retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski     04.12.2006

_______________________________________________________________________________________________________

 

Medalo de Toleremo

 

Fondajxo Zamenhof en Bialystok, Polio en 1999 decidis krei specialan medalon por honorigi homojn, kiu estas perceptataj kiel ege toleremaj kaj donantaj bonan ekzemplon por la tuta mondo. La medalon projektis Dymitr Grozdew – bulgara pentristo, longjara logxanto de Bjalistoko.

La unua medalo estis aljugxita al la papo Johano Pauxlo la 2-a en 1999. Post tiu evento cxiujare la Kapitulo de la Medalo diskutadis pri alia kandidato, tamen ne trovante iun suficxe meritan kaj akcepteblan de cxiuj diskutantoj. Finfine cxi-jare oni interkonsentis elekti du kandidatojn: profesoron Władysław Bartosxewski, la eksministron pri eksterlandaj rilatoj, "la polan simbolon de dialogo" precipe inter poloj, germanoj kaj hebreoj kaj Mondan Skoltan Organizon en Gxenevo – pro la edukado de junularo.

La enmanigo okazis la 9-an de junio cxe la Supera Altlernejo pri Publika Administrado. En la plenplena lerneja salonego observis rektoroj kaj profesoroj de bjalistokaj altlernejoj, reprezentantoj de diversaj decidpovaj instancoj, kulturorganizajxoj, studentoj, esperantistoj, gastoj. Gazetoj delegis siajn spertajn jxurnalistojn, diversaj televidstacioj – siajn kameraistajn teamojn.

Kompreneble, dum la restado en Bjalistoko, ne mankis tempo por meti frumatene florojn kune kun esperantistoj apud la monumento de Ludoviko Zamenhof. La solenajxon i.a. partoprenis la reprezentanto de UEA Povilas Jegorovas kaj la vicprezidanto de PEA Eduardo Kozyra kun akompanantaj malborkanoj kaj pelplinanoj. Jaroslav Parzyszek - la prezidanto de Fondajxo Zamenhof, intevjuita per la redaktoro de „Gazeta Wyborcxa" diris: „Sciante, kiel malfacile estas elekti la komunan ekzemplon de toleremo por venontaj generacioj mi estas certa, ke tiuj 19 medaloj, kiuj restis en nia deponajxo, suficxos gxis la fino de mia agado en Esperantujo".


fonto: "Ret-Info"
http://www.eventoj.hu

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com