadoro d-ro Stanbuk klare memoris Spomenkan kiel esperantistinon.
Ankaux Prof. Fujimura renkontigxis kun Spomenka en Zagrebo petite de japana esperantisto transdoni al
sxi la fotilon. La infanlibron mi donacis al lia filo, kiu venis el Zagrebo lerni la japanan lingvon por labori en turisma agentejo kiel japanlingva
cxicxerono en Kroatio. Prof. Fujimura havas kroatan edzinon kaj kvar filojn en Zagrebo, laboras en Tokio, logxas en najbara urbo de Kioto, ofte vojagxas al Zagrebo por ferii kun la familianoj. La filo tre
gxojis pro la libro en la japana, kies komencanto li estas. Kioto-Zagreba Asocio pli kaj pli amikas kun Esperanto kaj esperantistoj.
En 2007 okazos la 92a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Kio okazos inter esperantistoj el Zagrebo kaj Kioto, kiuj partoprenos en la kongreso?
(TAHIRA Masako en Kioto)
La programo de la gxemelaj urboj en la festo de la centjarigxon
Inter la 10-a kaj 12-a novembro, 2006 Milana Esperanto-Klubo (MEK) solene festis sian 100-a jubileon. En
gxi partoprenis 133 personoj, inkluzive de auxtoritatoj. La Milana Komunumo disponigis la muzean preleg-salonon kaj donis sian patronecon.
Retrospektinte la feston oni trovis, ke la agado de la gxemelaj urboj estis unu el la bravaj kaj rimarkindaj programoj. La klubo de la germana
gxemela urbo Frankfurto cxeestis per sia prezidantino s-anino Monika Finnegan-Reuss kaj alia membro. La E-Kluboj de la
gxemelaj urboj Leipzigo (Germanio), Sankta Peterburgo (Rusio) kaj
Cxikago (Usono) sendis oficialajn gratulojn kaj bondezirojn. Oni tie auxskultis la prelegojn de d-ro Renato Corsetti, prezidanto de Universala E-Asocio, pri Cent jaroj da Esperanto ekster Milano, nome en la mondo kaj prof. Carlo Minnaja, docento
cxe Universitato de Padovo, pri Lombardaj kontribuajxoj al la Esperanto-literaturo, kaj raporton pri historio de Esperanto en Milano fare de Ermigi Rodari kaj
gxuis ricxajn arangxojn ekz. Esperanto-filmojn, Esperanta Teatrajxo, Esperantlingva Meso
cxe historia pregxejo Sankta Sigismondo, vizito en la urbo.
Pri la rilatoj kun la gxemelaj E-Kluboj de gxemelaj urboj al Milano, ili estas regulaj ne nur kun la jam cititaj kvar, sed ankaux kun tiuj de Barcelono (Hispanio), Sankta Pauxlo (Brazilo), Liono (Francio), Osaka (Japanio) kaj Tel Aviv (Israelo). Kun ili oni korespondas kaj oni sendas al ili nian dumonatan bultenon. Inter ili, tiuj kiuj same eldonas, reciprokas. Kiel kutime la milananoj sendas al ili
cxiuj bondeziran bildkarton, kun ankaux la subskribo de la milana komunuma respondeculo pri
gxemelaj urboj, okaze de la Kristnaskaj Festoj kaj Novjaro. Ankaux menciindis, ke la milanaj ges-anoj dum la jaro 2006 plenumis suficxe grandan agadon kaj en la urbo mem kaj aliloke, ekzemple okaze de la Universala Kongreso en
Florenco. (laux raporto de Ermigi RODARI, sekretario de MEK)
La komisiito elektita invitoto de la 92-a UK
Por antauxenigi la Azian Esperanto-movadon kaj stimuli Esperanto-lernon en la kontinento Japana Esperanto-Instituto (JEI) decidis inviti kelkajn esperantistojn el la aziaj progresantajn landojn partopreni en la 92-a UK okazota en la urbo Jokohamo, inter la 4-a kaj 11-a de auxgusto, 2007, kovrante la tutan vojagxkoston. La komisiito honore estis elektita kiel unu el 23 invitotoj. S-ro NAKATU Masanori, vic-prezidanto de Esperanto-Societo en Takatuki, aktive reagis al tiu iniciato kaj prizorgos la komisiiton kaj jam faris detalan arangxon por lia restado en Japanio. S-ro NAKATU Masanori
cxeestis la 1-an Kunvenon de Gxemelaj Urboj dum la Pekina UK okazita en 2004, kaj tie faris prelegon pri intersxangxo inter Takatuki kaj la
cxina gxemelurbo Changzhou.
La projekto en gazetoj
La revuo Esperanto intervjuis s-ron Peter Zilvar, prezidanto de Esperanto-Asocio de la
Esperanto urbo (Herzberg) kaj aperigis la enhavon en sia n-ro.1 Esperanto, 2007. S-ro Peter Zilvar en sia respondo jesis, ke, tio estis turnpunkto dum la longdauxra poresperanta aktiveco, ke Esperanto estis rekomendata kiel pontlingvo por la
gxemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en pollando.
En n-ro. 1 Vekilo, Klubgazeto de esperantistoj en Tampere regiono, 2007 oni povas legis kontribuajxojn de samideanoj el la
gxemelaj urboj. Aprecinte la poemon “Auxtuno” de s-ino Lászlóné Pásztor en Miskolc (Hungario), vi sentas ritmon de auxtuno, kloron de auxtuno, imagon de auxtuno…, En la citita artikolo “Esperanto-monumento en Linz renovigita” skribita de Jindřich Tomišek por n-ro.4 Starto/2006, organo de
Cxehxa Esperanto-Asocio, sendita de amiko en la cxehxa gxemelurbo Olomouc, oni sciis, ke la historion de Esperanto-monumento en la auxstria
gxemelurbo Linz. La solenan inauxguron de la renovigitan Esperanto-monumento okazitan en la 3-a de oktobro 2006 partoprenis kelkaj oficialaj gastoj, reprezentantoj de la urbo Linz kaj kelkadek esperantistoj el Auxstrio kaj el najbaraj landoj
Cxehxio kaj Italio. La urbestro d-ro Franz Dobusch solene malkovris la Esperanto-monumenton, d-ro Romano Bolognesi, prezidanto de Internacia Fervojiista Esperanto-Federacio (IFEF) faris skizan paroladon. En la raporto pri vizito de Paula Niinikorpi kaj Robert Bogenschneider el Germanio menciis la kunportitan leteron de novaj amikoj el Essen, la germana
gxemelurbo. Cetere ankaux menciis, ke la Tampereaj esperantistoj estas aktive preparantajn sin por la 100-jara jubileo de Esperanto-Asocio de Finnlando okazota en la 28-a de aprilo, 2007.
En n-ro.1-2 Informilo de Cxina Esperanto-Ligo, 2007, estis raporto pri la jarkunveno de Tianjin-a Esperanto-Asocio (TEA). En
gxi menciis, ke sendi la delegacion de TEA viziti sian japanan gxemelurbon Kobe estos unu el la
cxefaj laborplanoj de 2007, okaze de la Jokohama UK.
URBA STILO KAJ TRAJTO
Urba historio
La urbo Jokohamo, la registara sidejo de la gubernio Kanagaŭa, situas meze de japanaj insuloj fronte al Pacifiko, kusxas
cxe la okcidenta flanko de la Golfo de Tokio. Gxi estas la dua plej granda urbo kun areo de 435 km2 kaj logxantaro de 3,559,226 (en 2004). Tiea plej alta kaj malalta temperaturoj estis 31.9 gradoj kaj 1.3 celsiaj gradoj respektive.
La nomo de Jokohamo signifas origine largxan strandon. Gxi estas
cxefa orienta enirejo al Japanio. Gxia haveno estis malfermita por eksterlanda komerco en 1859. En la erao Edo (1603-1868) dum ĉ. 250 jaroj Japanio fermis sin kontraux eksterlando escepte de
Cxinio kaj Nederlando. Siatempe Jokohamo estis kvieta kaj malgranda fisxvilagxo proksime de Tookaidoo, la
cxefvojo inter Edo (nuna Tokio) kaj Kioto. Gxi situis kiel pordo al Edo kaj havis bonan terenon por haveno. Poste sub la forta premo de Usono per usona militsxiparo Kurofune (Nigraj Ŝipoj), la japana registaro traktis negocon kun Komodoro M. C. Perry (Peri) kaj finfine decidis
sxangxi la izolisman politikon. Tiam oni elektis la urbon Jokohamon kiel unu el unuaj internaciaj havenoj. Ekde la malfermigxo de la haveno, Jokohamo farigxis
cxefa pordo de Japanio gxis la Dua Mondmilito. Tra
gxi multe da okcidentaj kulturajxoj envenis en Japanion.
Kvankam Jokohamo ne havas tiel longan historion kiel Nara, Kioto kaj Kamakura, la eksaj
cxefurbo de Japanio, tamen oni ankoraux povas gxuis diversajn konstruajxojn reflektantajn diferencajn kulturoj, ekz. Budha sratuego, okcidentaj domoj, la
cxina kvartaro, konstruajxoj simbolantaj modernigojn de Jokohamo ktp.
Esperanto-movado
Jokohama Esperanto-Rondo (JER) kun karesnomo Hama-Rondo estas la oficiala Esperanto-
organizajxo en la urbo. Gxi fondigxis en aprilo 1968. La membroj progrese atingas nunajn
cxirkaux 90 de la originaj 13 personoj. JER havas kompletan laboran sistemon.
Cxiujare regule okazas rudimentaj kursoj, dauxrigaj kursoj, legkunsidoj, jarkunveno, Hamaronda vespero, kunveno de Administra Komitato ktp. La Tamtamo (japane kaj Esperante) kaj Novajxoj Tamtamas (Esperante) estas du periodajxoj de JER kaj aperas 11 foje jare, i.a."Novajxoj Tamtamas" estis sendata al pli cento da esperantistoj alilandaj. La viglecon de tiea movado ankaux la eldonajxoj de JER, ekz. "Hanako lernas Esperanton", "Ekzercoj-Hanako lernas Esperanton", "Gvidlibro pri JOKOHAMO-havenurbo nova kaj malnova", "Gvidlibro pri Esperanto-Movado en Azio", teksto de deklama dramo "La somero de
cxi tiuj infanoj- Hirosximo kaj Nagasako en 1945", "Hirosixmo en la 6a de auxgusto-Hibaksxoj post la tago” ktp.
Gxemelaj urboj
Dum dudek jaroj (1957-1977) Jokohamo entute gxemeligxis kun 8 urboj, ili estis : San Diego (Usono), Lyon (Francio), Mumbai (Indio), Odessa (Ukrainio), Vancouver (Kanado), Maynila (Filipinoj), Shanghai (CXxinio), Konstanco (Rumanio). Krome
gxi havas 5 gxemelajn havenojn, t.e. Oakland (Usono), Vancouver (Kanado), Shanghai (Cxinio),Hamburgo (Germanio). JER tenas interfluojn kun Esperantaj kluboj en
gxemelurboj de Jokohamo,ekz. Odeso de Ukrainio, Liono de Francio, kaj kontakton kun
gxemelklubo en Pusano de Koreio.
INTER GXEMELAJ URBOJ
Okazis la jarkunveno de gxemelaj urboj en Troyes
De la 25-a gxis la 28-a de majo 2006 la gesamideanoj de Alkmaar (NL) Darmstadt (DE) kaj Chesterfield (GB) renkontigxis en la urbo Troyes (FR) okaze de la
cxiujara kunveno de tiuj gxemelaj urboj. La grupo Esperanto 10 (Troyes) preparis la gastigadon kaj la programon de tiuj 4 amikaj tagoj. 56 gesamideanoj partoprenis la diversajn arangxojn de tiu renkonto: fabrikmaniero de andujetoj, vizito al
cxampana kelo kaj gustumo de tiu fame konata vino, informoj pri malnovaj libroj, vizito en la urbo Troyes, vizito de unu antikva situo, vizito de la vilagxo kie vivis kaj pentris Jean Renoir, piedpromenado inter vinberistaj
sxtondometoj, komuna kantado, fabriko de verda stelo per origamo k.t.p.
Tiu agrabla etoso permesis al
cxiuj cxeestintoj la praktikon de nia komuna lingvo kaj oni interpromesis estontan renkonton, venontjare, eble en Darmstadt.
(raportis Daniel Perard - Sekretario de Esperanto 10)
Mia vizito en Sttugart
Vendredo, tago unua
Post la tagmangxo Rainer decidis montri al ni cxiuj la urbon. La pulsantan koron de Stuttgart formas la longa strato Königstraße ("Regxa strato"), kiun bordas diversaj butikoj kaj restoracioj kaj kiu estas la plej longa piedirzona strato de Eŭropo. Meze de tiu strato trovigxas arboj kaj benkoj, sur kiujn ecx vintre fojfoje sidigxas homoj por ripozi rigardante la preterpasantan vivon de tiu plej tumulta loko de Stuttgart. Stuttgart estas la
cxefurbo de Baden-Virtembergo, unu el la 16 federaciaj landoj de Federacia Respubliko Germanio.
Gxi estas la sidejo de ecx du germanaj auxtofabrikoj - Mercedes Benz kaj Porsche. Cetere, la stuttgartanoj jes konsciis pri la
cxehxa deveno de Ferdinand Porsche, la fondinto de unu el ili. Same bone evidente
cxiuj enlogxantoj konscias ankaux pri la gxemeleco de sia urbo kun Brno. La kialo por tio devas esti la nepreteratentebla kompasa rozeto pentrita sur la pavimo de la strato en unu rondforma placeto, kie la strato iom plilargxigxas. Tiu surtera kompaso montras sur imaga cirklo
cxiujn dek gxemelurbojn de Stuttgart - cxiu urbo estas prezentita per blazono, nomo de la urbo kaj la lando, kaj sia distanco de Stuttgart. Aldone,
cxiu blazono trovigxas en tiu direkto de la centro, en kiu gxi vere situas. Laux tio oni povas ekscii, ke Stuttgart havas
gxemelurbojn vere en cxiuj anguloj de la mondo.
La reston de la tago ni pasigis komune trarigardante la urbon. Ni vizitis ekspozicion de moderna arto en la arta muzeo, kiu trovigxas en moderna nekonvencia kubforma vitra konstruajxo tuj
cxe la cxefa placo. Poste ni dauxrigis per promeno tra la urbo, kie ni i.a. vizitis la korton de la malnova urba palaco aux preteriris la naskigxdomon de germana filozofo Georg HEGEL. Post tagmangxo en loka restoracio ni revenis en la urbocentron kaj pasigis tie agrablajn momentojn
gxuante la etoson de la kristnaska foiro ("Weihnachtsmarkt"), kiu estas tradicia elemento de antauxkristnaska tempo en preskaux
cxiuj grandaj urboj de la germanparolantaj landoj. La foiro konsistis el pluraj dekoj da standoj, en kiuj oni vendis tradiciajn varojn, kiel mielkukojn, kandelojn, lignajn ludilojn, kolbasojn, vaflojn, puncxon aux ardan vinon. Specialajxo de tiu stuttgarta kristnaska foiro estis granda
cxirkauxbarita glacia tereno destinita por publika sketado. Cxie auxskulteblis bela kristnaska muziko, homoj vagadis de stando al stando, staradis en la stratetoj kaj babiladis kun amikoj
cxe tasoj da varma trinkajxo. La foiraj budoj cxi-jare estis speciale belaj,
cxar la urbestraro okazigis konkurson por premii la standon kun plej
cxarma tegmenta ornamo. Pro tio des pli bedauxrinda farigxis la akcidento, kiu okazis
cxe la foiro vendrede matene, kelkajn minutojn antaux nia aliro al la
cxefa placo, kiam eksplodis gasa ujo en unu stando (kvankam uzado de gaso por hejtado estis malpermesita
cxe la foiro) kaj tiusekve vundigxis tri homoj kaj pro la ekestinta fajro komplete forbrulis du foiraj standoj. La posedanto de la stando najbara al tiu, kie la fajro ekis, kies stando ankaux forbrulis pro la fajro, tamen ne perdis la esperon kaj farigxis loka heroo - dum nokto li konstruis standon novan, alportis novajn varojn kaj la sekvan tagon matene vendado jam denove komencigxis
cxe li. Dum la vespero de tiu tago mi ankoraux travivis ekscitan epizodon sercxante por mi logxigxon por la nokto. Dum kelkaj horoj mi restis sola en la urbo kaj senpacience atendadis SMS-mesagxon de la estro de la loka esperanto-klubo Martin SCHÄFFER, kiu, kiel oni diris al mi, sciigos min pri tio, kiu logxigos min dum tiu nokto. La pilo de mia posxtelefono aldone ne plu estis suficxe
sxargxita, tial mi povis kontroli la telefon nur de tempo al tempo. Finfine mesagxo alvenis iam
cxirkaux la oka horo vespere kaj mi en gxi ricevis de Martin en tre konciza formo
cxiujn bezonatajn konsilojn: "Iru de tiu stacio per tiu metroa linio
gxis tiu stacio, dume sxangxi la trajnon en tiu alia, kaj poste trovi tiun
cxi adreson, kie logxas sinjoro Bormann, cxe kiu vi hodiauxnokte tranoktos." Jen tasko eble malfacila por iuj homoj, sed mi, jam iom spertigxinta pro antauxaj vizitoj en eksterlando i.a. pro partopreno
cxe diversaj internaciaj renkontigxoj de esperanto-parolantoj, kuragxe ekprenis la instrukciojn kaj bonsxance baldaux atingis la domon de familio Bormann. Mi ne scias kial, sed, ecx se preciza adreso al mi mankis, sercxante logxejojn de esperantistoj en fremdaj urboj mi ankoraux neniam maltrafis. Thomas Bormann estas aktiva germana esperantisto, kiu lernis esperanton jam de sia patro. Lia edzino ankaux parolas esperanton kaj ili havas du malgrandajn infanojn, kun kiuj mi iom ludis kaj babiletis per mia malforta germana dum kiam mi ricevis de la gepatroj ion por vespermangxi. Poste mi ankoraux kun Thomas spektis televidon,
cxar dum tiu vespero oni lotumis la grupojn por la futbala mondcxampionado, kiu okazos junie en Germanio kaj en kiu kaj Germanio kaj
Cxehxio ludos. Stuttgart ankaux estas unu el la organizantaj urboj kaj en
gxi okazos ecx la matcxo pri la tria loko. Gesinjoroj Bormann pro scivolemo acxetis biletojn por la unua matcxo okazonta en Stuttgart, kaj dum la elsendo eksciis, ke versxajne temos pri alloga matcxo inter Francio kaj Svislando, kiuj ambaux geografie tre proksimas al Sttutgart.
Sabato, tago dua
Sabate matene post matenmangxo mi pakis mian dormosakon kaj ekis al la urbocentro, malsuprenirante la monteton sur kiu la domo de Bormann trovigxas, kio donis al mi eblecon de bela rigardo al vasta parto de la vekigxanta urbo. La unua tasko por tiu tago, kiel komunikis
gxin al miaj gastigintoj matene telefone la cxeforganizanto Martin SCHÄFFER, estis renkonti iun homon kiu alvenos por mi en la turistan informcentron
cxe Königstraße. Post iom da atentado sur tiu loko unue mi renkontigxis kun la kvinopo de la poloj, kiu tranoktis en la domo de Martin kaj kun kiu mi poste
gxisatendis la alvenon de Alexander GREßMANN - alia esperantisto el Stuttgart. Por li estis malfacile rekoni nin,
cxar li ankoraux neniam antauxe vidis nin, kaj same estis cxe nia flanko. Tamen,
cxar ni dume sidis apud la cxefa enirejo kaj babilis inter ni en esperanto, li bonsxance povis preterirante facile rekoni nin simple laux la lingvo.
Kun Alexander ni unue vizitis ekspozicion en la stacidoma turo kaj poste planis foriri trajne por iom trarigardi ankaux la
cxirkauxajxon de Stuttgart. En la turo de la granda trajna stacidomo de Stuttgart trovigxas nun sur kelkaj etagxoj ampleksa ekspozicio pri projekto nomata "Stuttgart 21". Estas ironie, ke celo de tiu projekto estas tre simila al tio, kion oni planas fari pri la trajna stacidomo en Brno - nome transloki
gxin al pli tauxga loko - por plifaciligi la transportan sistemon kaj samtempe por akiri novajn allogajn terpecojn en la urbocentro. La ununura diferenco estas, ke dum en Brno oni planas transloki la stacidomon for de la urbocentro, en Stuttgart oni volas subterigi
gxin tiel, ke gxi fakte restos sur la sama loko, nur subtere, kaj oni kondukos per tunelo la relojn al kaj de
gxi. Tiel trajnoj ne plu bezonos "turnigxi" en la nur-unudirekta stacidomo, kiel estas nun, kaj
cxe la granda spaco kiun la arealo nun okupas, oni konstruos novan modernegan urbokvartalon kun grandioza biblioteko meze kaj firmaoj, logxejoj kaj kulturaj institucioj
cxirkauxe.
- Marek BLAHUŠ (dauxrigota)
SERVA PLATFORMO
Pasintjare la revuo Esperanto raportis ilin, famaj muzikistoj de Mauxricio kiuj lernas Esperanton kaj pere de
gxi klopodas konigi al la mondo sian kuturon kaj muzikajn stilojn, kaj samtempe mi ricevis peton de s-ro Stefano Keller, motoro de la Agado Esperanto en Mauxricio pri aperigo de tiuj informoj en nia revueto. En la peto li alvokas, ke Esperantistoj el
cxiu kontinento, dezirantaj vojagxi al Mauxricio (feriado, partopreno en prelegoj kaj en esperanto-instruado), bonvolu kontakti:
esperanto-en-mauricio@kontakto.info
Cxi tie mi kore esperas, ke la esperantistoj en la
gxemelaj urboj de Mauxricio aktive konsideru tion kaj reagu al tiu
alvoko.
—la redaktoro.
--------------------------
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto “Gxemelaj Urboj”
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Cxinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn
|