retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Simone Armand            08.11.2006

_______________________________________________________________________________________________________

 

La relikvujo

 

Tiun metalacxan skatoleton tiom simplan tiom modestan mi heredricevis de mia patrino. Sxia avo trovis gxin en garbejo, kiun li devis ordarangxi. Li donis gxin al mia patrino, tiam infano, lauxsxi tio estas relikvujeto : cxi tie la relikvoj versxajne konsistas el etaj ostoj, blank-grizaj sxtonetoj .

Se oni auxdacus levi la protektvitreton, se oni auxdacus preni la blankan rubandeton el gxia volva girlando cxirkaux la ostetoj, oni eblus decxifri la tie skribitajn vortojn. Sed ne, oni ne kulpos pri tiu sakrilegio, oni ne pertubos tiun pacxon de tombo, gxuste protekta de la malgranda polikromia statueto de Virgo portanta Infanon.
La kreinto de la relikvujo volis sxin ornemata de krono kaj de perlkoliero. Sxian vizagxon kaj tiun de la infano oni devinas pro du punktoj por la okuloj kaj pli markata punkto por la nazo kaj la busxo. 

Stranga, tiu kunajxo certe iam estis tre kolorata, tre luma, sed la farboj estas estigataj kaj kontrastas nur la blanka sxnureto , kiu kunligas la tajlon de la Virgo al la ena tolajxo. 
Ne, gxi ne eliros gxian lulilo-cxerkon, ne de nia ago. Domagxe por la orfadenoj de la sxtofo, kiuj disfibriligxas . Refermu la kovrilon sur tiom da misteroj. 

Sed kial tiu relikvujo en garbejo ? Dum la Revolucio ( 1789) la pregxejoj estis prirabitigxaj, eblas la pieaj objektoj estis kasxigitaj en ne antauxvidotaj kasxejoj aux okaze alvenis tien.. Eble nur dank 'al sia simpleco, dank'al sia tiom modesta aspekto, gxi nun estas en miaj manoj. Konsultata Interreto informas nur pri belaj relikvujoj kiel artaj juveloj. Pruvigas, ke iuj relikvujoj estas falsaj. Mi scias neniun pri tiu cxi kaj tio estas bone. Revu !

La metalacxa skatoleto, pli malpli bone lutata, tra pli ol cent jaroj, kunligas min al mia nekonita praavo « Joseph , la rugxaj okuloj », pedelo inter aliaj miseraj metioj, kies burleskajxoj rakontis mia patrino en siaj memorajxoj 

 

 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com