retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Olga Glendova     13.12.2006

_______________________________________________________________________________________________________

 

Memoro de la arboj

 

 
La arboj estas neordinaraj plantoj – kvankam la homo ne kreis ilin, spite al tio ke multaj el ili homo nek sole plantis, ili estas kun li ferme kunigitaj . Ankaux en nia tempo suprizas nin pere de sia longagxeco kaj forteco – ja vivo de la unu arbo amasigas vivon de aliaj homaj generacioj. Kaj tiel la arboj estigxas atestantoj de niaj bonagadoj same kiel agoj malbonaj, de nia historio kaj de tiuj historietoj, kiujn gxuste ni vivas. Por tio oni diras „la arboj rigardas nin“: 

Multagxaj arboj estas en nia lando gxis nun ankoraux multe, protektitaj pere de lego estas proksimume 1700. Kion decidas pri tio kiu arbo estos konsideratan kiel memoran ke oni dedicxus al li specialan protekton? 

Antaux cxio estas grava gxia unikeco, kiu ekinteresos je la unua rigardo – maljuneco kaj aspekto: formo de korolo, fortecon de la trunko, la truon en gxi, ofte ankaux la radikoj elirantaj super la tero.La alia kritero estas kontakto kun homoj, kun kiuj la arbo centaj da jaroj vivis, tio estas arboj kiuj firmigas akvobarilojn de fisxlagoj- ekzemple akvobarilaj arboj en sudbohemia Třeboň, la arboj generaciaj kiuj kreskas cxe la vilagxaj dometoj, sed ankaux la arboj en Prago aux tiuj kiuj centjaroj kreas medio de la pilgrimlokoj. 

La arboj povas esti ankaux memorantoj de la famaj historiaj personecoj kaj memoras ekzemple patrono de Cxehxa lando princo Venceslao, regxon kaj imperiestrojn Karolo IV-an aux T.G. Masaryk, unuan cxehxan prezidenton, same kiel predikiston Johano Hus, cxehxan batalanton Žižka ktp.

La arbojn antakaux eksxatis artistoj E. Destinnova, L.Van Beethoven, cxehxa pentristo-impresionisto Jan Slavíček. La arboj memoras okazitajxoj de la cxehxaj kaj moraviaj burgoj kaj kasteloj aux la arboj kreskas ankaux en lokoj de la bataltragedioj. 

La arboj estas la plantoj kiuj havas la plej proksime al la homoj. Ili pli altigas homojn pere de sia agxo kaj havas longtempan rememoron.

  

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com