retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski     01.12.2006

_______________________________________________________________________________________________________

 

Peto por ideoj antauxenigantaj interkulturan dialogon en Euxropo

 

La ekzisto de strukturita kaj gxisfunda interkultura dialogo engagxanta kaj   la nacian, regionan kaj lokan auxtoritatojn kaj la vastan publikon estas vitala por Euxropa Unio.

Nuntempe ni vivas en mondo kun kreskanta kultura diverseco rezultanta el la sinsekvaj plivastigoj de la Unio, la kreskinta moveco  far la Unueca Merkato, inta kaj anta migrado,
kaj fine la eksponenciala kresko en komercado kun la cetera mondo.

Kulturaj diferencoj inkluzivas cxiujn diversajn aspektojn de la kulturaj identecoj de individuoj: geografiaj devenoj, etnecoj, lingvoj, sociaj kaj edukaj fonoj kaj cxiuj logxantoj en Euxropa Unio devas kontribui en la sxangxado de niaj multkulturaj socioj en interkulturajn sociojn.

Celoj

La Euxropa Komisiono tial proponas, ke 2008 estu deklarata "Euxropa Jaro de Interkultura Dialogo".
"<http://ec.europa.eu/culture/eac/dialogue/year2008_en.html>

Dum al tiu dialogo jam estas donita prioritato en granda nombro da politikoj kaj rimedoj, la procezo nun bezonas senlime pli grandan largxon kaj videblon. Tio estas la celo de la Jaro de Interkultura Dialogo: atentigi cxiujn logxantojn de la Euxropa Unio pri la fakto, ke dialogo reprezentas kondicxon por vivi en, kaj havi avantagxon el kreskanta multkultura medio.
Tiu iniciato koncentrigxos pri interkultura dialogo cxiam, kiam gxi povas kontribui al plibonigata cxiutaga kunvivado. La agadoj rilatantaj al la iniciato celu precipe la junularon. Tiuj agadoj mobilizu civilan socion kaj gxiajn diversajn agantojn sur Euxropa, nacia kaj loka niveloj kaj engagxi, rekte aux malrekte, kiel eble plej multajn homojn. Por plenumi tion, la Komisiono bezonos ideojn kaj kunlaborantojn.

Prioritatoj

La ideoj atentigendaj de interesitaj kunlaborantoj koncernu la sekvantajn tri fundamentajn demandojn por prepari la Jaron de la Interkultura Dialogo:

- A) Kiel oni povas kontribui al identigo, analizado, disvolvado kaj intersxangxado de projektoj, spertoj kaj bonaj praktikoj de interkultura dialogo sur Euxropa plano?

- B) Kiaj informadaj kaj komunikadaj iniciatoj povus kontribui al envolvado de cxiuj euxropuniaj logxantoj, precipe junuloj, en la antauxenigo de cxiutaga interkulura dialogo (ekz. lernejoj kaj aliaj lokoj de edukado, sportaj kaj kulturaj agadoj, la laborejo, ktp.) kaj konatigxo kun gxi?

- C) Kiuj specife euxropskalaj iniciatoj tauxgaj por ricxigi, rekte aux malrekte, kiel eble plej multajn homojn en la Euxropa Unio - kaj precipe junulojn - povus kontribui al antauxenigo de interkultura dialogo?

Tiuj demandoj koncernas ne nur la lecionojn kaj rezultojn tiritajn el intaj aux antaj iniciatoj, sed ankaux novajn sugestojn por 2008 aux poste. Ili ankaux koncernas demandojn pri aliro kaj metodaro kaj ideoj por la malvolvado de specifaj projektoj.

Financotaj agadoj

Por 2008 la Komisiono planas:

- informadon kaj antauxenigon de kampanjoj, kiuj estas vitalaj por iu ajn agado celanta publikan konscion. Tiuj kampanjoj estos kunordigataj je unia nivelo kaj estu precipe bazitaj sur sperto kaj bona praktiko surkampa, kaj adaptitaj al la situacioj en la diversaj membrosxtatoj;

- malgranda nombro de euxropskalaj regantaj agadoj ilustrantaj la diversajn flankojn de, aux alpasxoj al interkultura dialogo;

- iniciatoj je nacia nivelo proponitaj de la organizoj respondecaj pri la kunordigado en la membrosxtatoj.

En tiu stadio tamen la Komisiono volas kompreni la situacion kolektante la ideojn de cxiuj kunlaborantoj envolvitaj en la iniciato, celante:

- identigi la atendojn de civitanaj societoj rilate la Jaron de Interkultura Dialogo por kunordigi ontajn petojn por proponoj celantaj ricevi subvenciojn kaj por determini, kio estu plenumata per la informada kampanjo celanta la vastan publikon;

- identigi similajn aux kompletigajn ideojn por iniciatoj celantaj starigi kontaktojn kaj eble kunlaboradojn inter la progresigantoj de projektoj.

Elektebleco

Asocioj - Federacioj, Unioj; - Lernejoj - Universitatoj povus partopreni en tiu peto.

Bugxeto  La taksata entuta sumo por 2008 estas 10 milionoj da euxroj.

Tempolimo: la 13a de oktobro 2006.

Informe:
mailto: dialogue-interculturel@ec.europa.eu eudialogue-interculturel@ec.europa.eu 
Por simpligi la prilaboradon de kontribuoj, ni petas vin uzi la retejan formularon
Petan Tekston kaj Kontribuan Formularon:
http://ec.europa.eu/culture/eac/dialogue/pdf_word/call_ideas_en.dochttp:

//ec.europa.eu/culture/eac/dialogue/pdf_word/call_ideas_en.doc 
Plia Informo: - bedauxrinde ankoraux ne en Esperanto - http://ec.europa.eu/culture/eac/dialogue/year2008_en.html

http://ec.europa.eu/culture/eac/dialogue/year2008_en.html 
Tradukita el la angla lingvo de Leo De Cooman kaj reviziita de David R. Curtis

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com