|
Subtenu la medicinistojn-esperantistojn
de: "D-ro Imre FERENCZY"
iferdr @ t-online.hu
Tre estimataj!
Nia Asocio, La Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) en la jaro 2008 festos sian 100-jaran fondighdatrevenon. El tiu okazo UMEA okazigos tiam sian jubilean feston kadre de internacia konferenco en Krakovo, Pollando.
UMEA havas landajn sekciojn kaj membrojn en 30 landoj. La celo de la Asoco estas: disvastigi la Internacian Lingvon en la rondo de kuracistoj, apotekistoj, veterinaroj kaj de sanitaraj laboruloj; efektivigi fakajn kaj amikajn kontaktojn kun la
neesperantistaj gekolegoj; intershanghi la rezultojn de la medicinaj esploroj pere de Esperanto. UMEA eldonas sian organon, la Revuon MIR, (Medicina Internacia Revuo). Ekde la jaro 1977 en chiu dua jaro UMEA organizas internacian konferencon por siaj membroj. Grava evento estis, kiam antau nelonge aperis la Esperanta-Angla Medicina Terminaro verkita de japana profesoro D-ro Saburoo Yamazoe. Li verkis ankau la volumon Anglan-Esperantan parton jam en 2001.
Okaze de la jubilea jaro la Estraro de UMEA alvokas la esperantistajn gekolegojn, organizajhojn, klubojn, bibliotekojn
komune festi la 100-jaran datrevenon. NI invitas vin esti "Jubilea Subtenanto de UMEA". La Jubilea Subtenanto de UMEA pagas 100 Eurojn por la konto de UMEA registrata che UEA. (ABN-Amro Bank, Postbus 949, NL-3000, DD Rotterdam, konto: 426051599, kodo umea-x-jubileo).
Post la alveno de la sumo por la Subtenantoj ni tuj sendos la volumon EAMT, dum du jaroj la Revuon MIR ghis la jubilea festo. Krome ili ricevos specialan jubilean insignon en jaro 2008.
Tiam aperos bela, kolora memorlibro de UMEA, en kiu ni publikos la liston de la subtenantoj. La Terminaron unue ni rezervas por niaj subtenantoj.
Por alighi ni petas kontakti la prezidanton, e-mail: iferdr @
t-online.hu. La aligho validas nur, se la sumo alvenos al Roterdamo.
El la alvenintaj sumoj inter aliaj ni deziras helpi la konferencan partoprenon de tiuj gekolegoj, kiuj alvenos el la t.n.
malrichaj landoj kaj ne kapablus pagi la kotizojn kaj vojaghkostojn.
Krome ni aranghos ekspozicion en Krakovo prezentante la 100-jaran agadon de UMEA en la tuta mondo.
Ni atendas vian baldauan alighon, estu nia Jubilea Subtenenanto!
Kun koraj salutoj en la nomo de la Estraro de UMEA:
(D-ro Imre Ferenczy)
|