retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Stanislaw Smigielski            12.11.2006

_______________________________________________________________________________________________________

 

Patrujo

 

Leszek Henryk Legowski 

 

,,en la komenco 

patrujo estas proksime 

je la etendita mano"

Tadeusz Rózewicz

 

 

Patrujo 

En la komenco kaj gxis la fino 

proksima – la plej proksima  

kie ajn – 

per largxa vojo 

cxu per mallargxa vojeto. 

Kun gvidanto 

cxu solece 

En la senhejma almozulo 

cxu en la luksaj vestoj. 

 

Al Vi cxiam proksime 

je etendita mano – 

Patrujo. 

 

Cxi-tie radikoj gxis la doloro. 

Pluvo de malvenkoj pardonita. 

Fajreroj de la steloj en rigardo 

de la estonteco. 

Suna bonodoro de arbaroj kaj herbejoj 

neforgesebla. 

 

De malproksime – de alteco 

el la tatraj krutoj 

gxis la ondaj sukcenoj de Balta Maro – 

proksima - la plej proksima gxis la fino 

cxiam: Patrujo! 

 

Tradukis: Boguslaw Sobol 

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com