retadreso  :  gazeto@internacia-gazeto.com

 

Zelimir Pehar    22.10.2006

_______________________________________________________________________________________________________

 

 

 

Eppur si muove (tamen gxi movigxas) 


Eppur si muove (tamen gxi movigxas) eldiris antaux multe da jaroj Galileo Galilej  konata itala sciencisto, astronomo, asertinte ke la Tero turnigxas cxirkaux la Suno.
Jes, ankaux en Esperanto multaj aferoj movigxas. 
Ni vidas, ke en la reta kurso NESTO estas tutan tempon novaj Esperanto- geinteresuloj, kaj ne nur tie. 

Rigardante Esperanto-vikion ni konstatas, ke cxiutage alvenas arego da novaj artikoloj. Same en la profesia agado per Esperanto la afero progresas. Post unu jaro da malfelicxaj okazajxoj forte ekstaris MondEtur Esperanto ne-profita kompanio por zorgado kaj servado. Finfine la fervora malgranda stabo de la institucio sukcesis aperigi multpagxan ttt-on, praktike libreton de agoj de MondEtur. 

Kion ofertas MondEtur: zorgojn pri malsanaj kaj pli maljunaj geesperantistoj kaj amikoj de Esperanto-movado, diversajn servojn, inkluzive de importo kaj eksporto de diversaj varoj al kaj el Tajlando, organizon de sportaj kaj kulturaj amatoraj eventoj en la lando de cxiam ridetantaj homoj, getajlandanoj, kaj helpo al Esperanto-organizoj interesataj organizi similajn aferojn en siaj landoj, turismajn ofertojn, kursojn de taja masagxo kaj boksado.
Aspektas interese, sed kie estas MondEtur? 

MondEtur Esperanto-kompanio situas en Patajo tre konata turisma tajlanda ripozejo kaj tiu landa grava turisma punkto.    Kaj kio estas celo de la agado? 

Ni celas ebligi homojn diri. - ni ricevis laborlokojn pere de Esperanto, ni konkeris amike kontraŭ gesportistoj el aliaj landoj uzante Esperanton, ni ne solas plu dum niaj jaroj de malsanoj kaj je la tria vivetapoj csar ni estas kun homoj kiuj parolas aux lernas la saman lingvon, ni performis niajn naciajn dancojn kaj kantojn antaux okuloj de homoj el diversaj landoj kaj interparolis kun ili pere de la neutrala lingvo, ni komencis komercan kunlaboron pere de Esperanto.

La malgranda MondEtur-stabo gxis nun jam sendis ttt pagxojn pri la kompanio al multegaj individaj geesperantistoj de kiuj ni posedas retadresojn trovitajn en la Esperanto listoj al kiuj MondEtur-anoj apartenas. Por nun informoj kun pagxaroj de MondEtur estas sendataj en Esperanto, angla kaj germana..
Preparatas taja, kroata, rusa kaj serba tradukoj de MondEtur pagxaro. Ni tre sxatus havi tradukojn en multaj aliaj lingvoj cxar nia agado apartenas al cxiuj popoloj de la Mondo. MondEtur estas malfermita al cxiuj kiuj volus kunlabori kun ni.

Speciala parto de la ttt MondEtur estas dedicxita por niaj kunlaborantoj.
Anoncon de niaj gesamideanoj el Svedujo vi jam povas legi je pagxo - Kunlaboro! 

Se vi deziras informojn pri MondEtur, volas uzi servojn de la organizajxo, kunlabori aux helpi pere de traduko al viaj lingvoj skribu al e-posxta adreso: info@MondEtur.net kaj vi ricevos tujan respondon. 


Zelimir Pehar


 

* * *

Komentojn pri cxi tiu artikolo vi povas sendi al : gazeto@internacia-gazeto.com