En Krynica oni ankoraux vestas kravatojn, dum en Davos ili estas malpermesitaj. Ne nur per tio la Monda Ekonomia Forumo en Svislando kaj la Ekonomia Forumo en Pollando diferencas unu de la alia, tamen ili ambaux cxiam pli servas la saman celon, konstrui favoran klimaton de la politika, ekonomia kaj kultura kunlaboro en la mondo.
La fonto
Krynica estas cxarma sudpollanda kuracloko en la Beskid-montaro, precize en tiu gxia parto, kies cxefurbo estas Novsoncxo, (pole Nowy S±cz). La urbo spite sian nomon tute en estas nova, gxi ekzistas sep jarcentojn kaj famas pro valoraj monumentoj kaj multfaceta aktiveco de siaj logxantoj. En la jaro 1992, kiam por Pollando malfermigxis la sxanco aligxi al Euxropa Unio, gxuste en Novsoncxo naskigxis la ideo establi forumon de sendependa diskutado pri aferoj de la centra kaj orienta Euxropo. La lancxinto de la ideo, parlamentano Zygmunt Berdychowski emfazis la devon de Pollando konservi siajn rilatojn kun la orientaj najbaroj, por eviti aliforman dividon de la kontineto. La pola nomo de la kuracloko, Krynica, signifas fonto, gxi estas ankaux fonto de ideoj.
La ideon kaj la nomon de la Ekonomia Forumo en Krynica sendube inspiris la Monda Ekonomia Forumo en Davos kaj gxi baldaux famigxis kiel la "pola Davos". Unue gxi altiradis elitojn de la centra kaj orienta Euxropo, sekve influpovajn personojn el la tuta mondo. Cxijare gxi okazis jam la 16-an fojon. El 40 landoj venis 1300 personoj, reprezentantoj de la ekonomia, socia, kultura kaj politika vivo, inkluzive pluraj eksaj prezidentoj, ministroj kaj aktualaj cxefministroj de Pollando kaj Ukrainio. En tiu elita societo la unuan fojon eklumis la verda stelo.
La forumo
En Novsoncxo aktivas grupo de esperantistinoj, kiun komandas Halina Komar. Pasintjare ili sukcesis enkonduki Esperanton en la studprogramon de la loka Uiniversitato de Tria Agxo. Mi havis la plezuron kontribui al tiu sukceso, sed tute en imagis, ke la triaagxaj studentinoj de Esperanto evidentigxos la plej aktiva grupo de la tuta universitato. Tiu socia altlernejo, en kiu cxefe studas pensiuloj, gxuas prestigxon en la urbo interalie dank' al gxia dinamika direktorino Wies³awa Borczyk. Gxuste sxi arangxis al la universitato la rajton partopreni la forumon en Krinico kaj la esperantista grupo proponis temon, kiu evidentigxis bonvena :
Lingva politiko – kia modelo por Euxropo?
La propono perfekte enskribigxis en la gxeneralan temon de la cxijara forumo:
Euxropaj defioj – demandoj pri nova identeco de Euxropo.
Lingva politiko akceptita kiel temo de unu el panelaj diskutoj en la prestigxa internacia arangxo estis ne sola sukceso de la esperantistoj. La alia estis tio, ke por ili estis rezervitaj en la forumo ok oficialaj akreditoj. Necesis urgxe selekti okpersonan teamon por la panelo. Helpante Halina Komar en tiu tasko ni gxoje konstatis, ke ne mankas en Pollando esperantistoj kompetentaj por tiu rolo. La cxefrolanto nature devis esti s-ino Margareta Handzlik, deputito de la Euxropa Parlamento. Invitojn al la aliaj tri panelanoj estis senditaj eksterlanden nome al Barbara Despinay (Francio), Zlatko Ti¹ljar (Slovenio) kaj Peter Balá¾ (Slovakio).
La paneldiskuto okazis la 8-an de septembro 2006. Je la 13:30 la salono en la akvotrinkejo estis plenplena, kolektigxis proksimume 60 personoj. La arangxo de la diskuto estis perfekta laux la organiza kaj teknika vidpunktoj. Nenio mirinda, la forumo en Krynica havas jam 16-jaran tradicion. Funkciis interpretkabinoj por tri lingvoj, nome la pola, angla kaj rusa. Kaj jam en tiu fakto estis videbla grava problemo de Euxropo . Suferis gxin Zlatko Ti¹ljar. Scipovante kelkajn euxropajn lingvojn, li devis legi sian referajxon en la angla, kiun li ne parolas.
La panelo
Margareta Handzlik gvidis la diskuton kaj ankaux mem kontribuis al gxi per sia brila prezento de la lingva problemo en la Euxropa Parlamento. Helpate de videoilustrajxoj sxi demonstris komplikan reton de la reciprokaj tradukpadoj inter la 21 lingvoj de la Euxropuniaj landoj, kaj ties financajn implicojn kalkuleblajn en miliardoj da euxroj. La parlamentanino atentigis pri drasta malobservado de la fundamenta principo de la Euxropa unuigxo, nome la samrajteco de cxiuj lingvoj. Konklude sxi prezentis avantagxojn laux la jura, ekonomia kaj morala vidpunkto, kiuj rezultus el akcepto de unu neuxtrala, pontolingvo.
Barbara Despinay, doktoro pri ekonomio, reprezentanta la Nacian Centron de Sciencaj Esploroj cxe la fama Sorbono priparolis rilaton inter la kultura identigxo en regionoj kaj gxia ekonomia evoluo. Rezulte de siaj esploroj en minoritataj regionoj, sxi konstatis des pli efikan ekonomian evoluon, ju pli forte identigxas kun koncerna regiono gxiaj logxantoj.
Zlatko Ti¹ljar, elstara teoriulo pri la temo "euxropa identeco", kaj sekretario de Euxropa Esperanto-Unio difinis diversjan aspektojn de la nocio "identeco", pledis por sistema tiudirekta edukado, kiel nepra kondicxo de sukcesa unuigxo de la kontineto. La preleganto, kiu mem konsideras sin kroato, sloveno kaj euxropano samtempe emfazis la alian kondicxon por konstrui komunan euxropan indentecon, nome komunan lingvon, kiu garantius al euxropanoj reciproke rilatigxi surbaze de la lingva egaleco.
La kvara panelisto, Peter Balá¾, junulo el Slovakio, interalie reprezentanto de TEJO prezentis mallongan informfilmon pri Esperanto, arangxita en 25 lingvoj, eksponantan la cxefajn "virtojn" de la lingvo internacia, i.a. gxian neuxtralecon, facilecon, amikecon, toleremon, pacon.
La diskuto
Post la eldiroj de la "panelistoj" komencigxis gxenerala diskuto, kiun ardigis elpasxo de brito, konsideranta la lingvan problemon en la mondo solvita per la angla. Li kontrauxstaris Esperanton, kiel senkultura lingvo. Krome la brito konstatis, ke instruante al homoj lingvon internacian, oni malebligas al ili gxui legadon de Sxekspiro en originalo.
Tuj levigxis demando, cxu averagxa brito entute facile komprenas la lingvajxon de antaux kelkaj jarcentoj. D-ro Ilona Koutny, hungarino, kiu gvidas Interlingvistikan Studumon en la Universitato de Poznano, konsciigis al la brito, ke Esperanto estas lingvo, kiu absorbis la cxefajn verkojn de la monda literaturo, kaj en kiu kreigxas originala literaturo. Tiel valora literaturo, aldonis d-ro Zbigniew Galor el la universitato en Poznano, ke brito William Auld estis nomita kandidato al Nobelpremio.
Prof. d-ro Witold Stêpniewski, vicrektoro de la Teknika Universitato en Lublino starigis la sxajne simplan, sed tamen malfacilan demandon: Kion signifas la nocio "lingvokono". Li aludis katastrofajn rezultojn de cxijaraj maturecekzamenoj pri la pola lingvo. Jen la 19-jaraj gejunuloj fiaskas pro la gepatra lingvo, kiun ili parolas ekde la infaneco, kiel 7-jaruloj komencis lerni la lingvon en lernejo kaj post 12 jaroj de lernado tamen ne konas gxin suficxe. Kiel do mezuri la konon de fremda lingvo? Kian sxancon havas ne-brito, kiu kuragxas konkurenci je posteno en euxropunia instanco kontraux denaska brito? Kaj kio estas "lingvokono" laux auxtoroj de flugfolioj, en kiuj oni promesas instrui la anglan dum tri monatoj?
La subskribinto de tiu cxi artikolo ankaux kontribuis al la diskuto pri la sama temo, rakontante pri sia sperto dum la instruado de Esperanto en la Pekina Universitato. Cxiuj miaj studentoj lernas jam ok jarojn la anglan lingvon kaj neniu gxin parolas, dum post tri monata lernado de la lingvo internacia kelkaj personoj ekparolis Esperante. El la publiko estis aludita "La Zamenhof-strato". Oni trovis gxin libro, kiu pruvas la valoron de Esperanto kiel literatura pontolingvo. Kun plezuro mi povis anonci, ke tri jarojn post gxia publikigo en Esperanto, gxi jam atingis dek eldonoj en diversaj lingvo, krome ses tradukoj jam estas pretaj por eldono, kontinuas tradukado en kvin aliaj lingvoj kaj venas novaj tradukproponoj.
Konkludoj
En Krynica la esperantuistoj sukcesis prezenti la lingvan problemon en Euxropo al neesperantista publiko en gxia influpova, elita nivelo. Estis uzitaj tri diversaj manieroj. Eble la plej grava estis la paneldiskuto, sed ne malpli gravas, ke gxi lasis firman spuron en la oficialaj dokumentoj. La kvar panelanoj estis prezentitaj per siaj portretoj kaj funkcioj en la bela albumo de la aktivaj partoprenantoj kaj en la programlibro estas esence priparolita la temo de la paneldiskuto pri la lingva politiko en Euxropo.
La tria maniero de la esperantista partopreno estis la informa stando pri Esperanto. Gxi estis organizita kaj priservata de Pola Esperanto-Junularo, kiun reprezentis en Krynica Anna Stachowicz el "Varsovia Vento" kaj Leszek Dobrowolski el "E-Senco", funkcianta en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. Tiel okazis la malofta en nia movado intergeneracia kunlaboro, la triaagxuloj kaj la gejunuloj man-en-mane agis por la sama celo.
La vera heroino de la tuta afero estas Halina Komar, kiu iniciatis la enkondukon de Esperanto en la Ekonomian Forumon de Krinico kaj faris multmonatan laboron, plenan de malfacilajxoj kaj surprizoj. Sxi havis stabon de sindonemaj kunlaborantoj, kiel Danuta Kowalska, Jolanta Kieres kaj aliaj. Ili ne nur faris la organizan laboron, sed ankaux gastigis la alvenintajn esperantistojn. Ili logxis cxe Halina Komar mem, sed ankaux cxe Stanislawa Zaczyk, Krystyna Kulej-Dulak kaj Krystyna Stendera.
La lingva panelo de la16-a Ekonomia Forumo en Krynica estis unu el la cento da diverstemaj diskutoj, tamen gxi estis unusola, kiun organizis nek iu sxtata instanco, nek ricxa entrepreno aux organizajxo, sed grupo de entuziasmuloj, kapablaj trovi sian bazon en la Socia Universitato de Tria Agxo kaj engagxi por sia projekto kompetentajn esperantistojn el Pollando kaj Euxropo. Jen la Novsoncxa fenomeno.
|