|
Renovigita prezentejo de la revuo Israela Esperantisto en la Interreto
Karaj israelaj kaj alilandaj geamikoj,
En la retejo de Israela Esperantisto estas eble (de la lasta semajno) senpage ekkoni la revuon, legi amason da
ricxa materialo (aperintaj artikoloj) kaj ankaux facile ekaboni la revuon.
Interalie eblas libere legi plurajn de la plej gravaj kontribuoj aperintaj en Esperantio en la lastaj 3 jaroj.
Ekzemple:
- L.L.Zamenhof : Nekonata artikolo (n-ro 140).
- Claude Piron : Cxu la jida influis Esperanton? (n-roj 139-140)
- Doron Modan : Judaraba lingvo de paco (longa historia eseo, n-roj 142-143)
kaj multajn ekskluzivajn kontribuojn de Zofia Banet-Fornalowa, Marjorie Boulton, Istvan Ertl, Kalle Kniivala, Ulrich Lins, Boris Kolker, Claude Piron; kaj multaj aliaj konataj kaj ankorau nekonataj kontribuantoj.
Koran dankon kaj gratulojn al nia talenta junagxa vicredaktoro Sergej, kiu mempreparis la retejon.
Ek, vizitu la retejon kaj partoprenu en kultura festivalo sur via komputilo.
Informu vaste pri la revuo kaj pri la nuna kampanjo de abonigo al Israela esperantisto.
Memoru: la revuo aperas 2 fojojn jare.
Jen la loko: http://www.ie.esperanto.org.il/
Amike salutas,
Doron Modan kaj Sergej Tyrin (Redaktoroj)
Josef (Josi) Sxemer (Prezidanto de ELI)
|