Karaj Gesamideanoj,
mi sendas raportojn de mi kaj de mia amiko Sean O Riain pri la
vespermangxo-debato en la hotelo "Amigo" en Bruselo, bv. utiligi ghin - mi petas.
Elkore mi dankegas al kunlaborantoj Margareta Handzlik kaj shia sekretario Agnieszka, Flory Witdoeckt, Sean O Riain kaj Jozef Reinvart. Denove, mi multe dankas Vin.
Etsuo Miyoshi
"Vespermangxo-Debato Unu Pasxo Antauxen"
Etsuo Miyoshi
En la 3-a de oktobro okazis hotele en Bruselo, urbo kie cxefsidas la EU,
"Vespermangxo-debato pri komuna lingvo" al kiu kunlabore kun la
Euxropa Esperanto-Unio (EEU) estis invititaj la 107 francparolantaj deputitoj (el Francio, Belgio kaj Luksemburgio).
Tamen, bonvolis partopreni Harvard-profesoro Philippe van Parijs, kiu deflanke impulsas la estron de la EU-komisiono pri multlingveco Figel kiu emas akcepti la nunan
angligxon, prof. d-ro Hugo Baetens Beardsmore de la Libera Universitato de Bruselo kiu forte favoras multlingvismon, kaj francaj, belgaj, irlandaj, slovakaj kaj italaj diplomatoj che EU. Ili venis anstatau deputitoj kiuj pensas ke la elekto de la angla kiel komuna lingvo de EU estas neniel haltigebla,
aux kiuj ne multe interesigxas pri lingvopolitiko.
Niaflanke cxeestis EEU-prezidanto d-ro Sean O Riain, diplomato che la irlanda ambasadorejo en Bruselo, EEU-vicprezidanto s-ino Flory Witdoeckt, Esperantisto kaj EU-parlamentano s-ino Margareta Handzlik, la slovaka diplomato s-ro Jozefo Reinvart kaj mi, sume 5 homoj.
La interparolo okazis franclingve kaj s-ino Flory Witdoeckt interpretis.
Ili konstante argumentadis: "La angla estas jam disvastigxinta tra la mondo, kaj per
gxi oni komercas. Do, estas plej nature uzi gxin kiel komunan lingvon".
Prezidanto Sean O Riain dauxrigis sian mild-tonon sed fortan persvadon. Dirante "La
Esperanto-vikipedio jam havas pli ol 59,000 artikolojn, kaj almenaux unu nova libro
publikigxas cxiutage en Esperanto. La Papo ekuzis gxin publike en 1994, kaj intertempe
dauxre uzas gxin. "Pro la principo <unu litero, unu sono> ne necesas prononcindikoj" kaj
"Gxi estas latinbaza do Euxropanoj povas gxin ellerni per dekono da laborpeno ol la anglan" li priparolis la
avantagxojn de Esperanto.
Plie li kontrauxargumentis: "En Hungario
cxiujare 7-8 mil personoj studas Esperanton universitate kaj
elgradigxas en gxi" kaj "Ecx pagante al Britio jare 17 miliardojn da
euxroj por studi la anglan, lerni eksterlande, inviti instruistojn ktp, EU-loghantoj tute ne atingas la nivelon de Britoj. Esperanto plene protektas la intergentan egalecon."
Mi eldiris: "Indonezio uzanta paralele homfaritan komunan lingvon indonezian kaj ch. 740 insulajn lingvojn, estas ekzemplo de
sxtato sukcesinta igxi dulingva. Nun mi estas petinta al gxia sxtatprezidento intervjuon, kaj se tio sukcesos mi planas prezenti lin en franca
tagjxurnalo." Kaj "Dum la homaro baraktas pri la angla, nur angla-parolantoj povas sin dedichi al avangarda teknologio kaj novaj inventoj", "Pli kaj pli
profundigxas la abismo inter ricxo kaj malricxo, kaj ne haltas eksplodoj de teroro." Mi klarigis:
"Protektigxas lingva egaleco kaj unuafoje malfermigxas vojo al interparolo cele al vera mondpaco".
EU-parlamentano Margareta Handzlik diris "Multaj polaj EU-parlamentanoj scipovas la anglan, sed ne-kapabluloj ne povas partopreni en la diskutoj kaj restas komplete ekster-afere".
Ili ne sciis kiel respondi kaj prez. Sean O Riain sxanghis la fluon provokante "Kvankam
laux la EU-konstitucio la popoloj kaj lingvoj de cxiuj membro-sxtatoj estas egalaj, pro la uzo de la angla kiel komuna lingvo, kio okazas al la konstitucia spirito, al demokratio kaj justeco?" La diskuto ekis je la 8:00h vespere kaj
finigxis maljam nur je la 00:40h nokte; pro mia dunokta-kvartaga
salt-vojagxo kaj la pli ol 5-hora debato mi estis plene elcxerpita.
Sed, eble pro nia homara vidpunkto, pro la entuziasmo de ni alvenintaj el Japanio kaj diversaj
euxropaj landoj aux pro mia viv-veta anonckampanjo ks, ili sentis simpation kaj ilia rezistemo videble
moligxis.
Fine ankaux ili agnoskis, ke "En la mondo ekzistas seriozega lingva diskriminacio, kaj indas veki la politikistojn kaj civitanojn char tiu problemo meritas pridiskuton." Plie, mi ricevis retposhtajhon de prez. Sean O Riain ke li invitintis la plej rezisteman prof. van Parijs /la Universitato-Harvard/ kun lia edzino
vespermangxi en la 8a de oktobro che si kaj tiukaze la profesoro diris "La
vespermangxo-debato estis ege signifplena".
Unue mi pensis, ke pro la ne-partopreno de parlamentanoj malsukcesis la cxifoja debato, sed konsiderante ke ni
sxangxis la vidpunkton kaj pensmanieron de influhavaj eguloj de la partio
antauxenpelanta la anglan, mi pensas ke gxi lasis gravajn spurojn.
Karaj,
Laux mi la hierauxa vespermangxa debato estis sukceso, malgraux la
ne-cxeesto de EP-anoj. La debato dauris de la 20.00a horo gxis post la noktomezo! Mi unue klarigis ke nia celo ne estas esperantistigi ilin dum la vespero, sed stimuli debaton pri
sxlosile grava elemento de la europa integrigxo, kaj plilargxigi tiun debaton al aferoj kiel la ebla kontribuo de neutrala lingvo, kiuj kutime estas neracie, nescience kaj
antaujugxe forigataj de la debato. Cxeestis kelkaj gravaj kaj influhavaj homoj (se ni ne havis kvanton, ni havis kvaliton):
1. Prof. d-ro Hugo Baetens Beardsmore, kiun la Komisiono ofte konsultas pri lingvopolitiko, kaj kiu longjare faris projektojn en lingvoinstruado por la Konsilio de Europo. Mi kopias al vi la reagon kiun li sendis
hodiaux, kiu estas ege pozitiva.
2. Prof. d-ro Philippe van Parijs, tre konata filozofo, kiu nuntempe estas verkante libron pri "lingva justeco". Li estas konata kiel apoganto de la angla, sed hieraux tre zorgeme auskultis niajn diskutojn en Esperanto, aparte kiam Margareta kaj Etsuo parolis, kaj kiu poste diris ke "Bezonatas komuna lingvo por la efikeco de Europa Unio. Mi
cxiam favoris la anglan, sed eble ankaux estas argumentoj por neutrala lingvo, kiu priveligius neniun." Kun lia edzino li venos
vespermangxi che ni dimancxe la 8an de oktobro.
3. Marc-Olivier Gendry, alt-ranga diplomato en la franca Cxiama Reprezentejo che EU, kiu respondecas pri lingva politiko kaj pri la "frankofonio".
4. Belga diplomato Jan Bayart, kiu parolas denaske nederlande, sed komprenas la gravecon de la franca. Li
"bedauxrus vidi generacion en Flandrio kiu parolus angle sed ne plu france." Li la unuan fojon audis Esperanton. Kaj li kaj Prof. Baetens-Beardsmore zorge rigardis la
(suficxe grandan - 45 librojn) libro-ekspozicion kiun mi faris sur 2 tabloj apud nia
mangxotablo.
5. Cxeestis Esperantistoj Margareta Handzlik, Jozef Reinvart (kiu nun reprezentas Slovakion en Belgio, kaj sukcesis inviti la 2 profesorojn al la Bratislava konferenco en novembro '05), Flory Witdoeckt (kiu tre trafe komentis dum la diskuto, kaj ankau zorge tradukis por Etsuo), kaj Guido Ricci el Italio.
6. Mi ricevis al miaj 3 invitiloj senditaj al chiuj 107 franclingvaj EP-anoj respondojn de 21 EP-anoj. Margareta diris ke jam estas atingo ke tiom da ili skribe respondis - ili
cxiuj ricevis mian franclingvan artikolon, kiu publikighis printempe en "Les Langues Modernes". La lasta respondo venis malfrue hieraux vespere, kaj mi nur hodiaux vidis
gxin, sed gxi estas tre signifa, kaj pro tio mi kopias gxin al vi:
gxi venas de kataluna EP-ano, bernat.joanimari@europarl.europa.eu, kiu verkis la malneton de EP-raporto (mi dankas Agnieszka, kiu sendis tion al mi) pri la Komisiona komuniko pri multlingvismo de novembro 2005, kiu ankorau ne estis adoptita de la Parlamento. Li skribis ke li tre
sxatus veni al nia diskuto, sed bedauxrinde ricevis samtempan inviton de la Prezidento de Katalunio. Mi tuj respondis kaj invitis lin
tagmangxi. Ni vidu.
Amike,
Sean O Riain
|