|
KONGRESA NUMERO
NOVAJXO
La 3-a Kunveno kun fruktdono en Florenco
La 3-a Kunveno de Gxemelaj Urboj okazis kiel planite, jxauxde en salono Grazzini kaj
gxin partoprenis 43 kongresanoj. Enkonduke mi raportis koncize pri taskoj plenumitaj de la komisiito pri
urbo-gxemeligo, s-ro Wu Guojiang, interalie, la eldono de la bultenoj, kontaktoj, korespondado, la letero sendita al la urbestroj kaj publikigita en la revuo Esperanto.
Interkonsente kun Zsofia Korody mi prezentis skize la nunan staton de la modela projekto pri
gxemeligxo inter la urboj Herzberg en Germanio kaj Gora el Pollando. Oni prezentis liston de taskoj realigitaj en la unua jaro de la modelprojekto.
Pere de kelkaj materialoj presitaj la spektantoj povis vidi la
afisxon preparitan pri la tiel nomata Esperanto-urbo. E-informoj troveblas sur la urba hejmo:
www.herzberg.de
Oni invitis sendi eventualajn gratulleterojn kiel maniero bone subteni la nunan agadon. Leterojn oni adresu al la urbestro de Herzberg Gerhard Walter:
buergermeister@herzberg.de
Oni petis ankaux sendi kopion de tiuj leteroj al la Interkultura Centro Herzberg.
En alia momento de la kunveno s-rino Tahira Masako raportis pri salutmesagxo sendita de s-ro Yorikane Masumoto, urbestro de Kioto al la urbestro de Florenco, s-ro Leonard Domenici, kiu estis transdonita propramane dum la akcepto de la urbestro en Florenco. En la letero, la urbestro de Kioto esprimis: "Mi
sxatas esprimi sinceran dankon pro via kunlaboro por niaj gxemelurbaj amikecoj".
Aliaj partoprenintoj parolis pri la spertoj cxe Euxropaj instancoj pere de nomata projekto "farigux lingva ambasadoro". Oni interparolis pri aliaj
pasxoj entreprenitaj en Kievo, Bulgario, Hungario, Kroatio kaj Parizo interalie.
La etoso de la kunveno estis tre vigla kaj oni povis konfirmi la gravecon de tiu
cxi agado kiel konkreta maniero utiligi Esperanton kiel ilon por proksimigi la popolojn, plifortigi solidarecon kaj amikecon interpopolan.
Gxenerala konsento estis ke pere de tiuj cxi kunvenoj la aktivuloj kaj interesitoj pri tiu
cxi agadkampo pli kaj pli informigxas pri la eblecoj uzi la lingvon por praktika celo kaj pri la ekzisto de oficialaj listoj
sercxendaj tiel ke en cxiu lando oni povus trovi partnerajn urbojn kiuj potenciale estas bona grundo por
interrilatigxo pere de Esperanto.(Maritza Gutirreze raportis)
Ni, proksimigxanta al la celoj
Kvankam mi ne partoprenis tiun cxi kunvenon, tamen mi estis gxoja pro kelkaj ricevitaj
novajxoj antaux aux post la 91-an UK: letero de s-ro Mario Amadei, kunlaboranta kun la Florenca LKK por inviti
gxemelurbanojn en la UK kun urbestra mesagxo, gratula mesagxo de urbestro de Kioto al urbestro de Florenco
efektigxita en la penado de Tahira Masako, sukcesa vizito de s-ro HORI Jasuo al sia itala
gxemela urbo Orvieto dum la kongreso, ekinteresigxo de gejunuloj al la projekto, krome kaj Esperanto-urbo Herzberg kaj reagoj al Publika Letero al Urbestroj kiuj aperos en la 19-a numero de Informilo de
Gxemelaj Urboj. Estas cxi tiuj okazajxoj kiuj jam pavimis vojon al
sukcesigxo de la 3-a Kunveno de Gxemelaj Urboj. Returne vidinte la vojon sur kiu ni iris, mi estas tre profunde
kortusxita, cxar multaj samideanoj cxiam pene kultivas la projekton “Gxemelaj Urboj” per siaj
sagxeco, kuragxo kaj praktikado, ili konkeris multajn malfacilajxoj kaj kreis multajn ekzemplojn kiel tiujn supremenciitajn.
Gxuste pro tio la projekto povas esti en stabila evoluo kaj estas
proksimigxanta al gxiaj celoj.
Gratulante la kunvenon kaj la cxeestintojn, estas plibone, mi pensas, se ni povus fortikigi la nunan rezulton kaj pluprofundigi nian laboron. Strebu, plustrebu, praktiku kaj plupraktiku. Venos tiu tago kiam pli kaj pli multaj personoj scias nian projekton kaj vere konscias
gxian valoron kaj gravecon , kaj la plej parto de urboj en la mondo
sxatas partopreni en ni. Certe! Wu Guojiang
La letero de la komisiito al urbestro de Florenco
Kara sinjorino/sinjoro Urbestro de Florenco,
La 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazos de la 29-a de Julio al la 5-a
auxgusto en la bela Florenco. Mi varme gratulas vin pro tiu okazo.
Kiel vi scias, la agado de gxemelaj urboj komencigxis de komenco de la 20-a jarcento, kaj kiel firme kredis Giorgio La Pira, la unua urbestro de Florenco subskribi interkonsenton pri
Gxemelaj Urboj, gxi estas grava ilo akceli mondpacon.
Delonge esperantistoj and Esperanto-organizajxoj en gxemelaj urboj estas
intersxangxintaj unu alian, faris kontribuon al la agado de gemelaj urboj and tio
suficxe montris la rolon de Esperanto. Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas atentinta la evoluon de
cxi tiu situacio kaj stariginta la Projekton “Gxemelaj Urboj” en la jaro 2002.
Gxi celas disvastigi kaj apliki Esperanton, fortigi kunlaboron de
gxemelurboj kaj akceli gxemeligxon inter urboj. La Kunvenoj de Gxemelaj Urboj sukcese okazis dum la Pekina UK en 2004 en
Cxinio kaj la Vilna UK en 2005 en Litovio. Cxi-jare UEA okazigos la 3-a Kunvenon de
Gxemelaj Urboj dum la Florenca UK. Krome cxi-jare por akceli la aferon de
gxemelaj urboj ni speciale publikigis Publikan Leteron al Urbestroj en la
julio-auxgusta numero Esperanto, organo de UEA. Nelonge gxi probable estas transsendota al vi de esperantistoj aux
Esperanto-organizajxo.
Mi estas vizitinta vian hejmpagxon kaj scias, ke Florenco havas 19
gxemelajn urbojn. Do, mi estas skribanta al vi por sincere esperi, ke vi povu informi la urbestrojn de
gxemelaj urboj pri la Florenca UK, kaj kuragxigi ilin kaj tieajn esperantistojn
cxeesti gxin. Tio estos alia kontribuo al Esperanto kaj afero de gxemelaj urboj se vi povus konsideri tion, mi pensas, la Florenca UK pli
ricxigxos.Grandan sukceson al la Florenca UK. Kun koraj salutoj al
vi. Wu Guojiang (la originalo estis skribita en angla lingvo en la 18-a de junio kaj sendis al la retadreso: uff.esteri@comune.fi.it en la
hejmpagxo de Florenco, kie bedauxrinde ne trovigxas la pria detala adreso)
Salutmesagxo de urbestro de Kioto
Altestimata S-ro Leonard Domenici, Urbestro de Florenco,
Kara s-ro Domenici,
Mi sxatas esprimi sinceran dankon pro via kunlaboro por niaj gxemelurbaj amikecoj.
Al mi estas granda plezuro sendi salutmesagxon al vi kaj al la urbanoj en Florenco okaze de la vizito de la delegacio de Kioto-Esperanto-Societo.
Kioto-Esperanto-Societo estis fondita en 1974 kaj efike disvastigas Esperanton kiel internacian komunan lingvon por paco de la mondo per la partopreno ne nur en kulturaj eventoj en Kioto, sed ankaux per
intersxangxo tra la urboj de la tuta mondo, inkluzive de niaj gxemelaj urboj, Prago, Zagrebo kaj aliaj.
La delegacio vizitos vian urbon kiel partoprenantoj el Japana
Esperanto Instituto al la 91a Universala Kongreso de Esperanto.
Mi auxdis, ke la kongresa temo estas "Lingvoj, kulturoj kaj edukado al
dauxrigebla evoluo" kaj en la programo okazos speciala kunveno de
gxemelaj urboj de Florenco. Tial la delegacianoj esperas
interamikigxi por niaj du urboj.
La kulturaj kaj internaciaj intersxangxoj inter ambaux urboj havas gravan signifon por internacia bonvolo. Tial mi
sxatas peti vin pri via bona subteno al ilia aktivado por plua
plibonigxo en niaj gxemelurbaj rilatoj.
En la fino mi esprimas al vi mian deziron por via bonfarto kaj kontinuan prosperon al via urbo. sincere via, Yorikane MASUMOTO, Urbestro de Kioto (La
salutmesagxo estas skribita en la angla kun la japana traduko la 19-an de julio, 2006. S-ino Tahira Masako
esperantigis gxin kaj kunportos kun la originalo al la UK. Oni povas kontakti kun la aderso: Urbo Kioto,Teramachi Oike, Nakagyo-ku, Kioto 604-8571 Japanio tel: 81-75-222-3072/fax:81-75-222-3055
e-mail:kokusai@city.kyoto.jp)
Dum la komitata kunsido en Florenco
Cxar TEJO-reprezentatino montris intereson pri la temo “Gxemelaj Urboj”, Maritza Gutirreze, estrarino de UEA aldonis ke dum la komitata kunsido en Florenco, aparte pri landa agado, estas specifa rekomendo nun konfirmita kaj diskutita kiu tekstas jene:
- UEA instigu la landajn kaj lokajn organizajxojn plifortigi kunlaboron inter si rilate la varbadon de gejunuloj kaj
aktivigxon en la gemelurbaj sistemoj.
La oficiala akcepto en la urbdomo de Florenco
La 1-an de auxgusto, dum la 91-a UK, la urbdomo de Florenco oficiale akceptis reprezentantojn de kelkaj
gxemelaj urboj. Ili estas Kioto de Japanio, Kievo de Ukrainio kaj Sidnejo de
Auxstralio. Interalie. samideanino Tahira Masako prezentis la
salutmesagxon de la urbestro de Kioto (vidu sube) al la urbestro de Florenco. Kome ankaux plurlandaj kongresanoj
gxuis tiun honoron.(laux raporto de Mario Amadei).
Ideo, rezulta el la kunveno
S-ro Marco Menghini <marco_menghini@yahoo.it > el Recanati en Italio, partoprenis en la 3-an Kunveno de
Gxemelaj Urboj kaj volus kunlabori kun la projekto. Li diris en siaj
mesagxoj: La kunveno al mi tre placxis, homamasoj partoprenis; mi povis
auxskultis interesajn spertojn; la samideanino Maritza Gutierrez ege bone estris la aferon... Laux mi, la projekto
"Gxemelaj Urboj" ege povos helpi nian movadon.” Oktobre Recanati
gxemeligxos kun Hiroshima kaj Nagasaki en Japanio. Li parolis iom pri la kunlaboro al la urbestro kaj
remesagxis al la samideano Osioka Moritaka, Hiroshima.( laux la
mesagxoj de Marco Menghini)
La projekto kaj gia kunveno en la revuo Esperanto
S-ino Maritza Gutirreze, estraranino de UEA, priskribis en multaj linioj la agadon de la projekto en Estrara Raporto de UEA en 2005 aperita en la junia numero de Esperanto, kaj menciis
gxin en sia raporto de la 91-a UK legebla en la oktobra numero.
URBA STILO KAJ TRAJTO
Jara Raporto de la projekto “Gxemelaj Urboj” en 2005
Al mi sxajnas, ke la ideoj Tri “P”, nome propono, partopreno kaj praktikado, kiujn mi kelkfoje akcentis, povas pli-akurate priskribi la laboron de la projekto “Gxemelaj Urboj” en 2005.
1. Funkciuloj de la projekto
“Intima kunlaboro” kaj “aktiva antauxeniro” devis esti la plej konvena resumo al la laboroj de
la kvar funkciuloj. S-ro Renato Corsetti sendis novjaran
gratulmesagxon nur al la grupanoj de la listo lokaj-esperanto-grupoj@yahoogroups.com
en la komenco de la jaro 2005, kiu speciale menciis kaj akcentis la agadon de
gxemelaj urboj, kaj persone cxeestis la 2-an Kunvenon de Gxemelaj Urboj dum la 90- a UK. Pro la laboro de s-ino Maritza Gutierrez Gonzalez la estrara kunveno de UEA akceptis la proponon de la komisiito pri la
dauxro de la kunveno de Gxemelaj Urboj en la vilna UK, kaj sxi gxin prezidis. S-ro Osmo Buller
gxustatempe transsendis al la komisiito diversajn novajxojn rilate la projekton, kaj helpis la komisiiton sendi la ekzemplerojn de Informilo de
Gxemelaj Urboj al tiuj landoj en kiuj estas esperantistoj kiuj tamen ne havas ajnan retadreson. Krom redaktado kaj sendado de Informilo de
Gxemelaj Urboj la komisiito traktadis diversajn mesagxojn kaj helpis esperantistojn en Usono kaj Japanio
serxci kaj trovi samideanojn en la cxinaj gxemelaj urboj.
2. Laborplano de la projekto
2.1 Reagoj
En la tuta jaro 2005 la projekto ricevis reagojn de 107 esperantistoj el 43 landoj. 146 urboj estis menciitaj en la ricevitaj
mesagxoj. La komisiiton regule atingis la eldonajxoj “Esperanto en Azio” (KAEM) , “Vekilo” (Finnlando), “Bazaro” (Rumanio), “Verda Spiko”(Cxinio) kaj “Bulteno de Tianjin Esperanto-Asocio”
(Cxinio), provizore alvenis la revuoj aux gazetoj “La Revuo Orienta” (Japanio), “La Movado” (Japanio), kaj “La Hirundo” (Svedio), kiu ne plu aperis pro la forpaso de s-ino Anita Bergh. Krome la komisiito
gxustatempe ricevis la retajn publikajxojn “Informletero de Vinikosmo”, ‘Verda Informo” kaj “Gxemelurba Informilo” (el La Hirundo). Estas malfacile statistiki kiom da gazetoj kaj ttt-ejoj raportis aux citis la agadon de
gxemelaj urboj.
2.2 Atingoj
Lauxdate okazis La 2-a Kunveno de Gxemelaj Urboj dum la 90-a UK. Gxin
cxeestis pli ol 70 kongresanoj, duoble ol la 1-a Kunveno okazita dum la 89-a UK. Oni alte taksis
gxian sukceson kaj instigis al dauxra laboro sur cxi kampo.
Oni serioze atentis la rolon de Esperanto inter urboj, precipe gxemelaj urboj. Pasintjare la decido farita de la urbestroj de la
gxemelaj urboj Gora, Pollando kaj Herzberg am Herz/Harz, Germanio, pri uzado de Esperanto kiel pontlingvo inter la du urboj por vigligi la urbpartnerecon kaj redukti la
komunikadbarajxojn, grandege antauxenpusxis la intersxangxon de esperantistoj, kaj ekfruktis. Sub la subtenado kaj propono de la urbodomo okazis la
renkontigxo de esperantistoj el la gxemelurboj de la rumana urbo
Klujxo kaj gxi realigis historian trapason kvankam gxin ne cxiuj partoprenis. La subskribita intersento pri
gxemela kunlaboro inter Esperanto-Klubo en Rennes, Francio kaj Societo por Lingvo Internacia Esperanto en Brno,
Cxehxio celis akceli la akorde amikan kunlaboron kun la oficialaj kontraktoj de la du urboj kaj plenumi la projekton de UEA pri
Gxemelaj Urboj. Novan pagxon de intersxangxo de la du urboj malfermis
gxemeligxo de du Esperantaj societoj “La progreso” el Prilep, Respubliko Makedonio kaj “Ora Serpento” el Zmiyov,
Ukraino.Tihxvina E-klubo lauxplano okazigis seminarion pri kunlaboro de
gxemelurbaj E-kluboj kaj akceptis gastojn -esperantistojn el Herouville St. Clair, Francio.
Cxeesto de la raportisto de loka jxurnalo "Divja" kauxzis aperon de la artikolo kun titolo: “Esperanto estas lingvo de estonteco”
Ankaux la altan atenton de lokaj organizajxoj al la projekto “Gxemelaj Urboj
suficxe esprimis du konsidero arangxi la programon de gxemelaj urboj en la 15-a Internacia Esperanto Kongreso okazita en Rigo en Julio 2005, Latvia, kaj en la 100-jara Jubileo de Germana Esperanto-Asocio okazota en Junio, 2006. Sub la helpo de la projekto esperantistoj en la japana urbo Himeji kaj en la usona urbao Davis trovis samideanojn en la
gxemelaj urboj. Informilo de Gxemelaj Urboj, reta revueto, prezentis veran
intersxangxan platformon al vastaj esperantistoj kaj plie (re)aktivigis la volon de esperantistoj al praktikado kaj uzado de Esperanto inter urboj, ekz. s-ro Sabine Huage el Nurenbergo en Germanio.
La projekto kiel unu el la gravaj enhavoj estis resumitaj en la raportoj pri la 20-a datreveno de Tianjin-a Esperanto-Asocio, Liaoning-provinca Esperanto-Asocio kaj sia filio en la urbo Dandong (Dangdong-a Esperanto-Asocio) en
Cxinio. Harima Esperanto-Societo en Japanio kolektis leterojn, posxtkartojn kaj fotojn el la esperantistoj aux
Esperanto-organizajxoj en la gxemelaj urboj de Himeji, kaj partoprenis la Internacian Kulturan Ekspozicion okazitan en Himeji. La urbo Luoyang, okazejo de la
Cxina Esperanto-Forumo, ricevis gratulajn mesagxojn el la japana gxemelurbo Okayama krom tiujn el UEA, KAEM, la enlandaj
Esperanto-organizajxoj kaj individuoj.
Pro la faro de s-ro Aleks. K el Francio ekde decembro la antauxaj Informoj de
Gxemelaj Urboj estas legeblaj cxe la listo lokaj-esperanto-grupoj@yahoogroups.com. La proponon de la komisiito pri aldono de la programo
gxemelaj urboj akceptis du lokaj E-retejoj http://www.gvidilo.org kaj http://members.chello.cz/malovec.
Indas mencii, ke s-ro Egawa Haruni el Japanio kiel fakdelegito pri
gxemelurba agdo aperis en La Jarlibro de UEA ekde 1998 gxis la jaro 2005. Ok jaroj! Kaj nun unika!
3. Anonco pri tri esperantistoj
Tri subtenantoj de la agado de gxemelaj urbo forpasis en 2005. Ili estas: s-ro TAKEUTI Yosikazu el Japanio, s-ro Karl-Heinz Kersting kaj s-ino Anny Hartwig el Germanio.
4. La ekzistantaj problemoj
4.1 Informoj
Tamen informoj estas ne ricxa kvankam ni havas retan revueton “Informilo de
Gxemelaj Urboj” kaj utilas ttt-ejojn kiuj povas kolektis parton de rilataj informoj.
4.2 komunikado
Neforta estas komunikado kun samaj lokaj kaj internaciaj neesperantaj organizajoj.
Gxis nun la projekto probable estas ankoraux nekonata al tiuj
organizajxoj.
5. Ideoj pri la laboro de 2006
Konsiderante redaktadon kaj dissendadon de la reta revueto “Informilo de
Gxemelaj Urboj’ kaj intiman kontakton kun la partoprenantoj de la projekto, mi havas jenajn ideojn:
(1) Adresi publikan leteron al urbestroj – kvar funkciuloj de la projekto kontrolis ka kune subskribis la leteron kiun verkis la komisiito.
Gxi unue oficiale aperos en la julio-auxgusta numero Esperanto, organo de UEA;
(2) Dauxrigi kunvenon de gxemelaj urboj en la Florenca UK – la cxi-jara unua Estrara Kunveno de UEA konsentis kaj akceptis tiun proponon;
(3) Konstrui kompletan kaj sisteman Informo-Stokon – sendi enket-folion al esperantistoj sub konsento de UEA;
(4) elekti kelkajn urbojn kiel provajn unuojn de la projekto – longa tasko, pere de
cxiaj rimedoj akceli gxemeligxon inter la urboj elektitaj, ankaux estas grava konsidero en la venontaj kvinjaroj (2007-2011).
Gxi estas unu el la sxlosilaj pasxoj de la projekto marsxi al nova
etagxo;
(5) konsiderante alvenadon de centjarigxo de landaj kaj lokaj
organizajxoj aux Esperanto-movado (probable tia okazo dauxros tre longe), kapti kaj
suficxe utili tiun sxancon, aktive instigi kaj atentigi la
organizajxojn listigi la programon “Gxemelaj Urboj” en la
arangxojn de la centjarigxo;
(6) proponi, ke kaj UEA kaj loka komitato de UK instigu kaj konvinku la kongresan urbestron inviti la
gxemelurbajn estrojn kaj esperantistojn partopreni en UK, kaj arangux la
renkontigxon de tiuj urbestroj.( la komisiito)
INTER GxEMELAJ URBOJ
Mia revo finrealigxis en la Florenca UK
Mia urbo Maebasxi (Japanio) havas gxemelurbon Orvieto en Italio.
Instigite de la projekto Gxemelaj Urbo de UEA, mi sercxadis esperantistojn en tiu urbo, sed vane. Kelkajn monatojn antaux la UK en Florenco, mi denove sendis demandon pri tio en la retlisto de UEA. En junio neatendite venis
mesagxo de s-ro Renato Corsetti, ke li trovis esperantiston en la najbara urbo. Lia nomo estas Gabriele Aquilina. Mi tuj sendis
mesagxon al li kaj li tuj faris respondon al mi, dirante, ke li jam havis kontakton kun la urbo kaj la vicestro de la urbo renkontos min.
Mi hastis al mia urba oficejo por peti mesagxon de la urbestro al Orvieto. Oficisto pri eksterlandaj aferoj konsentis pri mia peto. Vidante
brosxuron de Orvieto, mi estis surprizita, cxar tiu estas tre bela turisma urbo kun longa historio, dum mia urbo estas nek bela nek turisma. Laux la klarigo de la oficisto, estro de iu kompanio nomata s-ro Tokunaga en mia urbo tre
sxatas Orvieto-n kaj ecx posedas gastejon en tiu urbo, kaj li peris la du urbojn. Poste mi denove havis kontakton kun Gabriele kaj decidis viziti la urbon la 31-an de julio.
Tiun tagon mi, mia edzino kaj miaj du amikoj (ili ne estas maebasxi-anoj, sed havis intereson pri la urbo) kvarope vizitis la urbon.
Gxi situas 100 kilometrojn fore inter Florenco kaj Romo, do ni facile atingis la urbon.
Cxe la stacidomo atendis nin Gabriele kaj lia edzino kun jxus naskita bebo. Ni vizitis la urbodomon. La oficisto kiu tie atendis min ne estis vicestro, sed urbestro de Orvieto kun s-ro Tokunaga, la kompaniestro de mia urbo. Ni estis kondukitaj en lian
cxambron, kie mi transdonis mesagxon de mia urbestro. S-ro Tokunaga provis traduki min, sed mi rifuzis tion kaj parolis en Esperanto, kaj Gabriele tradukis min. Mi dankis la urbestron, klarigis pri Esperanto kaj rekomendis, ke Esperanto estu uzata por establi pli amikan rilaton inter la du urboj. La
renkontigxo ne dauxris longe, tamen ni estis kontentaj, cxar unuan fojon Esperanto estis uzata inter Orivieto kaj mia urbo
Maebasxi.
Reveninte hejmen, mi raportis pri mia sperto al la oficisto pri eksterlandaj aferoj. Mi faris panelojn pri mia
vojagxo al Italio kaj nun ekspozicias ilin en la najbara posxtoficejo. Profitante tiun okazon, mi volas disvastigi Esperanton en la du urboj.(skribis HORI Jasuo, lia
retposxto: hori-zonto@water.sannet.ne.jp, la titolo estis aldonita de la redaktoro )
[Komentario] kontaktinte kaj sciinte s-ron HORI Jasuo oni havas komunan impreson pri li: diligenta kaj praktikema. Tamen li longe atentas
gxin kaj cxiurimede subtenas gxin kvankam pro multaj postenoj li nefacile trovis tempon kaj energion al la projekton “Gxemelaj Urboj” de UEA. Li enkondukis la projekton en Laborplanon de KAEM kiun li prezidis, li establish specialan rubrikon “gxemelaj urboj” en la Revuo Orienta, organo de Japana Esperanto-Instituto, kiun li
cxefredaktas, kaj invitis la komisiiton skribi artikolon por gxi.
Cxi tiu agado de s-ro HORI Jasuo plu pruvas realon: sukceso venas el penado, kaj el praktikado. Mi kredos, ke aperos multaj ekzemploj kiel s-ro HORI Jasuo.(la komisiito)
Parolas la redaktoro
Multaj informoj, ekz. Esperanto-urbo, reagoj al Publika Letero al Urbestroj, leteroj de la komisiito al kelkaj urbestroj ktp. ne estas
arangxitaj en ci tiu kongresa numero, sed vi tuj legos ilin en la sekva numero, t.e. n-ro.4 (19), kiu samtempe atingas vin.
*******************************************************************************
Redaktoro: Wu Guojiang / komisiito de UEA pri La Projekto “Gxemelaj Urboj”
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Cxinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn
|