|
Altestimataj s-inoj kaj s-roj, karaj geamikoj,
konsternite mi ricevis la sciigon, ke kadre de planata reformo de la
ghenerala programstrukturo, la nova direktoro de la Pola Radio subtenas la ideon de forigo de la Esperanto - Redakcio. La
redakciestrino Barbara Pietrzak ne havas eblecon pri tio paroli, almenau
ne nun, dum la chiutagaj emisioj.
Oni imagu, de la jaro 1959 ekzistas esperanto-elsendoj de la Pola Radio
kaj ghis hodiau la malmultnombra redakcio ricevas plej multe de la alvenantaj sendajhoj de la auskultantoj. Nur tri jaroj ghis la 50
jarigho de la esperanto elsendoj el Polando kaj la planata UK en la naskighlando de la lingvo Esperanto.
Kion ni faru? S-ino Pietrzak opinias ne tauga skribi al la Pola Radio
mem, sed prefere skribi al polaj kulturaj institutoj kaj la pola ambasado de via popra lando. Necesas tuja reago! Ni bezonas
lavangon de savo kaj subteno kaj de leteroj! Diskonigu la malbonan
novajhon per viaj plej rapidaj rimedoj kaj skribu mem kaj petu viajn
esperantajn geamikojn reagi hodiau ankorau!
Interreto donas la shancon al la tutmonda esperanto popolo doni respondon al la maltauga ideo de subpremo de la chirkaumonda deziro
daure havi tian lingvan servon.
Kiu alia lando havus pli firman ligon al la zamenhofa lingvo ol ghuste
pollando. Tie naskighis la ideo pri neutrala internacia lingvo, kiu dum la paso de preskau 120 jaroj alportis la fundamenton
kaj konvinkon al la homaro, ke per neutrala lingvo estos grundo tauga por amike interrilati.
Estus ne eltenebla perdo por la esperanto kulturo kaj almenau ne
venkebla retropasho en la disvatigo de nia ideo.
Ekagu!
Salutas amiko de Esperanto Reinhard Wagner (Hannovera grupo)
Dangxero! - Oni volas cxesigi Esperanton cxe Pola Radio!
Karaj Gesamideanoj!
Meze de la jaro sxangxigxis la auxtoritatoj de la Pola Radio Akcia
Kompanio. La lauxvican fojon sxangxigxis la superuloj de gxia Poreksterlanda Programo "Radio Polonia". Relative longe ni ne konis
la novan programan vizion de la publika radio kaj de Radio Polonia,
kies programo estas realigata interkonsente kun la pola Ministerio
por la Eksterlandaj Aferoj. Hodiaux mi devas komuniki kaj informi,
ke en tiu cxi vizio forestas Esperanto Redakcio. Gxian forigon premisas la projekto de nova strukturo de Pola Radio, inkluzive de
gxia Poreksterlanda Programo "Radio Polonia". Cetere temas pri la
unusola redakcio, kiu cxesos ekzisti en Radio Polonia.
La menciita projekto estis afisxita sur la internaj retaj pagxoj de Pola Radio
AK, marde posttagmeze, rekte antaux la komencigxantaj festoj de Cxiuj Sanktuloj kaj la Mortintoj. Laborantoj rajtas prezenti siajn
rimarkojn al la prezidanto de la kompanio, K. Czabanski gxis la 10-a
de novembro.
La novaj radioauxtoriatoj ekfunkciis fine de julio nunjare. Jam dum
la unua renkonto kun la superulo de Radio Polonia ni eksciis pri
neceso kontrauxbatali "postkomunistajn influojn, regantajn en tiu
programo de 16 jaroj". Komence de oktobro la sama membro de la radiaj auxtioritatoj signalis estontecan koncepton de nia programo.
Laux gxi al signifa plukonstruo subigxos programoj en la ukraina kaj
belorusa lingvoj, oni enpraktikigos instrukciadon de jxurnalistoj el
Ukrainujo kaj Belorusujo kaj por la jxus menciitaj landoj, oni intensigos pollingvan emisiadon al cxi tiuj landoj.
Fakte la lingva oferto de Radio Polonia estas difinata fare de la
pola Ministerio por la Eksterlandaj Aferoj. En la lasta kontrakto el
la nunjara majo Esperanto en gxi trovigxas. Sed nun la radia projekto ekskludas gxin. La situacio estas drameca, cxar la
sxangxoj estas efektivagataj en la lastaj tagoj fulmrapide. Oni ricevas la impreson, ke la nova administracio de la publika radio
havas verdan lumon por cxiuj siaj ideoj. Dum miaj provoj klarigi la
signifon kaj atingopovon de niaj elsendoj, la viglajn reagojn el
diversaj landoj de la mondo interparolante kun miaj novaj superuloj
mi ricevis lakonan respondon "ni scias". Mi estis ankaux informita,
ke pri la estonteco de la E-Redakcio decidos Ministerio pri la Elsterlandaj Aferoj. Cxu tia decido estis efektive alprenita, mi ne
scias.
Malgraux cxio sxajnas al mi ke ne eblas allasi, ke la eventuala
malapero de Esperantlingvaj programoj de PR restu seneha. Tial mi
petas vian subtenon. Unuavice pere de nacilingvaj korespondajxoj
direktataj al polaj AMBASADOJ, polaj kulturinstitutoj en diversaj
landoj kun la demando pri la estonteco de la E-Redakcio de Pola Radio. Kun elmontro de intereso por gxia promocia rolo koncerne
Pollandon, koncerne gxian orientan politikon, kiu estas difinata
kiel la orienta politiko de EU. Gravas plurfoje esprimita de
niaj auxskultantoj opinio, ke niaj elsendoj estas por ili unu el
malmultaj aux ecx unusola informfonto pri Pollando, gxiaj atingajxoj
kaj progresoj, sed krome pri Belorusio kaj Ukrainio.
Ni bezonas ankaux similenhavajn leterojn adresitajn al la redakcio,
por ke ili rolu kiel argumento en niaj rimarkoj, kiujn ni volas adresi al la prezidanto de PR gxis la 10-a de novembro nunjare.
Ne suficxas protesti, ne suficxas esprimi sian indignon. Estas necesaj sobraj, trankvilotonaj argumentoj.
Kvankam malfacilas tion konstati, sxajnas, ke nia redakcio dividos
la sorton de aliaj E-redakcioj, kiuj malaperis en la lastaj jaroj
en diversaj radiostacioj. Tio estas tutcerte frapo por la promocia
rolo de tiuj cxi elsendoj pri Pollando kaj gxiaj transformigxoj. Gxi
estas frapo antauxtage de la 150-a naskigxdatreveno de la kreinto de
la IL, d-ro L. L. Zamenhof aparte en la kunteksto de la planta
Jubilea Kongreso en la 2009.
Barbara Pietrzak
Esperanto-Redakcio de Pola Radio
retadreso: "esperanto@polskieradio.pl"
Noto de red.:
Ni volas emfazi, ke laux la peto viajn protestleteron sendu al la
vialanda AMBASADEJO de Pollando, kaj kopie al la E-redakcio en Varsovio: "esperanto@polskieradio.pl"
Adresojn de vialanda pola ambasadejo vi plej simple trovas cxe la
retpagxo:
http://www.mfa.gov.pl/Polish,Missions,Abroad,2143.html
fonto: Ret-info:
|