Kara amikoj kun granda gxojo mi informas vin kaj cxiujn esperantistojn kaj amikojn de Esperanto, ke post kelkjardekaj klopodoj Esperanto-Ligo en Israelo sukcesis atingi la jenan celon: *Apero de la unua oficiala Esperanta-Zamenhofa
posxtmarko en Israelo.*
La emisio okazos la 17-an de Decembro. Sur la pm aperas portreto de L. L. Zamenhof dezajnita en Esperanto-teksto. Samtage
gxi estos stampata per unuataga porokaza stampo (interalie sur UTK), kaj iom poste aperos
ankaux memorfolio, kiu surhavos la samajn posxtmarkon kaj stampon.
Menciindas, ke la Israela Filatela Servo akceptis la peton aperigi
posxtmarkon okaze de la 120-a datreveno de la naskigxo de Esperanto kaj la 90-a datreveno de la forpaso de Zamenhof precipe dank` al klopodoj de la israela esperantistino Malka Zemeli.
Pri la rilatoj kun la emisianta instanco respondecas
Jehosxua Tilleman, cxefdelegito de UEA en Israelo, kiu okupigxadis kune kun Malka Zemeli pri
cxiuj teknikaj detaloj kaj dauxre okupigxos pri la disvendado de la
posxtmarkoj kaj la kromproduktoj inter la esperantistoj.
Amike salutas, Josef (Josi) Sxemer
|