|
retadreso
: gazeto@internacia-gazeto.com
Giuseppe
Affaticati 10.12.2006
_______________________________________________________________________________________________________
La
Kastelo de Rivalta
Je malmultaj kilometroj de Placxenzo (Piacenza en itala) apud la elirejo de la Valo
Trebbia, situas sin la malgranda vilagxeto de Rivalta, dominita de la samnoma kastelo.
Unauj noticoj pri fortifikajxo devenas el la jaro 1025, sed kiel konstruadato oni povas
konsideri la dua parto de la XIV jarcento, pere de ago de la Grafo Manfredo Landi.
Altigita por havi rolon de kontrolo kaj regado sur la vojo kiu kunligis la Pada ebenajxo
kun la Ligurio kaj la maro, la kastelo estis plurfoje modifita dum jarcentoj, gxis farigxi
vastan kaj pompan rezidejon, cxirkauxita de granda arbara parko.
Konstruita cxirkaux eleganta interna korto kun portikoj kaj logxioj, la kastelo estas
sinsekvo de cxambroj lukse meblitaj kaj freskitaj, sur kiuj elstaras la honora halo kun sia
monumenta kameno. Sur la enirfasado elstaras la latina familia moto "Svevo Sangvine
Laeta" (Gajigita de la Sxveba sango), kiu memorigas la parencligilon kun la familio de
Sxvebujo, kiu okazis en la XIII jarcento pere nupto de Ubertino Landi kaj Isabella de
Sxvebujo.
Karakteriza noto de la kastelo estas la cilindra turo, el kiu tureto altigxas, farita en la
XIV jarcento de la arkitekto Solari, kiu partoprenis ankaux al restrukturado de la Kremlo
de Moskvo.
En la turo trovas sin la "Puto de la trancxo", profunda puto kun pintoj de lancoj sur la
fundo, kie, dum la Mezepoko, estis jxetitaj mortkoundamnitoj.
Teatro de multaj bataloj, la kastelo estis plurfoje prirabita de fremdaj milicoj (hispanoj,francoj kaj germanoj) kiuj invasis Italion dum jarcentoj.
Nun la kastelo, proprajxo de la Grafo Orazio Zanardi Landi, estas sinjora domo, kiu havis
inter siaj gastoj, ankaux kelkajn anojn de la regxa angla familio.
Malfermita al turismaj gvidstaj vizitoj kaj dotata ankaux de kelkaj luksaj cxambroj por la
hotela logxebleco, gxi estas parto de turisma teritorio, kiu entenas ankaux altkvalitajn
restoraciojn, golfejon kaj unu ekipajan cxevalan centron.
Atestanto de la historiaj eventoj de cxi tiu teritorio, la kastelo de Rivalta estas deviga
paspunkto por kiu volas visiti Placxenzon kaj la Valon Trebbian.
|
* * *
Komentojn
pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com
|