|
Sur la trotuaro de Parizo, la bastono de Avineto resonis je cxiu pasxo. Gxi goje resonis kaj je
cxiu pasxo respondis la koro de Avineto, kiu samritme batis.
Top, top, top, diris la bastono malsupre…
Tak, tak, tak, respondis la batanta koro supre…
Verdire Avineto tute ne kutimis promeni en la granda cxefurbo. Sen sia filo, kiu akompanis
sxin cxi-tagxe, sxi tre malfacile estus trovinta la gxustan vojon. Sed dank 'al filo, la aferoj
sxajnis tute simplaj. Tial la nezorgema koro gxoje respondis al la bastona kanteto.
Subite tamen la bastono ne plu resonis… la piedoj pasxis sur rugaxn tapisxon.
« Estas tie for » anoncis la filo konsultinta planon de la ekspozicio-palaco.
Sur la
rugxa tapisxo ne plu resonis la bastono, sed en la brusto de Avineto, takatak takatak, pli kaj pli rapide batis la koro.
« Estas tie for, estas tie for ». Ambaux alvenis en mallargxan aleon,
preterpasxis kelkajn budetojn. Subite Avineto ekdiris : « Tie, ili estas tie, vidu iliajn blankajn
T-cxemizojn ! » (Samajn si jam rimarkis sur fotoj de Esperanto-revuoj).
Deko da junuloj en mallargxa aleo reklamis kaj diskutis. Avineto alproksimigxis al la budo, tuj afabla junulino proponis al
sxi etan verdan kalendaron.
« Non, merci, ekdiris Avineto, j’en ai aussi dans mon sac. » ( Ne dankon, mi havas unu en mia saketo ) Tuj
sxi tre koleris pri si, kaj profunde respirinte, sukcesis elparoli : « Mi estas Esperantistino, mi deziras renkonti L. mian korektanton. » Ridetante la junulino montris junulon, kiu parolis, parolis, parolis al vizitantino.
Tiam Avineto sciis, ke tiu
dejxoranto vere estas la babilemulo, kiu cxiam klarege kaj tiom severe korektis
sxiajn taskojn. La parolado dauxris, sed tuj Avineto bonsxancis paroli al E. , kiu plurfoje helpis al
sxi pri la uzo de la forumo, pri la korektajxoj, kaj uzis multe el sia tempo por klarigoj.
Oni preskaux opinius, ke tiuj junuloj disponas tagojn pli-ol-24-horajn …
Je la sama tago kia felicxo renkonti du Esperantistajn ret-amikojn !
Brakumi, ridante babili, klarigi, demandi, respondi, ridegi , entuziasmigxi, ktp. Do la konversacio france facile okazis… (france,
cxar kiel kompreni la rapidegajn parolojn de L., se gxis nun oni uzis Esperanton nur skribe kaj rete ?
) Felicaxj koroj, felicxaj vizagxoj.
Nun cxiu silentu por auxdi Esperanto-prezentadon fare de H. al vizitantoj. En nur duona horo, H . provas instrui la
cxefajn regulojn. Tre lerte kaj humure li sukcesas ekinteresi la auxskultantojn, kiuj jam trovas kelkajn respondojn.
Avineto atente auxskultas, cxar ankaux si bezonas lerni, kiel bone instrui. Dankon al tiu junulo !
Malgraux la bruacxo de la ekspozicio, Avineto sxvebas sur nubeto… Kun sia filo
sxi promenas en aliaj aleoj kaj malgxoje rimarkas tro da diferencoj inter la «
ricxaj » lingvo-komercistoj kaj multaj aliaj budetoj, kie iu salajrulo atendenuas sen vere interesa celo.
Post lasta « gxis revido », denove sur la parizaj trotuaroj resonas la bastono kaj
gxoje respondas la koro : tak ! tak ! tak !
De nun sur la kamparaj vojetoj, la bastono de Avineto resonos Esperantiste, kiel
sxia koro. Sxi eble zumos malnovajn, longe forgesitajn de sxi, sed nun revenantajn, parolojn :
« En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko… Per flugiloj de facila vento…. »
Facila ? Eble ne ! Sed tiom da tia entuziasmo iam nepre sukcesu !
Ek ! (kiel tajpas la korektanto je la korektajxo-komenco). Ek ! Ek ! Ek !
La 13 an de februaro 2005
|