|
Laux PIV-o la beginejoj estas: „Aro da simplaj domoj,destinitaj al beginoj, kaj ofte formanta apartan kvartalon en la flandraj urboj“. La begino estas: „Speco da monahxino, kiu ne estas ligita per voto, kaj vivas en beginejo, kie sxi mastrumas mem“.
La beginejoj estas kiel urbetoj en la koro de la urboj, sed diferencas de ili pro centoj da proprecoj. Ili ne nur havis auxtonoman vivon, sed cxio, kion ili posedis, estis aparta kaj propra: pregxejo kaj kapeletoj, placoj kaj stratetoj, domoj kaj kortoj, domaro ka dekorado, kuirado kaj vestado, organizo kaj statutoj, vivmaniero kaj vivkonceptoj, moroj kaj kutimoj, proverboj kaj dirmanieroj, pregxoj kaj religiaj servoj, pieco kaj mistiko.
Tiuj cxi mezepokaj lokoj havas eksterordinaran cxarmon por multaj nuntempuloj, precipe se ili kiom eble plej multe konservis la spiritan kaj materian heredajxojn. Tie oni ja ankoraux trovas tion, kio farigxis en nia moderna mondo la ekstremo de lukso: kvieton kaj ripozon, serenecon kaj pacon, eblecon retrovi sin mem kaj konsciigxi pri gxi, la puran belecon de la simplaj, veraj kaj fidelaj ajxoj.
Se estas vere, ke etoso de silento, de vivo dedicxita al Dio, karakterizas la beginejoj, ili tamen samtempe estis centroj de grava laboro. Elstaraj estas iliaj meritoj en la kampoj de instruado, arto kaj metiarto: puntajxo, teksado, kaj ne malpi grave la kampo de flegado de la malsanuloj.
Je la fino de la mezepoko beginejoj trovigxis en preskaux cxiu urbo en la tiamaj „Sudaj Nederlandoj“.
La plej fama beginejo, plej pitoreska sed ... iom tusxita pro la troa alfluo de turistoj, estas tiu de Brugxo. Multe pli intimajn beginejojn oni trovas en Dendermonde, Lier, Gento kaj Loveno.
Kompilis: Olga Glendová
|