|
NOVAJXO
Saluton el Herzberg, la Esperanto-urbo
Unika evento okazis por la Esperanto-movado: la urba konsilantaro de Herzberg (ĉiuj deputitoj de la 4 kvar partioj kun 3 sindetenoj) voĉdonis la 11-an de julio: la nova oficiala nomo de la urbo farigxas: Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo!
La urbo en ĉiu kampo fiere subtenas kaj laŭ sia kapablo antaŭenigas la uzadon de Esperanto por neŭtrala internacia interkompreniĝo, kaj planas uzi la lingvon por montri al la mondo siajn homajn, turistikajn, ktp. valorojn.
Kion la urbo jam faris kaj daŭre faras por kaj en Esperanto? (1)
E-lingvaj urbaj vojmontriloj montras al la Esperanto-Centro; (2) la oficiala leterpapero de la urbo surhavas la novan nomon: Herzberg - la Esperanto-urbo; (3) E-o estas uzata por la ĝemelurbaj kontaktoj: (Herzberg kaj Gora en Pollando) kadre de modelprojekto paralele ofertas E-on por siaj civitanoj kaj helpas la disvastigon de la lingvo por interkomunikado); (4) E-arkivejo funkcias en la malnova urbodomo; (5) parttempa dungito de la urbo zorgas pri E-rilataj aferoj (kunorganizas programojn, disdonas E-afiŝojn, alvokojn por programoj, ktp.); (6) la urbo provizas (senpage aŭ ege favorpreze) ejojn por E-kursoj, konferencoj, kunsidoj, renkontiĝoj, koncertoj, ktp; (7) en ĉiuj lernejoj de la urbo estas E-instruado (en la lernojaro 2005/2006 ĉ. 100 gelernantoj).
Kie kaj kiel Esperanto ĉeestas en la Esperanto-urbo? (1) Esperanto-Gesellschaft Südharz aktivas jam de 30 jaroj, kunligas E-istojn de la urbo kaj regiono; (2) Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro ofertas tutjaran programon kun lingvokursoj en ĉiuj niveloj, seminariojn, konferencojn; kaj kiel klerigejo de GEA klerigas kaj pluklerigas E-instruantojn, instruistojn; (3) Esperanto-biblioteko, video- kaj gazetarkivo estas tutjare vizitebla, praktike uzebla por studado, esplorado, ktp; (4) ekzamenejo por Germana Esperanto-Instituto kun 2 rajtigitaj ekzamenantoj, porokaza oferto de UEA/ILEI-ekzamenoj; (5) Interkulturaj vesperoj por neesperantista publiko.
Kompreneble estas kaj estos multaj farendaĵoj por ke dum la venontaj monatoj kaj jaroj ni kune kreu taŭgan Esperanto-infrastrukturon kaj por la Esperanto-movado kaj por la piloturbo Herzberg. Ni bezonas ĉies subtenon, ideojn, la amasmediojn, ktp. por bonkvalite merkatumi tiun unikan bonŝancon por Esperanto. Viaj eventualaj gratulleteroj povus esti bona tuja subteno. Bonvolu adresi ilin al nia urbestro Gerhard Walter: buergermeister@herzberg.de kaj bv. sendi kopion al ni:
esperanto-zentrum@web.de.
Publika Letero al Urbestroj
Estimataj ge-s-roj urbestroj,
Universala Esperanto-Asocio (UEA)estis fondita la 28-an de aprilo 1908. Ĝi celas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto, agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon, plifaciligi ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politico aŭ lingvo, kaj kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.
UEA estas en specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĝi reprezentiĝas en multaj kunvenoj de UN, kaj flegas kontaktojn kun la landaj UN-misioj. Kun Unesko UEA havas oficialan ligon en la kategorio de operaciaj rilatoj.UEA reprezentiĝas en kunsidoj de Unesko kaj ofte povas konsili aŭ kunlabori pri komune interesaj demandoj.Alie UEA havas konsultajn aŭ kunlaborajn rilatojn kun kelkaj internaciaj organizaĵoj.
UEA havas daŭran Centran Oficejon en Rotterdam, Nederlando, kiu speciale respondecas pri traktado de diversaj aferoj. UEA ĉiujare organizas en malsama lando Universalan Kongreson de Esperanto. Ĝi estas internacia manifestacio de la esperantistaro, kun riĉa programo. UEA havas aliĝintajn 63 landajn asociojn kaj pli ol 70 fakajn asociojn, ĝiaj membroj troviĝas en 114 landoj.
La monde interurba ĝemeliĝo komenciĝis de la komenco de la 20-a jarcento, ĝi evoluiĝis internacia interŝanĝa agado kun pli-popolareco kaj pli-organizeco en la fino de la 40-aj jaroj kaj komenco de la 50-aj jaroj. En la 60-aj jaroj Esperanto komencis ludi rolon en la interurba ĝemeliĝo, kaj atingis sukcesojn, ekz. inter Massa (Italio) kaj Bad Kissinger (Germanio), inter Kameoka (Japanio) kaj Knittekfeld (Aŭstrio) ktp.
Enirinte en la novan jarcenton la ter-globa situacio estas grande ŝanĝiĝanta, oni havas pli-ardan deziron al paca kaj akorda mondo. Plimultiĝas la interŝanĝo de esperantistoj kaj Esperantaj organizaĵoj en la ĝemelurboj, plievidentiĝas la ponto-rolo de Esperanto. Konsiderante tiun situacion UEA starigis en 2002 la projekton “Ĝemelaj Urboj” kun celoj: disvastigi kaj apliki Esperanton, fortigi kunlaboron de ĝemelurboj kaj akceli ĝemeliĝon inter urboj. La projekto ricevis aktivajn reagojn de la esperantistaro kaj UEA alte gravigas ĝian evoluon. Tion sufiĉe pruvas, ke UEA sekve dufoje okazigis Kunvenon de Ĝemelaj Urboj dum la lastaj du Universalaj Kongresoj de Esperanto, kaj la agado de ĝemelaj urboj estis enskribita en la jaran raporton de la estraro de UEA ekde 2003.
Estimataj ge-s-roj urbestroj, ni skribas ĉi leteron al vi por sciigi al vi la rolon de Esperanto en la interŝanĝo inter urbo, akiri viajn komprenon kaj subtenon al la projekto “Ĝemelaj Urboj”. Ni estas tre dankaj se vi povas instigi lokajn esperantistojn kaj Esperantan organizaĵon aktive agadi por interkomunikado de la ĝemelurboj kaj nova ĝemeliĝo inter urboj.
Kun plej noblaj salutoj al vi.
Renato Corsetti, prezidanto de UEA
Maritza Gutierrez Gonzales, estraranino de UEA pri landa kaj regiona agado
Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA
Wu Guojiang, komisiito de UEA pri la projekto “Ĝemelaj Urboj”
Tamen fortplene Kvankam malfacile
Ni devas ankoraŭ fortplene disvastigi ĝin pro tio, ke ĝi estas movado kiu emfazas la progreson de la homaro kvankam disvastigo de Esperanto estas en multaj malfacilaĵoj. Tion diris s-ro Chen Haosu, prezidantoj de Amikeca Asocio de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj Ĉina Esperanto-Ligo dum la 8-a Kongresoj de Ĝemelaj Urboj por Ĉinio, Japanio kaj Koreio okazita inter la 29-a kaj 30-a de aŭgusto en la urbo Haerbin, Ĉinio. Dum la kongreso oficiale ĝemeliĝis la urbo Guixi en Jiangxi, Ĉinio kaj Aritadawacho en Wakayama, Japanio, la gubernio Lingchuan en Guangxi, Ĉinio kaj Nishikatsuracho en Yamanashi, Japanio, Namhae en Koreio kaj la ĉinaj urboj Yiyang en Hunan kaj Jinggangshan en Jiangxi.
Reagoj al la letero
Rapida agado el la urbo N. Tagil en Ruslando
En la Julia numero de “ESPERANTO” mi legis la leteron al urbestroj kaj tradukis ĝin por la urbestro de nia urbo kaj mi jam sendis ghin al li. En nia urbo (N.Tagil, Ruslando, kiu situas meze de Uralaj montoj, Sverdlovskaja regiono) estas kelkaj esperantistoj kaj mi instruas Esperanton en nia loka akademio.--- Larisa Kuzmenko.
Rezulto el la penado de komitatanino de UEA en Kioto de Japanio
Antaŭ du monatoj mi ricevis leteron de s-ro Mario Amadei, kunlaboranta kun Florenca LKK por inviti ĝemelurbanojn en la UK kun urbestra mesaĝo. Poste en la julia-aŭgusta numero de "Esperanto" aperis la artikolo" Publika letero al urbestroj". Mi tradukis japanen ambaux kaj petis al la urbestro de Kioto doni mesaĝon al la urbestro de Florenco okaze de la UK.Longe mi atendis kaj fine ricevis respondon kun la subskribo de la urbestro. La salutmesaĝo estas skribita en la angla kun la japana traduko.Mi esperantigis ĝin kaj kunportos kun la originalo al la UK.---TAHIRA Masako
En revuo de PakEsA
Korajn bondezirojn por la sukceso de la 3-a Kunveno de Ĝemelaj Urboj .En la aŭgusta numero de Facila Esperanto, revuo Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) estas inkluzita “Publika letero al urbestroj ” kaj ĝia Urdua traduko.Estas espero, ke la revuo iros al presejo je 3-a de aŭgusto.---Jawaid Eahsan, ĝenerala sekretario de (PakEsA), kun retadresoj: saluton123@esperanto.org saluton123@esperantoLand.org
La leteron prezentis la labora raporto de LEA, Ĉinio
Inter la 5-a kaj 6-a de aŭgusto, 2006, sub la temo “Eduko, Evoluo kaj Kunlaboro”.Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA) okazigis la 9-a Liaoning-provinca Kongreso de Esperanto okazita en Shenyang, ĉefurbo de la provinco, Ĉinio, kun pli ol 80 esperantistoj el 9 urboj kaj 2 gubernioj parotprenis. La agado de ĝemelaj urboj kaj Publikan Leteron al Urbestroj estis akcente prezentitaj en la labora raporto de la 1-a Kvinjara Laborplano de LEA (2001-2005) por la 21-a centjaro farita s-ino Jiao Xiyang, ĝenerala sekretario de LEA.
La komisiiton intervjuis ĈRI
Dum la kongreso de LEA fraŭlino Wang Weishi, raportistino de ĈRI (Ĉina Radio Internacia), intervjuis s-ron Wu Guojiang, vic-prezidanto de LEA kaj la komisiito de UEA pri la projekto “Ĝemelaj Urboj”. Priskribinte la ĝeneralan laboran pensadon efektivigi la la 2-an Kvinjaran Laborplanon de LEA (2006-2010) por la 21-a jarcento, li prezentis evoluon de la projekton kaj Publikan Leteron al Urbestroj. Laste li diris, ke ĈRI tre subtenis LEA kaj la projekton, kaj aktive raportis la priajn novaĵojn, LEA kaj la projekto kore dankis ĈRI pro sia faro.
La leteron akceptis la estroj de la koncernaj departementoj de Liaoning-provinco, Ĉinio
La 7-an de aŭgusto, 2006, la kvar estroj de Liaoning Civila Administrada Buroo kaj Liaoning Federacio de Soci-Sciencaj Asocioj inspektis LEA, Ĉinio. Ili estis varme akceptita de s-ro Liu Zhengkun, prezidanto de LEA kaj la aliaj ses estraranoj. S-ino Jiao Xiyang, ĝenerala sekretario de LEA kaj s-ro Wu Guojiang, vic-prezidanto de LEA dise faris raportojn pri la laboro de la asocio kaj la ekstera propagando kaj interŝanĝo de Esperanto. La estroj alte taksis LEA kaj promesis transdoni al la estroj de la provinca registaro Publikan Leteron al Urbestroj (ĉina kaj esperanta versioj) prezentitan de s-ro Wu Guojiang, komisiito de UEA pri la projekto “Ĝemelaj Urboj”. Takso kaj faro de Granma Esperanto Filio, Kubo
En la nomo de Granma Esperanto Filio, Kubo mi skribas al vi por establi kontaktojn. La celo estas ĝemelaj urboj, ĉar ni legis la leteron al urbestroj en la mondo kaj ni jam tradukis ĝin por liveri al la urbestro en Bajamo.Via projekto estas inteligenta, serioza, efika. Pro tio ni aprobis vian ideon kiel laborinstrumento.----Rafael Cabrera Espinosa.
URBA STILO KAJ TRAJTO
Temante Esperanto-urbon kaj reagojn el kelkaj samideanoj al La Publika Letero la komisiito speciale skribis leterojn kaj perpoŝte sendis ilin al la koncenaj urbestroj. Jen estas iliaj enhavoj.
Al la urbestro de Herzberg am Harz, Esperanto-urbo
Estimata s-ro Gerhard Walter, urbestro de Herzberg am Harz,
La 11-a de julio, 2006, estos eterne memorinda kaj gratulinda tago, ĉar tiun tagon la urba konsilantaro de Herzberg faris gravan signifan voĉdonon: Herzberg am Harz havas novan oficialan nomon: la Esperanto-urbo! Certas, ke tio antaŭenigos la mondan Esperanto-Movadon kaj starigos novan modelon por internaciaj interŝanĝoj inter urboj, kaj prezentos kaj montros praktikeblan vojon al la mondo kiel solvi lingvajn problemojn renkontitajn en internaciaj okazoj. Tio estas mejloŝtono en la Esperanto-movado kaj la evolua historio de Esperanto! Mi kore gratulas vin kaj esprimas miajn plej noblajn salutojn al ĉiuj deputitoj kiuj subtenas la voĉdonon!
Laŭ la procezo de disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo oni nemalfacile trovis, ke vi kaj la urbodomo gvidata de vi per praktikaj agadoj ĉiam subtenas Esperanton kaj por ĝia evoluo kaj progreso en propra loko aktive kreas ĉiajn utilajn kondiĉojn: de la strategia decido pri uzado de Esperanto inter ĝemelaj urboj (Herzberg kaj Gora en Pollando) al Esperantaj vojmontriloj al la Esperanto-Centro; de parttempa dungito de la urbo zorgas pri E-rilataj aferoj al la provizitaj ejoj por E-kursoj, konferencoj, kunsidoj, renkontiĝoj, koncertoj. Viaj faroj estas alte taksitaj kaj rimarkindaj en la Esperantujo kaj la mondo.
Estimata s-ro Gerhard Walter, laŭ informoj en miaj manoj Germanio estas unu el la plej fruaj landoj kiuj utilis Esperanton en ĝemeliĝo inter urboj, t.e. en la jaro 1960 esperantistoj el Bad Kissingen en Germanio kaj el Massa en Italio pavimis la vojon al la oficialan ĝemeliĝon de ambaŭ urboj. Nun multaj germanaj esperantistoj ankoraŭ estas diligente laboranta por la afero pri ĝemelaj urboj. La strategia decido kaj la voĉdono estas granda kuraĝigo ne nur al ili, sed al la projekto “Ĝemelaj Urboj” de UEA. Je evoluo kaj apliko de Esperanto kaj progreso de la projekto mi kore dankas vin kaj la urbodomon pro viaj faroj. Mi pensas, ke sub influo de la agado de Herzberg am Harz en la mondo aperos la dua Esperanto-urbo, la tria, la kvara… kaj la Esperanto-urbo faros novan kontribuon al la afero pri ĝemelaj urboj.
Laste mi bondeziras al la Esperanto-urbo kaj sia Esperanto-movado prosperon kaj floradon.
Al la urbestro de N. Tagil
Estimata sinjorino/sinjoro urbestro de N. Tagil,
De s-ino Larisa Kuzmenko mi ĝoje informiĝis, ke ŝi jam tradukis Publikan Leteron al Urbestroj en rusan lingvon kaj sendis ĝin al vi.
En la pasintaj jaroj la projekto “Ĝemelaj Urboj” efike ligis esperantistojn en ĝemelaj urboj kaj aktive akcelis diversajn interŝanĝojn. Ekz. La strategia decido farita de la urbestroj de la ĝemelaj urboj Gora,Pollando kaj Herzberg, Germanio, pri uzado de Esperanto kiel pontlingvo inter la du urboj por vigligi la urbpartnerecon kaj redukti la komunikadbaraĵon, interkonsento pri ĝemela kunlaboro inter Esperanto-Klubo en Rennes, Francio, kaj Societo por Lingvo Internacia en Brno, Ĉeĥio, ĝemeliĝo de du Esperanto-societoj – la “Progreso” el Prilep, Makedonio kaj la “Ora Serpento” el Zmiyov, Ukrainio, seminario pri kunlaboro de ĝemelurbaj Esperanto-orgaznizaĵoj organizitaj de la rusa Tiĥvin Esperanto-Klubo, renkontiĝo de ĝemelurbaj esperantistoj iniciatita de Esperanto-Asocio de Kluĵo en Rumanio ktp. Ĉi-jare la parlamento de la urbo Herzberg, Germanio oficiale nomis Herzberg Esperanto-urbon. Leginte Publikan Leteron al Urbestroj la urbestro de Kioto, Japanio speciale sendis salutmesaĝon al la urbestro de ĝian italan ĝemelurbon Florenco, kongresejo de ĉi-jara UK (Universala Kongreso de Esperanto). El la ekzemploj sufiĉe montriĝas ke Esperanto povas ludi rolon en ĝemelaj urboj.
Estimata sinjorino/sinjoro urbestro, fosi la latentan forton de la agado de ĝemelurboj kaj la Esperanto-movado kaj realigi kun-rikolton de ambaŭ flankoj estas nia komuna konscio. Nun viaj lokaj esperantistoj klare esprimas la volon partopreni en la projekto por akceli eksteran interŝanĝon de N. Tagil. Via kompreno kaj subteno estas granda kuraĝigon ne nur al tiu volo sed ankaŭ al la projekto “Ĝemelaj Urboj”. Mi kaj esperantistoj de N.Tagil arde atendas vian decidon.
Kun plej noblaj salutoj al vi.
Al la urbestro de Kioto
Estimata s-ro Yorikane MASUMOTO, urbestro de Kioto,
De s-ino Tahira Masako, komitatano de UEA, mi ĝoje informiĝis, ke vi aktive reagis al la mesaĝo de la urbestro de Florenco, okazejo de ĉi-jara UK (Universala Kongreso de Esperanto), kaj persone skribas leteron al li. En via letero vi diris: “Mi ŝatas esprimi sinceran dankon pro via kunlaboro por niaj ĝemelurbaj amikecoj”. Tamen mi devas danki vin pro via granda agado al la Esperanto-movado kaj la projekto “Ĝemelaj Urboj” de UEA.
Malferminte la historion pri apliko de Esperanto en la afero pri ĝemelaj urboj oni nemalfacile trovas, ke Japanio estas unu el la fruaj landoj kiuj per Esperanto agis en ĝemeliĝo inter urboj. Ekz. oni subskribis la atestilon pri ĝemeliĝo inter la du urboj Kameoka, Japanio kaj Knittelfeld, Aŭstrio en Esperanto krom lingvoj germana kaj japana en 1964, s-ro Takeuti Yosikazu kaj lia edzino per Esperanto malfemis la pordon de interŝanĝo de la du urboj antaŭ ĝemeliĝo de la japana urbo Takatuki kaj la ĉina Yangzhou, kaj sukcesigis ĝemeliĝon de du elementaj lernejoj kaj de preskaŭ dudek jaroj ĉiam estas unu el la interŝanĝpontoj de ambaŭ urboj. Hodiaŭ vi per praktika agado subtenas la Esperanto-movadon kaj la aferon pri ĝemelaj urboj je evoluado de amikeco kaj nobla ideo de pacamo. Tio ne nur grande instigas la lokajn esperantistojn al nova progreso, sed ankaŭ aktive akcelas la projekton “Ĝemelaj Urboj” al stabila kaj rapida marŝo. Mi sincere esperas, ke vi kaj la urbodomo gvidata de vi daŭrigu la subtenon al apliko de Esperanto en ĝemelaj urboj.
Deziru al vi feliĉon kaj sanon, kaj al la antikva kaj bela Kioto prosperon kaj floradon.
INTER ĜEMELAJ URBOJ
Marek BLAHUŠ, studento de la unua jaro ĉe la Fakultato de informadiko de la Masaryk-Universitato en Brno, Ĉeĥio, faris la viziton en Stuttgart, la ĝemela urbo de Brno, inter la 9-a kaj 12-a de decembro 2005. Li skribis tiun ĉi artikolon por danki Mirek M., Věra P., Marie K., Zdeněk H., Martin S., Rainer K., Alexander G., Thomas B., Evelyn, Helen, Stefa, Britta, Chuck, Jochen, Stephan, Hüseyin, Silvia, Robert, Olek, Markus H., Inge S. kaj ĉiujn aliajn esperantistojn, kiuj afable helpis al li okazigi kaj plene ĝui neforgeseblan viziton al Stuttgart.
Mia vizito en Stuttgart
Antaŭ cent jaroj, en 1905, viro nomata Paul CHRISTALLER fondis en germana urbo Stuttgart la unuan grupon de simpatiantoj de tiam ankoraŭ nova lingvo, kiun oni kreis kun fido pliproksimigi homojn de diversaj devenoj kaj naciecoj unu al la alia. En la sama jaro okazis ankaŭ la unua en la mondo renkontiĝo de simpatiantoj de tiu ideo, kaj la loka grupo en Stuttgart ricevis per tio konfirmon pri la senco de sia laboro kaj instigon al plia aktivado.
Cent jarojn poste, en unu vespero en decembro de 2005, mi eniras en mia nova studurbo Brno aŭtobuson kiu portos min en tiun saman Stuttgart, por gasti dum kvar tagoj senpage ĉe homoj ankoraŭ nekonataj, por povi ekkoni ĝin kaj la regionon de Baden-Virtembergo kies ĉefurbo ĝi estas, por akiri novajn spertojn, amikojn... kaj por transdoni amikajn bondezirojn de esperantistoj el Brno al la esperantistoj de Stuttgart - du urboj al mi ambaŭ preskaŭ same fremdaj - kaj montri per tio, ke la originala ideo daŭre same bone funkcias kaj ke homaj afableco kaj interkompreniĝo estas valoroj internaciaj, kiujn per neŭtrala internacia lingvo eblas malkovri ĉie ajn en la mondo.
Vendredo, tago unua
Mi alvenis al Stuttgart matene je vendredo la 9-a de decembro 2005 per rekta aŭtobuso el Brno. La vojaĝo devis daŭri dek du horojn, sed la buso alvenis pli frue, tial mi havis ĉe la stacidomo unu horon kaj duonon por certiĝi per SMS-mesaĝo pri la preciza loko, kie min ekde la naŭa horo atendos Rainer KURZ - la unua loka esperantisto, kiu estis bonvenigonta min en Stuttgart. Ni renkontiĝis en proksima kafejo. Li rekonis min laŭ mia granda dorsosako kaj tuj alparolis min esperante. Ni sidiĝis ĉe tablo, mendis matenmanĝon kaj ekbabilis pri mia vojaĝo, pri la planata programo, pri venontaj internaciaj esperanto-renkontiĝoj, pri la eblecoj de komputila tradukado pere de esperanto, pri kiu mi ŝatus okupiĝi ĉe mia universitato, ktp. Al la interkompreniĝo certe helpis, ke Rainer same kiel mi iom kleris pri komputiloj, sed ĝenerale estas tiel, ke kun esperantistoj oni ĉiam tre facile establas kontaktojn kaj trovas komunan temon por pribabili. Post iom da tempo aldoniĝis al ni kvin gepoloj, kiuj ankaŭ alvenis al Stuttgart pro la semajnfina festo de la centjariĝo de la stuttgarta esperanto-klubo. Temis pri tri virinoj kaj du viroj - fratoj - ĉiuj el la pola urbo Łódź, kiu same kiel Brno estas ĝemelurbo de Stuttgart. (daŭrigota)
SERVA PLATFORMO
Rusio
Ni volas partopreni en la projekto de la ĝemelaj urboj, ligitaj kun la temo “Edukado kaj Junularo” kaj “Amikeco per edukado”, “Kulturaj agadoj per Esperanto”. Mi esperas ricevi leterojn de la esperantistoj el multaj urboj, kiuj volus subteni la rilatojn kun ni. Ankaŭ mi volus ricevi de vi paperan projekton pri la ĝemelaj urboj en Esperanto por traduki ĝin al nia urbestro. Mia hejmadreso estas: 622013, Sverdlovskaja reg, N.Tagil, str.Kushvinskaja 25A, Larisa Kuzmenko.
Retadreso:klarisa8@yandex.ru
Kubo
Bajamo havas ĝemelan rilaton kun Mairena de Alcor, Sevilla en Hispanio, Municipo de Amololla, Juárez en Meksikio, Puente de Ixtla, Morelos en Meksikio, Cuernavaca, Morelos en Meksikio, Guadalupe en Meksikio, Sabona, Liguria en Italio, Diportice, Nápoles en Italio, Baní en Dominika Respubliko kaj Fredrikstad en Norvegio. Ni serĉas tieaj esperantistojn kiuj volas interŝanĝi kun Bajamo.-- Rafael Cabrera Espinosa, prezidanto de Granma Esperanto- Filio, Kubo. Kontaktadreso: Granma Esperanto- Filio, Pk 48 Bajamo 1, 85100 Granma, Kubo, oni povas utiligi retpoŝton:
bajamo@crisol.cult.cu
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto “Ĝemelaj Urboj”
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Ĉinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn
|