retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Floréal Martorell     18.12.2006

_______________________________________________________________________________________________________

 

Informletero de Vinilkosmo n. 17

 

 
Estimata amikoj 

Estis tiel varme cxi tie en Francio dum auxtuno ke ni restis senvocxe kiam oni anoncis al ni ke kristnasko okazos la 25an de decembro cxi-jare ! Pro manko de gxustatempa averto, jen nur eta letero kiun ni sendas al vi por diri ke se ni estus vi kaj ke se al ni mankus ideoj pri donacoj por fari, ni ecx ne sekundon hezitus por elekti kelkajn kodiskojn inter la proponita elekto en la cxefpagxo de Vinilkosmo.com! 

Sed nu, cxar ni estas nur ni, kaj ke ni jam havas la tutan kolekton, ni decidis donaci al vi kelkajn videojn por spekti, inter kiuj tiun de Supernova kiun certe multaj el vi jam vidis, sed ankaux.... nu bone, legu cxi-sekve! Gxojan kristnaskon al vi cxiuj, kaj ni donas al vi ankaux niajn plej muzikajn bondezirojn por la nova jaro... kiu devus eki proksimume la unuan de januaro, kiel pasintjare, sed ni esperas ke gxi estos multe pli bona ! 

Nia kompleta katalogo cxe : http://www.vinilkosmo.com

Nova rubriko ' Videoj ' cxe Vinilkosmo.com 

Antaux la interesigxo por la enreta video kaj la kresko de video-produktado, por bildigi inter alie, esperanto-muzikon, ni decidis krei novan rubrikon dedicxitan al tiu fenomeno. 

Por inauxguri tiun pagxon okaze de la jarfinfestoj, jen la videoj jam publikigitaj de Supernova kaj tiu de Jomo registrita en nia studio Vinilkosmo / La Trappe dum la produktado de "JoMo slavumas", sed ankaux kreajxo de nia amiko Jacques Baratié
de Le Mans kiu montras julajn bildojn el sia urbo kun muziko de la nederlanda sepopo Akordo, kies diskon oni povas trovi en la cxefpagxo kun nia donacidea elekto.

Ankaux sur tiu pagxo vi trovos konstantan ligon al nia partnera retejo, http://www.farbskatol.net, kiu proponas, inter alie, svarmon da informoj kaj
interesaj ligoj, kaj multnombrajn videojn diverstemajn en esperanto. 

Eble kiam vi legos cxi tiun leteron, kelkaj aliaj video-produktajxoj kiujn ni atendas jam disponeblos kaj ni esperas malkovrigi ilin al vi klakante la ligon "VIDEOJ" kiu momente trovigxas en la cxefpagxo de la retejo, sub la ileksa bukedo !!

Vi povas amplekse disvastigi tiun cxi informleteron. Se vi ricevis gxin pere de amiko aux konatulo kaj se vi deziras ricevi rekte la venontajn, bonvolu inskribigxi cxi tie : http://www.vinilkosmo.com

Por malaligxi nian liston kaj ne plu ricevi tiun informleteron simple alklaku tiun ligon : http://www.vinilkosmo.com/?rmv=&lng=e 

Dankon pro via atento. Plej muzikajn salutojn al cxiuj legantoj ! 

Redaktita por vi de Floréal Martorell kaj Mark Eaton 

Por persona kontakto kun Flo, bonvolu utiligi : floreal@vinilkosmo.com 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com