|
Materiismo
kaj Metafiziko
Disfendo de religio kaj scienco
Religia mondkoncepto (religioj certe estas tre diversaj, sed ni diru gxenerale) dum longa periodo de historio estis por la homaro ununura. Tio estis bone en tiu rilato ke la homo havis plenan mondkoncepton kiu klarigis al li cxion: kaj ordinaran vivon, okupadojn praktikajn, kaj same ankaux problemojn universajn kaj plej gravajn kaj komplikajn. Ekz. 'Dio kreis la mondon kaj la homon kaj difinis al gxi kio gxi devas fari kaj kiel konduti ktp'.
En epoko de Renesanco en Euxropo komencis aperi alia konkuranta mondkoncepto, kiu fontis el perfektigita grek-latina filozofio. Gxi estis ligita kun ideo ke racio povas regi kaj klarigi cxion en la mondo. Kristana eklezio kondutis tiam kiel nun kondutas totalismaj sxtatoj: gxi opresis cxiun liberan forton kiu kritikas gxin, kaj havas malsamajn ideojn. Sekve de tio, tiu movado (kun nova mondkoncepto), ekhavis kontrauxreligian etoson, [kio fakte signifas "kontraux-kristanan" por tiu tempo, cxar aliaj religioj ne estis konataj aux estis konsiderataj kiel eraraj kaj negravaj].
Finfine evoluo de la afero rezultis ke aperis mondkoncepto scienca, surbaze de materiismo. Materiismo estas instruo filozofia, kiu proklamas ke cxiuj ajxoj estas materiaj kaj ne ekzistas alia forto ol materia, kaj homa konscio estas fenomeno kreita far specialaj ecoj de materio. (Tiuj, kiujn nun oni nomas ofte "ateistoj" fakte estas, pli gxuste dire, materiistoj). Scienco ne estas tute sama kun materiismo: gxi estas speciala doktrino, kiu bazigxas sur konstanta provado kaj esplorado de vereco de siaj ideoj kaj teorioj praktike per eksperimentoj. Por scienco tre gravas racia bazo de esplorado kaj ebleco ripeti eksperimentojn multfoje.
Metafizika problemo: Disfendo de metafiziko kaj scienco
En fino de XVIII - komenco de XIX jc. scienc-materiisma mondkoncepto komencis superregi sur religia mondkoncepto. Kristana eklezio ne povis doni plu kontentigan kaj praktike efikan instruon. Metafiziko estas parto de filozofio (aux ankaux religio) pri finaj, plejaltaj, absolutaj principoj de la mondo (ktp). Elstara germana filozofo de tiu tempo, Immanuil Kant, asertis, ke metafiziko, [t.e. ekz. ekzisto de Dio, ekzisto de postmorta vivo, animo, la senco de la vivo ktp] ne povas esti pruvota per racia forto (racio filozofia kaj scienca). Ankaux, la bazo (deveno, klarigo) de la etiko, t.e. kio estas bono kaj malbono en si mem kaj kiel homo devas konduti -- apartenas al tiu kampo de problemoj. Homo, kiu havis la religion, sciis por kio li/sxi vivas, kio estas bono kaj malbono, kia estas fina celo de la mondo ktp. Post Kant, oni eksciis ke tiuj aferoj ne estas sciencaj kaj ankaux ne povas esti klarigitaj en pura materiismo. Tio signifas, ke materiisto, kvankam gxenerale, havas ideojn pri bono aux malbono, ne povas pruvi ke bono estas pli preferinda ol malbono. Same, la senco de la vivo por materiisto estas malklara. Materiistaj filozofoj proponis certe diversajn solvojn de la problemo, sed preskaux cxiuj tiuj provoj estas relative malfortaj kompare kun logikeco de religio (fakte, religio estas pli logika ol materiismo en tiu punkto)!
Materiismaj filozofoj de XIX jc., inter ili tiuj kiel K. Marx kaj Au. Comte (l'auxtoro de doktrino "pozitivismo", en kiu metafiziko rekte estas anstauxita per scienco), ekprovis krei mondobilon sen metafiziko, surbaze de nur materiismo kaj scienco. Sukcesoj de scienco sxajnis tiel elstaraj kaj mirigaj, ke oni serioze esperis krei kontentigan, unuecan mondkoncepton nur surbaze de tiuj. Biologia evolucia teorio de Ch. Darwin ankaux donis grandan forton al tiuj. La teorio de Darwin proklamas ke vivo evoluas memforte pro blinda hazardo (!) kaj elvivado plej fortaj kaj adaptitaj al cxirkauxo individuoj. Certe tute eviti plej gravajn homajn demandojn (metafizikaj) ne eblas, kaj materiismaj filozofoj uzis diversajn teoriojn kiuj anstatauxas metafizikon. Popularaj inter ili estas ekz. (ni nomu tiel) evoluciismo (surbaze de ideoj de Ch. Darwin) kaj "dialekta materiismo" (de Marks).
De alia flanko, kelkaj filozofoj komencis kritiki materiismon pro gxia nekontentiga esenco rilate manko de metafiziko. A. Schopenhauer (kom XIX jc) proklamas ke la vivo estas sensenca. F. Nietzsche (fin XIX jc) diras ke bazo de etiko estis perdita kaj homo ne scias plu kio estas bono kaj malbono. Dostojevski, rusa verkisto, inklina al kristanismo, skribas: "Se Dio ne ekzistas do cxio estas permesita", kio signifas "manko de metafiziko sekvas mankon de etiko kaj malmoralecon totalan".
Ankaux, Helena Blavatskaja (fin XIX jc) kreis propran instruon, kiu "sintezas religion kaj sciencon" surbaze de okcidentaj kaj orientaj mistikaj kaj okultaj (=sekretaj religiaj) doktrinoj. (Sxia instruo pli similas al religio, se rigardi al ajxoj de materiisma vidpunkto).
Je fino de XIX jc. - komenco de XX jc. al multaj kleraj homoj sxajnas ke sorto de religio estas tute malaperi. En vico de tiuj estas Ludoviko (Lazar) Zamenhof, kreinto de E. Krom Esperanto, li ekprovis krei du religi-similajn doktrinojn: "hilelismo", kiun li volas proponi al liaj samgentanoj -- hebreoj, kaj poste "homaranismo" kiu resumas antauxan instruon por tuta homaro. Esenco de homaranismo estas kelkaj tre abstraktaj ideoj de etiko, sen iu metafizika klarigo, kiuj, kiel sxajnis al l'auxtoro, estas akcepteblaj por cxiuj religianoj kaj materiistoj. La problemo de tiu doktrino estas en tio ke la fundamento de etiko tute ne estas klara, kaj bazas nur sur ideo ke racio estas mem bazo por moralo. Homaranismo ne sukcesis, cxar tre malmultaj ekvolas gxin akcepti.
Moderna situacio kaj ebla futuro
*) Scienco perdas materiisman bazon!?
Komenco de XX jc.
En XX jc. farigxas tute klare ke materiismo estas nekontentiga doktrino. Okazas du teruraj mondmilitoj, kiuj tute detruas esperon de homoj al tio, ke klereco, racio kaj scienco povas esti bazo de etiko kaj halti perforton kaj malfelicxon. Naziismo ne nur aparta nacia politika forto, sed konscia ideologio de perforto, kiu certe simple uzas sciencon por siaj celoj. Komunismo mortigas homojn preskaux same kiel naziismo, kaj proklamas ke gxi bazigxas sur materiisma filozofio de Marx.
En komenco de XX jc. la scienco senteble sxangxas siajn bazajn ideojn. Fizikisto A. Einstein eltrovas "relativecon". Tio signifas ke "materio" estas relativa kaj ne absoluta, gxi povas transformigxi en energio kaj male. Kvantuma fiziko eltrovas ke atomo ne estas plej malgranda peco de materio (kio fakte estis bazo por klasika materiismo), kaj ke legxoj de tiu materio -- de plej malgrandaj niveloj de gxi -- estas tute aliaj ol "klasikaj" kaj ne estas facile kompreneblaj per simplaj logikaj skemoj.
Psikiatro S. Freud eltrovas ke racio ne estas unusola kauxzo de homa psiko kaj konduto. Subkonscio, kiu havas proprajn legxojn, estas same grava kiel racio. Freud pruvas ke kontaux-seksaj moroj ne estas pure raciaj sed fontas el kulturaj kaj religiaj ideoj. Tio senteble sxanceligas la ideon ke pura racio povas esti bazo por etiko, kvankam Freud mem ideologie estas materiisto. Freud pruvas ke psikaj malsanoj tre ofte estas kauxzitaj de psikaj kauxzoj, kio en tiu tempo estis revolucia. Oni pensis, ke cxiuj malsanoj havas nur fizikan kauxzon (laux materiismo), sed Freud pruvas malon. Freud tre deziras krei teorion kiu sanigos la homaron de neuxrozo (vasta psika malsano), kiu igas gxin konduti malmorale kaj senracie, sed li ne sukcesas kaj asertas rezigne ke malbono de la mondo ne povas esti venkita tutplene, sed nur iom mildigita.
Dua parto de XX jc.
Je la fino de 2-a mondmilito estis kreita atoma bombo, kun helpo de elstaraj scienculoj de la tempo, ekz. Einstein, kio simbolas venkon de scienco kaj samtempe malvenkon de etiko.
En 1960-j en okcidento farigxis vaste konataj orientaj filozofioj kaj religioj. Tiuj farigxas suficxe popularaj inter okcidentanoj. Scienculoj, interalie, eltrovas ke multaj ideoj de moderna fiziko similas al ideoj de orientaj religioj. Moderna scienco farigxas pli kaj pli komplika kaj uzas pli kaj pli "nelogikajn ideojn". Tiu "nelogikeco" signifas ke oni jam ne povas esprimi sin tute ekzakte, sed por ke ekzakte difini realecon oni devas uzi nociojn mistikajn. (mi citos iom de mia antauxa letero):
Racia lingvo (kaj ecx cxiu lingvo ajn mem) ne povas klare kaj ekzakte respeguli realecon, gxi havas limojn kaj estas tro kruda por tio. Lingvo estas ilo kiu ne povas bildi kontinuecon de la mondo, gxi bildas nur ajxojn apartajn, kiuj en lasta senco tamen ne ekzistas aparte. Mistika instruo celas tamen esti realeca en sia plejalta grado kaj respeguli realon kiel kontinuecon. Pri tio tiel aux aliel diris multaj filozofoj de XX jc, ekz. Bergson kaj Wittgenstein. Modernaj fizikaj teorioj proksimigxas al mistikismo, cxar sciencistoj komprenis ke vortoj ne povas esprimi klare tion kion oni eltrovis en plej-malalta nivelo de t.n. 'materio'. Tiuj "mistikaj" nocioj povas esti, ekzemple, interne kontrauxdiraj sed ekzakte konvenaj al realeco, t.e. uzeblaj en praktiko! Ekz. fizika fotono, luma ero, estas samtempe ondo kaj korpusklo (t.e. ajxo).
Pri materiismo kaj scienco. Nun, versxajne, estas tro frue diri ke materiismo perdas esti bazo de la scienco. Plejmulto da objektoj kaj problemoj de la scienco povas esti bone klarigitaj kaj solvitaj per materiismo. Tamen: Mem nocio de materio perdis sian sencon originalan (pure materiisman), kaj logiko klasika (de antikvgreka filozofo Aristotelo, interalie preskaux "patro de materiismo" :) ne estas jam konvena por solvi plej malfacilajn demandojn sciencajn, ktp. Estas tre eble ke materiismo estos anstatauxita en futuro en scienco per iu alia, pli proksima al religieca teorio/doktrino, simila al ekz. mistikaj doktrinoj de oriento (budaismo, taoismo kaj hinduismo).
*) Bezono en metafiziko / religio
Homo estas "metafizika animalo", kiel diris Schopenhauer. Entute, puraj materiistoj preskaux ne ekzistas. Konscie aux nekonscie tiuj materiistoj (aux t.n. "ateistoj") prenas metafizikajn ideojn de religio, ekz. de kristanismo, aux kondutas laux "prudento" (france 'bon sens', 'sens commun'). Tiu prudento ne estas fakte pure racia (matematika kaj scienceca), sed pli instikta kaj mistika afero. Versxajne, sur fono de globalaj katastrofoj, oni bezonas ion pli ol kutima miksajxo "materiismo kaj prudento".
Orientaj religioj, cxefe taoismo kaj budaismo, estas suficxe konvenaj por metafizikaj bezonoj de modernaj okcidentanoj. Kompare kun kristanismo ili estas pli liberemaj, ekz. rilate la ekzisto de Dio kaj Lia volo ili diras nenion, sed nur diras pri natura legxo. Certe, oni ne devas nur preni pretan religion el Oriento (kun kutimoj, moroj kaj ritoj), sed konduti laux moderna komplika situacio, prenante plej konvenajn kaj necesajn ajxojn de cxiuj eblaj fontoj. Por elvivi kaj sukcesi decidi malfacilajn problemojn de moderneco oni devas sintezi scion de Okcidento kaj Oriento, kiel tio estas en du partoj de nia cerbo: maldekstra kaj dekstra. Oni tamen, (laux mi), devas eviti farigxi anoj de "New Age"-similaj religioj, cxar tiuj doktrinoj ne estas tute klaraj kaj plene logikaj kaj do ne povas reale helpi al la homo. Mi kiel budaisto, ankaux povas aldoni, ke budaismo estas unu el plej perfektaj religioj, kiu havas longan historion de filozofia evoluo kaj mem-perfektigxo. Gxi havas ampleksan filozofian sistemon, kio konvenas al okcidentanoj kiuj jam ne havas problemojn kun ekstrema malsato ktp. En landoj de tria mondo kristanismo estas konvena pro sia relativa simpleco de ideoj.
Metafiziko, kiel mi diris supre, estas sfero, kie homoj ne povas havi ununuran solvon, kiu estas konvena al cxiuj, do la problemo de propravola elekto restas ekzisti.
Ankaux, kiel mi diris en alia letero, ekzistas ebleco renovigi materiismon mem, aldonante al gxi religian/metafizikan aspekton, t.e. konsekvencan klarigon pri la etiko kaj la senco de la vivo. Tio devas klarigi tiun neeldiritan "prudenton", kiu plej ofte estas neklarigita en materiisma filozofio kaj scienco. Materiistoj, en tiu cxi kazo, devas forlasi "puran materiismon", kaj kompreni ke metafiziko estas nepra ajxo por cxiu kompleta mondokoncepto. Por tio oni devas iom elpasxi for de materiismo, por poste diri ke "tio estas materiismo". Granda eraro, kiun faris materiistoj, estas uzi sciencon por (anstataux) metafiziko. Scienco cxiam estas hipoteza, kiam metafiziko cxiam havas abosultan, kaj tiuj ne povas esti miksitaj. Materiistoj, certe, timas fali en dogmeco (t.e. neebleco de sxangxo aux perfektigo) rilate metafiziko, sed ili jam falas en dogmeco kiam ili uzas sciencon anstataux metafizikon.
Koran dankon pro via altvalora atento!
Sincere via,
Vladimir
|