retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Luiz Carlos da Barros         15.01.2007

_______________________________________________________________________________________________________

 

Felicxan Esperanto-tago - 15 Dec 2006 

 
Estimataj amikinoj kaj amikoj,
En tiu cxi Tago de Esperanto, gravas ke ni ja festu, sed ankau gravas ke ni iom meditu pri la lastaj okazajxoj en nia esperanta mondo.

La bankroto de Gxangalo.com kaj, konsekvence, de ITV, la malaperigxo de Fonto, la silentigxo de la Esperanta Redakcio de Radio Polonia (kiu okazos gxuste hodiau!), estas temoj, pri kiuj ni devas pensi.

Iuj povos diri, ke la problemo de Gxangalo.com estis problema de Flávio Rebelo, kaj do ne koncernas al sx/li,   En tiu sama senco oni povos fari tiajn asertojn pri la malaperigxo de Fonto.

Sed kiam temis pri Radio Polonia, bazita en lando tre malproksima, nuntempe administrata de homoj kun dubecaj ideologioj, multaj gebrazilanoj skribis al la Pola Ambasadejo de nia lando. Laudinda ago gxi estis, tamen ankau objekto por nia medito: cxu ni valoras nur tion, kio estas for de nia lando, sed apenau atentas pri tio, kiu estas enlanda?

La pritraktenda punkto, karaj amikinoj kaj amikoj, estas pli kaj principe la apartigo, kiu okazas inter ni cxiuj.  Iuj estas pli ofendigxemaj, aliaj sentas sin posedantoj de Esperanto, aliaj ecx ofendigxas kiam oni ne ligas Esperanto al Spiritismo (au alia religio, doktrino ktp). 

Kaj ekzistas tiuj, kiuj pro nura nesimpatiema afero, volas detrui kaj/au kritiki cxion, kion iu faris por la Internacia Lingvo.

Mi rakontas al vi ekzemplon pri apartigo kiu okazis ene de nia médio kaj rezultis je komplika afero: en mia urbo, Jundiaí, la esperanta movado estis malsana dum pli ol 2 jardekoj.

Esperantisto de mia urbo ne povis gvidi kurson, cxar la alia (ambau spiritistoj!!!) intence iris al la 
kurso nur por publike fiparolis pri la gvidanto, kaj tio okazis fojfoje reciproke  inter la du homoj! La absurdon ili atingis, kiam unu el ili oficiale petis al la loka Urba Konsilantaro, ke oni malpermesu la alia esperantisto neniam plu gvidi E-kurson en mia urbo... 

Mi hontas pro elmontri tiajn fiagojn okazitajn en mia propra urbo, sed mi devas tion fari, cxar gxi servas kiel ekzemplo KIUN NI NE DEVAS SEKVI.

Estimataj amikinoj kaj amikoj, malgrau ni estas malsimilaj inter ni mem, malgrau ni havas malsimilajn emociajn inteligentojn, malgrau ni povas pensi je kritiki la laboron faritan/faratan de alia homo au teamo, ni prefere pensu pri "zamenhofigxi" nin, ni pensu pri forlasi tiajn malsimilajxojn kaj
ni unuigxu POR ESPERANTO. 

Vidu kion faras la ideologioj kontrau nia amata lingvo! 

Ili efike uzas la Cezaran maksimon: Apartigi por regni! Kaj ni estas apartigataj unu el la alia. 

Ni unuigu nin, Esperantistoj!

Dum ni estas apartigataj, ni reprezentas nenion, nian vocxon neniu audas.
Unuigitaj, ni estas la plej granda forto, ke nia planedo povas koni!

Felicxan Esperanto-tagon! Mi deziras, ke la festoj, kiun cxiuj faros au partoprenos, estu bonegaj, plenigotaj de multaj ridoj kaj gxojoj kaj, principe, spirito de unuigxo kaj amikeco.

Lucas Yassumura
Jundiaí, SP
Vi veri veniversum vivus vici.
http://lucas-yassumura.econozco.com

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com